Fun: sku-i

El La bona lingvo
Revizio de 20:25, 13 Dec. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: S <hr> <br> '''sku-i'''<br> ''difino:'' 1. Rapide abrupte kaj ripete ŝanceli kaj malfirmigi. 2. Rapide abrupte kaj ripete svingi tien kaj reen. 3. Malfortigi...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


sku-i

difino: 1. Rapide abrupte kaj ripete ŝanceli kaj malfirmigi. 2. Rapide abrupte kaj ripete svingi tien kaj reen. 3. Malfortigi, malstabiligi, materie aŭ anime:.

Ekzemploj: Mi forte skuis la tapiŝon por forigi polvon.; Estis multaj pomoj post fruktoskuo de pomarbo.; Li ricevis cerban skuon!; Aŭtune forskuiĝas la folioj.; Ŝi skuis la kapon kaj mi komprenis, ke ŝi ne konsentas.; La filmo estis amuza kaj ĉiuj tre skuiĝis de rido.; Forskuu de vi tiujn malbonajn pensojn.; Mia sano estas forte skuita.; Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.; Lia decido estas neskuebla.; La proceso senskue daŭras.

Tradukoj en la Universala Vortaro: secouer | shake | schütteln | трясти | trząść.