Fun: volv-i
El La bona lingvo
Revizio de 14:35, 26 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: V <hr> <br> '''volv-i'''<br> ''difino:'' 1. Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia. 2. Rondirigi objekton ĉirkaŭ ĝi mem.<br> Ekzemploj: ''Mi vo...')
- reiru al gj: V
volv-i
difino: 1. Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia. 2. Rondirigi objekton ĉirkaŭ ĝi mem.
Ekzemploj: Mi volvis la koltukon ĉirkaŭ mian kolon.; Ŝi faris kelkajn volvaĵojn el fadenoj.; La kreskaĵo volvis sin ĉirkaŭ la muroj.; Ŝi ĉirkaŭvolvis sian kolon per kelkaj tukoj.; Li envolvas la donacon en belan paperon.; En la muzeo ni vidis pergamenajn rulvolvaĵojn.; Ne volvu la paperfolion!; Kiel bela estas la volviĝo de ŝiaj haroj!; Printempe floraj burĝonoj disvolviĝas (elvolviĝas).; La rozarbo malvolvis siajn foliojn.
Tradukoj en la Universala Vortaro: rouler, enrouler | turn round, roll up | wickeln | вить | wić.