I sonetti del Belli/La sonetoj de Beli

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Honore al Gaŭdencjo Pizoni

Mi ree prezentas ĉi-sekve parton de la sonetoj de Ĝusepe Ĝoakino Beli [Giuseppe Gioachino Belli]. En la komenco mi metos tiujn, kiuj jam estis eldonitaj en la libro Elektitaj Sonetoj tradukitaj de Gaŭdencjo Pizoni [Gaudenzio Pisoni] kaj reviziitaj de mi mem. Mi plureviziis ilin ĉi tie surbaze de paperoj de Pizoni, kiujn la heredantoj bonvolis havigi al mi. Kompreneble nur mi respondecas pri ĉia miso, eraro, ktp. en ĉi tiu versio.

La defio estas, per piednotoj abundaj produkti ion, kion ankaŭ japanoj povas kompreni. Ni aparte serĉos japanajn legantojn. Japanaj legantoj bonvolu konsideri, ke ĉi tiuj poemoj estis verkitaj en la 19-a jarcento kaj ili rakontas la mondon, kiel oni komprenis ĝin tiam.



Edukado
Mondo-kreado
Morto certas, hor' malcertas
Vaganto nokte, iranto morten
Vidvineco
La dekreto pri la trinkejoj
Revivigitaj mortintoj
La patrino de la ŝtelisteto
Homa vivo
Malriĉa patrino
La ŝuldoj
La papo ĉe Di-servoj
Morto kaj ties vosto
Labor-sekretoj
Min tiklas, aĉa tio, scideziroj



Er caffettiere fisolofo

L’ommini de sto Monno sò ll’istesso
che vvaghi de caffè nner mascinino:
c’uno prima, uno doppo, e un antro appresso,
tutti cuanti però vvanno a un distino.

Spesso muteno sito, e ccaccia spesso
er vago grosso er vago piccinino,
e ss’incarzeno tutti in zu l’ingresso
der ferro che li sfraggne in porverino.

E ll’ommini accusí vviveno ar Monno
misticati pe mmano de la sorte
che sse li ggira tutti in tonno in tonno;

e mmovennose oggnuno, o ppiano, o fforte,
senza capillo mai caleno a ffonno
pe ccascà nne la gola de la Morte.

1833 01 22

La kafej-mastro fizolofo(1)

La homoj en la mondo agas same
kiel kaf-grajnoj en la muelilo,
ĉar unu post la alia, rekte, lame
aliras ĉiuj al destin-similo.

Okazas loko-ŝanĝoj ofte drame,
malgrandan ŝovas granda kun facilo
sed ĉiuj amasiĝas laŭprograme,
ĉe pulvoriga, dispremanta ilo.

Tiele vivas homoj en ĉi-mondo
intermiksitaj fare de la sorto,
kaj kirle laŭ rutina ronda rondo.

Moviĝas ili lace aŭ kun forto,
sed ja sen scio, laŭ alfunda ondo,
por fali en la faŭkon de la morto.

1833 01 22

(1) Popola kaj ofta kripligo de la vorto filozofo.


Er Conzento

Pe avé mmesso accusí ppe mmattería
’na mano a Ddorotea sotto la vesta,
c’era da dàmme una fujjetta in testa
e mmannà ssottosopra l’ostaria?

Dímmelo tu: perch’è ffatta la festa?
pe stà un po’ da cristiani in alegria:
pe mmaggnà, bbeve, e rride in compaggnia:
e nnò ppe offenne Iddio, pe ffà la cresta.

S’averebbe d’annà cco li cortelli
duncue addosso ar cristiano oggni momento!
Semo fratelli, o nnun zemo fratelli?

Cuant’ar conzento, io je lo do er conzento;
ma er nun avejje sfranto li granelli,
cuesto è, ccumpare mio, cuer che mme pento.

1833 01 23

La konsento(1)

Ĉar mian manon, tamen nur petole,
mi metis sub la Dorotea-n veston,
ĉu prave fari en trinkej' proteston.
kaj per vin-kruĉo bati min malmole?

Vi diru: kial do aranĝi feston?
Por ke kristanoj ĝoju tre laŭvole,
por manĝi, trinki, ridi eĉ frivole
kaj paci sen ofebdi Di-majeston.

Ĉu devas per tranĉiloj ni, per batoj
trafi kristanojn en ĉiu momento?
Ĉu ni ne estas ĉiuj same fratoj?

Plenplen mi konsteas pri konsento.
tamen prem-rompo de liaj nask-aparatoj
ne faris mi al li: jen mia pento!

1833 01 23

(1) Temas pri la konsento donenda en la juĝejo por forigi la punon de la ofendinto.


Er mercato de Piazza Navona

Ch’er mercoledì a mmercato, ggente mie,
sce siino ferravecchi e scatolari,
rigattieri, spazzini, bbicchierari,
stracciaroli e ttant’antre marcanzie,

nun c’è ggnente da dì. Ma ste scanzie
de libbri, e sti libbracci, e sti libbrari,
che cce vienghen’ a ffà? ccosa sc’impari
da tanti libbri e ttante libbrarie?

Tu pijja un libbro a ppanza vòta, e ddoppo
che ll’hai tienuto per cquarc’ora in mano,
dimme s’hai fame o ss’hai maggnato troppo.

Che ppredicava a la Missione er prete?
“Li libbri non zò rrobba da cristiano:
fijji, per ccarità, nnu li leggete”.

