Fun: mord-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: M
mord-i
difino: 1. Entranĉi aŭ ŝiri per dentoj. 2. Ekdifekti, ekkonsumi kvazaŭ per mordo; ataki. 3. Ripete dolorigi kvazaŭ per mordado.
Ekzemploj: La hundo mordis mian fingron kaj aperis mordvundo.; Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.; En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj.; Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.; Ne tuŝu! Krokodilo demordos vian manon!; Acido mordas metalon.; Neniu ŝatis lin pro lia morda sarkasmo.; La rivero formordis la bordon.; Konstanta zorgo mordadis la koron de mia patrino.; Mi estas mordetita de enuo.
Tradukoj en la Universala Vortaro: mordre | bite | beissen | кусать | kąsać.