Fun: perfid-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


perfid-i

difino: 1. Mallojale forlasi iun, kiu estas en danĝero; mallojale endanĝerigi aŭ malservi la interesojn de iu persono aŭ de grupo, al kiu oni apartenas, por profito de alia malamika persono aŭ grupo. 2. Mallojale trompi ies konfidon; mallojale ĉesi esti fidela al iu. 3. Malkaŝi, konatigi ion, kio devis resti sekreta.

Ekzemploj: Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas.; Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.; Ŝi estas perfida al sia estro.; Li perfidis sian edzinon.; Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.; Ĉiuj krom mi sciis pri la perfidaĵo de mia edzino.; Vi perfidis mian sekreton!; Ne amikiĝu kun li, ĉar li estas perfidulo.

Traduko en la Universala Vortaro: trahir | betray | verrathen | измѣнять, предавать | zdradzić.