Fun: ruin-o

El La bona lingvo
Revizio de 21:15, 30 Dec. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: R <hr> <br> '''ruin-o'''<br> ''difino:'' 1. Restaĵo el renversita aŭ disfalinta konstruaĵo aŭ urbo. 2. Pereo, detruiteco, senmoneco, senriĉeco. Ekzemplo...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


ruin-o

difino: 1. Restaĵo el renversita aŭ disfalinta konstruaĵo aŭ urbo. 2. Pereo, detruiteco, senmoneco, senriĉeco.

Ekzemploj: Sur la monto vi povas vidi la ruinojn de kastelo.; La domo estas ruina, pro tio neniu volas aĉeti ĝin.; Tiu urbo fariĝis ruinaĵo.; Nia domo ruiniĝis dum fortega tertremo.; Tio estis ruino de granda homo.; En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo.; Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.; Ŝi ĉeestis senpove la ruinigon de sia idealo.

Tradukoj en la Universala Vortaro: ruines | ruins, wrack | Ruine | развалины | rozwaliny, zwaliska.