Fun: plend-i
El La bona lingvo
Revizio de 16:26, 22 Jan. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: P <hr> <br> '''plend-i'''<br> ''difino:''1. Esprimi per vortoj sian doloron, ĉagrenon. 2. Esprimi per vortoj, ke oni estas malkontenta pri io aŭ iu. Ekzemp...')
- reiru al gj: P
plend-i
difino:1. Esprimi per vortoj sian doloron, ĉagrenon. 2. Esprimi per vortoj, ke oni estas malkontenta pri io aŭ iu.
Ekzemploj: La infano plendis pro doloro.; Pro plendo kaj ploro ne foriĝas doloro.; Ŝi rigardis al mi plende.; Mi ĉion suferas neplendante.; Ŝi plendis, ke vi batas ŝin!; Se neniu plendas, neniu defendas.; Senfara plendo ne estas defendo.
Tradukoj en la Universala Vortaro: plaindre, se plaindre | complain | klagen | жаловаться | skarźyć się.