Fun: tord-i: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '* reiru al gj: T <hr> <br> '''trod-i'''<br> ''difino:''1. Turni teksaĵon aŭ flekseblan objekton per ĝiaj ekstremoj laŭ reciproke kontraŭa direkto. 2. Misformi aŭ difek...')
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 17:47, 16 Okt. 2015



trod-i

difino:1. Turni teksaĵon aŭ flekseblan objekton per ĝiaj ekstremoj laŭ reciproke kontraŭa direkto. 2. Misformi aŭ difekti tordante.

Ekzemploj: Ŝi tordas fadenojn - iu maltordis ilin.; Tordi ŝnurojn el sablo (fari senutilan penon).; Eltordu la akvon el vesto / premtordu la veston - ĝi malsekigos la plankon.; La serpento tordiĝas.; Ŝi tordis al si la piedon kaj nun ĝi tre doloras.; Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.; Mi ne komprenis lin - lia frazo estis torda.; Ne fortordu la veron!; La prezento de la faktoj estas distordita.

Tradukoj en la Universala vortaro: tordre | wind, twist | drehen, winden (z. B. Stricke) | крутить | kręcić.