Fun: pel-i

El La bona lingvo
Revizio de 14:32, 1 Jan. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: P <hr> <br> '''pel-i'''<br> ''difino:'' 1. Irigi rapide antaŭen, eksciti al rapida kurado aŭ simple al foriro. 2. Alvenigi iun al iu stato aŭ ago; instigi....')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


pel-i

difino: 1. Irigi rapide antaŭen, eksciti al rapida kurado aŭ simple al foriro. 2. Alvenigi iun al iu stato aŭ ago; instigi. 3. Intensigi ian senton ĝis ia punkto.

Ekzemploj: Iu kamparano pelis brutojn sur la herbejon.; Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.; Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos.; Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.; Faru viajn taskojn atente, ne iele trapele.; Kio pelis vin al la krimo? ; Vi mem pelis la malamon.; Ŝi peladas la singardemon.

Tradukoj en la Universala Vortaro: chasser, renvoyer | pursue, chase out | jagen, treiben | гнать | gonić.