Fun: pec-o

El La bona lingvo
Revizio de 17:12, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: P <hr> <br> '''pec-o'''<br> ''difino:'' 1. Parto de solida korpo, derompita aŭ detranĉita. 2. Parto de spaco aŭ tempo, aparte rigardata. 3. Ĉiu el la apar...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


pec-o

difino: 1. Parto de solida korpo, derompita aŭ detranĉita. 2. Parto de spaco aŭ tempo, aparte rigardata. 3. Ĉiu el la apartigeblaj partoj, kies kunmetado kaj kuniĝo konsistigas kompletan tuton, aparaton, maŝinon kaj simile.

Ekzemploj: Bongusta peco longe ne atendas.; Seka panpeco, sed en libereco.; Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.; Mi tuj pecetigos la panon.; Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.; Li ekkoleris kaj dispecigis la vazon.; Ankoraŭ restis kelkaj rondpecoj de kolbaso.; Ni iris kune pecon de la vojo.; La aŭto ne veturas - verŝajne iu peco difektiĝis.; La robo de la knabino estis diverspeca.; Mi ricevas popecan salajron.; Ŝi preferas unupecajn bankostumojn.; Ni vendas vicpecojn por aŭtoj (uzotajn por anstataŭigi difektiĝintajn samajn pecojn).; Ŝi legis al mi tre belan pecon.; La tablo estis kovrita de grandaj pecoj da toloj.

Tradukoj en la Universala Vortaro: morceau | piece | Stück | кусокъ | kawałek.