Fun: sibl-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


sibl-i

difino: 1. Eligi sonon, similan al longedaŭra "s". 2. Esti elparolata kun malico, tra kunpremitaj dentoj.

Ekzemploj: Ĉu vi aŭdas, kiel siblas la vento ekstere?; Atentu! Ie proksime estas la serpento - mi aŭdas ĝian sibladon.; La siblajn literojn elparolu mallaŭte.; Siblantaj sagoj timigis la bestetojn.; Klaĉoj pri ŝi siblis tra la tuta urbeto.; Min mirigis ŝiaj vortoj, elparolitaj kun siblo.; La malkontenta virino sibladis.

Tradukoj en la Universala Vortaro: siffler, frémir | hiss, whizz | zischen | шипѣть (о произношеніи) | sykać.