Fun: strab-i
El La bona lingvo
Revizio de 14:04, 26 Dec. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: S <hr> <br> '''strab-i'''<br> ''difino:'' 1. Ne povi direkti ambaŭ okulojn al unu sama punkto. 2. Rigardi de flanke kun malica aŭ envia intenco. <br> Ekzem...')
- reiru al gj: S
strab-i
difino: 1. Ne povi direkti ambaŭ okulojn al unu sama punkto. 2. Rigardi de flanke kun malica aŭ envia intenco.
Ekzemploj: Ŝi strabas, sed tio ne gravas - mi ĉiukaze ŝin amas.; Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.; Li estas trafita de strabeco.; Ŝi strabis al mi, sed mi ne atentis tion.; La nova familio renkontis min bele - mi vidis neniun straban rigardon.; Li strabe rigardas la riĉaĵojn de aliaj.
Tradukoj en la Universala Vortaro: loucher | squint | schielen | косить (глазами) | zezem
patrzeć.