Fun: vund-i

El La bona lingvo
Revizio de 17:53, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: V <hr> <br> '''vund-i'''<br> ''difino:'' 1. Difekti vivan korpon per tranĉo, piko aŭ kontuzo. 2. Suferigi ies animon aŭ koron per dolora frapo. <br> Ekzem...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


vund-i

difino: 1. Difekti vivan korpon per tranĉo, piko aŭ kontuzo. 2. Suferigi ies animon aŭ koron per dolora frapo.

Ekzemploj: Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.; Tio estis vundeto, sed ne granda vundo.; Piki al iu la vundan lokon.; Kiel bone, ke vi revenis senvunda!; Vundebla estis nur la kalkano de Aĥilo.; Ŝia perfido vundis lian koron.; Langa vundo plej profunda.; Li diris vundajn vortojn.; Mi jam laciĝis de la vundado de mia koro.

Tradukoj en la Universala Vortaro: blesser | wound | verwunden | ранить | ranić.