Fun: vigl-a

El La bona lingvo
Revizio de 14:10, 21 Okt. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: V <hr> <br> '''vigl-a'''<br> ''difino:'' 1. Freŝa, gaja pro ĵusa vekiĝo el bona dormo. 2. Rapidaga, rapidmova; plena je ekscito kaj vivo. 3. Rapide kaj akt...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


vigl-a

difino: 1. Freŝa, gaja pro ĵusa vekiĝo el bona dormo. 2. Rapidaga, rapidmova; plena je ekscito kaj vivo. 3. Rapide kaj aktive progresanta; diligenta, energia. 4. Atente prigardanta, observema.

Ekzemploj: Mi estis vigla, ĉar mi bone kaj longe dormis.; Lia longa malsano tute malvigligis lin.; Via filo estas tre vigla kaj petola.; Ŝi vigle dancis kaj ŝia vigleco infektis nin ĉiujn.; Ne estu tiom pasiva - vigliĝu kaj dancu!; La estro ĝojis pri vigla laboro en la oficejo.; Laboristoj viglas nur kiam mi rapidigas ilin.; Ni devas pripensi, kiel eblas plivigligi la movadon.; La mortiĝantan klubon indas revigligi.; Liaj viglaj okuloj vidis ĉiujn niajn movojn.; Ne malstreĉu la vigladon - la danĝero proksimiĝas.

Tradukoj en la Universala Vortaro: éveillé, vigilant | awake, gay, vigilant | munter | бодрый | czujny.