Fun: ramp-i
El La bona lingvo
Revizio de 22:23, 16 Dec. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: R <hr> <br> '''ramp-i'''<br> ''difino:'' 1. Antaŭeniri, trenante sin sur la ventro. 2. Pene, malfacile kaj malrapide antaŭeniri. 3. Sin etendi sur iun supra...')
- reiru al gj: R
ramp-i
difino: 1. Antaŭeniri, trenante sin sur la ventro. 2. Pene, malfacile kaj malrapide antaŭeniri. 3. Sin etendi sur iun supraĵon. 4. Malnoble sin humiligi.
Ekzemploj: Vidu, la serpento rampas.; Lacerto estas rampulo.; Ŝtelistoj rampis trans granda barilo.; Li perdis la vojon kaj ne povis elrampi el la arbaro.; Mi trovis la truon kaj enrampis tra ĝi.; Sur la muro rampis rampaj kreskaĵoj.; Ni forigis ĉiujn rampaĵojn de la domo.; Mi ne ŝatas homojn, kiuj rampas antaŭ la potenculoj.; Liaj rampaj salutoj eĉ kolerigis min.; Genuojn homoj fleksas nur tiam, se la rampado profiton donas.
Tradukoj en la Universala Vortaro: ramper | crawl | kriechen | ползать | pełzać.