Homa vivo

El La bona lingvo
Revizio de 23:57, 16 Nov. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al I sonetti del Belli/La sonetoj de Beli <hr> <br> <TABLE> <TR> <TD> '''La vita dell'omo''' Nove mesi a la puzza: poi in fassciola<br> tra sbasciucchi, lattime e...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


La vita dell'omo

Nove mesi a la puzza: poi in fassciola
tra sbasciucchi, lattime e llagrimoni:
poi p'er laccio, in ner crino, e in vesticciola,
cor torcolo e l'imbraghe pe ccarzoni.

Poi comincia er tormento de la scòla,
l'abbeccè, le frustate, li ggeloni,
la rosalìa, la cacca a la ssediola,
e un po' de scarlattina e vvormijjonì.

Poi viè ll'arte, er diggiuno, la fatica,
la piggione, le carcere, er governo,
lo spedale, li debbiti, la fica,

er zol d'istate, la neve d'inverno...
E pper urtimo, Iddio sce benedica,
viè la morte, e ffinisce co l'inferno.

1833 01 18

Homa vivo

Haladzo naŭ monatojn, elir-peno
kaj poste larmoj, lakto, vindotolo(1)
ir-korbo, kasko, kisoj, tenrimeno,(2)
anstataŭ pantalono kamizolo.

Jen la lernejo nun, granda malbeno:
aboco, vipobatoj,(3) variolo,
fekad' surseĝa (4), frostdolora peno(5),
iom da skarlatino kaj skrofolo.

La metilerno, poste la abstino(6),
lu-pago, registaro, mallibero,
malsanulejo, ŝuldoj, kaj vagino.

Neĝo dum vintro, suno en somero...
kaj jen, nin benu Dio, ĉe la fino
la morto portas nin al la infero(7)

1833 01 18

(1) Nuntempe oni uzas plastajn-paperajn vindotukojn forĵeteblajn. Iam oni vidis bebojn per tolaĵoj.
(2) Iloj uzataj por malgrandaj beboj: ir-korbo estis vimena korbo konusforma, per kiu bebo lernis marŝi, kasko estis speco de turbano, kiu protekstos la kapon de beboj okaze de faloj, ten-rimeno estis rimeno. per kiu oni tenis bebojn por certiĝi, ke ili ne formarŝos.
(3) aboco estis la libro de la alfabeto, per kiu malgrandaj infanoj lernis legi kaj skribi, vipobatoj aludas al la fakto, ke en la tiamaj lernejoj infanoj estis batitaj per vipo por puni ilin.
(4) Seĝo kun truo uzata de infanoj.
(5) Ofte pro la malvarmo de kalsĉambroj infanaj kruroj kaj piedoj frostiĝis.
(6) Abstino aludas al fastado en difinitaj periodoj, kiuj estis devigaj por katolikaj homoj laŭ la religio
(7) Infero, por katolikoj, estas loko, kie mortintoj ricevas punon en eterno, se ili pekis dum la vivo.