Fun: ĝem-i
El La bona lingvo
Revizio de 16:42, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: Ĝ <hr> <br> '''ĝem-i'''<br> ''difino:'' 1. Esprimi malfeliĉan senton per plendaj, neparolaj voĉsonoj. 2. Aŭdigi plendan delikatan bruon, similan al ĝemo...')
- reiru al gj: Ĝ
ĝem-i
difino: 1. Esprimi malfeliĉan senton per plendaj, neparolaj voĉsonoj. 2. Aŭdigi plendan delikatan bruon, similan al ĝemo.
Ekzemploj: La vundito mallaŭte ĝemis.; Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.; Ne forĝemu vian tutan vivon (ne perdu ĝin ĝemante)!; Mia malsana patro dolorĝemas.; Ŝi plorĝemas, ĉar mortis ŝia edzo.; La fonto ĝemas sur la ŝtonoj.; Kia interesa estas la ĝemo de la pluvo tra la folioj.; La ĝemado de rivereto helpas min ekdormi.; Min timigis la ĝemegoj, kiujn elpuŝis la monto.
Tradukoj en la Universala Vortaro: gémir | groan | stöhnen | стонать | stękać.