Fun: ramp-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


ramp-i

difino: 1. Antaŭeniri, trenante sin sur la ventro. 2. Pene, malfacile kaj malrapide antaŭeniri. 3. Sin etendi sur iun supraĵon. 4. Malnoble sin humiligi.

Ekzemploj: Vidu, la serpento rampas.; Lacerto estas rampulo.; Ŝtelistoj rampis trans granda barilo.; Li perdis la vojon kaj ne povis elrampi el la arbaro.; Mi trovis la truon kaj enrampis tra ĝi.; Sur la muro rampis rampaj kreskaĵoj.; Ni forigis ĉiujn rampaĵojn de la domo.; Mi ne ŝatas homojn, kiuj rampas antaŭ la potenculoj.; Liaj rampaj salutoj eĉ kolerigis min.; Genuojn homoj fleksas nur tiam, se la rampado profiton donas.

Tradukoj en la Universala Vortaro: ramper | crawl | kriechen | ползать | pełzać.