Fun: respekt-o

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


respekt-o

difino: 1. Sento, kiun oni havas pri la alta kvalito de io, kaj kiu igas onin eviti atenci aŭ spiti ĝin. 2. Sento de profunda estimo, kiun oni havas antaŭ persono pro ties supera karaktero aŭ rango.

Ekzemploj: Al moroj ni devas rilati kun la plej granda respekto.; Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.; Vi malrespektis la reĝan majeston kaj vi estos punita!; Ŝi salutis min kun granda respekto.; Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.; Li faris respektan saluton.; Ili prezentis sian respektegon al la reĝo.; Tiu respektinda virino helpis al mi.

Tradukoj en la Universala Vortaro: respect | respect | Respekt | почтеніе | uszanowanie, respekt.