Fun: trud-i
El La bona lingvo
Revizio de 13:09, 27 Dec. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: T <hr> <br> '''trud-i'''<br> ''difino:'' Devigi iun kontraŭ lia volo al io malplaĉa, devige akceptigi ion al iu.<br> Ekzemploj: ''Ne trudu vian opinion, ĉ...')
- reiru al gj: T
trud-i
difino: Devigi iun kontraŭ lia volo al io malplaĉa, devige akceptigi ion al iu.
Ekzemploj: Ne trudu vian opinion, ĉar ne ĉiuj homoj same pensas.; Li laboras sub trudado.; Mi ne cedis al trudema estro.; Trudiĝas la konkludo, ke ili faris tiun krimon.; La gepatroj altrudis edzinon al sia filo.; Mi nur deziris, ke tiu altrudiĝema gasto foriru.; Ŝi eltrudis monon de li per minacoj de skandalo.
Tradukoj en la Universala Vortaro: contraindre de prendre | press upon, obtrude | dringen,
aufdringen | навязывать | nalegać.