Fun: ordon-i
El La bona lingvo
Revizio de 14:28, 5 Mar. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: O '''ordon-i'''<br> ''difino:'' Estre esprimi al iu sian volon, ke li faru ion.<br> Ekzemploj: ''La kuracisto ordonis al mi ripozon.''; ''Kiu manĝon al mi...')
- reiru al gj: O
ordon-i
difino: Estre esprimi al iu sian volon, ke li faru ion.
Ekzemploj: La kuracisto ordonis al mi ripozon.; Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.; Bezono estas plej forta ordono.; La rigardo de la patro estis ordona.; Nia estro estas ordonema.; Ordonita kiso havas guston maldolĉan.; Ordigado de la hejmo estis ordonitaĵo.
Tradukoj en la Universala Vortaro: ordonner | order, command | befehlen | приказывать | rozkazywać.