Fun: ventol-i

El La bona lingvo
Revizio de 17:52, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '*reiru al gj: V <hr> <br> '''ventol-i'''<br> ''difino:'' Refreŝigi la aeron en fermita spaco, produktante aerdonon aŭ enblovigante eksteran aerfluon, pere de aparato, kiu...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


ventol-i

difino: Refreŝigi la aeron en fermita spaco, produktante aerdonon aŭ enblovigante eksteran aerfluon, pere de aparato, kiu mem eligas aeron.

Ekzemploj: Necesas ventoli la ĉambron, ĉar estas tro varme tie.; Ventolado de la ĉambro, kie estas komputilo, estas nepra.; Ĉu en via kelo estas ventolejo (truo en muro)?; Somere ni ŝaltas ventolilon kaj ĝuas ĝian blovadon.

Tradukoj en la Universala Vortaro: éventer, vanner | ventilate | ventiliren | вентилировать | wentylować, wietrzyć.