Fun: rajd-i
El La bona lingvo
Revizio de 17:20, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: R <hr> <br> '''rajd-i'''<br> ''difino:'' Iri sidante sur dorso de besto aŭ sur similforma veturilo ordinare kun selo. <br> Ekzemploj: ''Rajdi sur ĉevalo on...')
- reiru al gj: R
rajd-i
difino: Iri sidante sur dorso de besto aŭ sur similforma veturilo ordinare kun selo.
Ekzemploj: Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.; La knabino rajdadas sur la biciklo.; Longa rajdo lacigis min.; Tiun rajdan statuon mi vidis en la muzeo.; Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.; Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
Tradukoj en la Universala Vortaro: aller à cheval | ride | reiten | ѣздить верхомъ | jeździć
konno.