1834 03 20

La vendoplaco Navona(1)

Merkrede en la vendoplac' amiko,
svarmas vendistoj de latun-skatoloj,
brokantaĵoj, ĉifonoj, kaseroloj,
kombiloj, sapo kaj pumiko:

Ne mirige. Sed kial ĉi-trafiko
de libroj, de broŝuroj, de titoloj?(2)
Ĉu vendas ĉi-vendistoj de paroloj
ion valoran por la viv-praktiko?

Vi, ne manĝinte, prenu libron, do!
Diru, post longa libroten' en mano,
ĉu vi malsatas aŭ vi manĝis tro.

Kion instruis pastro dum misio? (3)
"Tute ne taŭgas libro por kristano:
ne legu ilin, pro la am'de Dio."

1834 03 20

(1) Piazza Navona, Placo Navona, estas la nomo de tre fama placo en Romo.
(2) La katolika eklezio estis tute kontraŭa al legado de libroj fare de la popolo, ĉar tiuj libroj povis enhavi liberalajn ideojn.
(3) Misio en ĉi tiu kunteksto estas agado de specialaj pastroj, kiuj agis kiel misiistoj ĉe la loka popolo. Temos pri semajnoj kun religiaj predikoj.


Er testamento der pasqualino

Torzetto l’ortolano a li Serpenti
prometteva oggni sempre ar zu’ curato
c’a la su’ morte j’avería lassato
cinquanta scudi e ccert’antri ingredienti.

Quanto, un ber giorno, lui casc’ammalato
e ccurreveno ggià cquinisci o vventi
tra pparenti e pparenti de parenti
a mmostrajje un amore indemoniato.

Ecchete che sse venne all’ojjo-santo;
e ’r curato je disse in ne l’ontallo:
«Ricordateve, fijjo, de quer tanto... »

Torzetto allora uprí ddu’ lanternoni,
e jj’arispose vispo com’un gallo:
«Oggne oggne, e nnu mme roppe li cojjoni».

1834 04 06

La testamento de la paskulo(1)

Stumpeto(2), legomisto ĉe l'Serpentoj(3),
daŭre promesis al la vikario(4)
lasi post mort' al li, eĉ kun alio,
kvindek eskudojn pro laŭdevaj pentoj.

Kiam malsanis li ĝis konvulsio,
alkuris parencaro kaj eĉ gentoj
parencaj de parencoj, kun am-sentoj
montrataj per freneza emocio.

Alvenis tempo de la Sankt-Oleo(5);
dum krismo(6) diris estro de l' paroko:
"Ho filo, ligas vin promes-obeo!"(7)

Stumpet' malfermis siajn lampionojn(8)
kaj tuj respondis vigla kiel koko:
"Ŝmiru, ŝmiru, ne rompu la kojonojn!(9)

1834 04 06

(1) Paskulo estas maldiligenta katoliko, kiu konfesas sin nur en Pasko, do unu fojon dum la tuta jaro.
(2) Stumpeto estas alnomo, kies signifo estas: malbela kiel stumpo de brasiko.
(3) Serpentoj estas nomo de strato en Romo kaj de la ĉirkaŭa kvartalo.
(4) Vikario estas alia nomo por parokestro.
(5) Katolikoj estas "krismataj" (=ŝmirataj) per benita oleo okaze de mortiga malsano.
(6) Ŝmirado.
(7) Aludo al la promeso pri mono.
(8) Grandaj okuloj.
(9) "Rompi ies testikojn/kojonojn" estas itala dir-maniero signifanta "Forte ĝeni iun."


Li Vicarj

Cqua cc’è un vicario de Ddio nipotente:
c’è un Vicario, vicario der vicario:
e pper urtimo c’è un Vicereggente
vicario der vicario der vicario.

Ste distinzione cqui ttiettel’a mmente
pe nnun sbajjà vvicario co vvicario:
ché una cosa è vvicario solamente,
antra cosa è vvicario de vicario.

Ccusí er primo commanna sur ziconno,
er ziconno sur terzo, e ttutti poi
commanneno su ttutto er Mappamonno.

Tira adesso le somme come vòi,
smovi er pancotto, e ttroverai ner fonno
che cchi ubbidissce semo sempre noi.

1834 04 06

La vikarioj

Ekzistas vikari de la Sinjoro (1)
kaj vikario de la vikario;
jen poste vic-reganta monsinjoro,
vic-vikari' de vica vikario (2).

La diferencojn tenu en memoro:
ne samas vikari' kaj vikario;
alias vikario pro honoro,
kaj vikario de la vikario.

Ordonas la unua al la dua
kaj tiel plu, ĝis vikari-patrolo
kovras la mondon per regado brua.

Cerbumu kaj esploru plu laŭ volo
ĝis fine trafos vin ĉi-ver' instrua:
nur obeanto estas la popolo.

1834 04 06

(1)la Sinjoro laŭ la katolika esprimmaniero estas alia nomo por Dio aŭ Jesuo. La ludoj de la unua strofo baziĝas sur la fakto ke la Papo estas nomata ankaŭ reprezentnato de Dio sur la tero, vica Dio.
(2) Vikario laŭ la esprimoj uzataj en la katolika eklezio estas vorto el la latina por viculo.


Er battesimo der fijjo maschio

Cosa sò sti fibbioni sbrillantati,
Sto bber cappello novo e sto vistito?
Sta carrozza ch'edè ? cch'edè st'invito
De confetti, de vino e dde ggelati?

E li sparaggni tui l'hai massagrati,
Cazzo-matto somaro sscimunito,
Perché jjeri tu' mojje ha ppartorito
Un zervitore ar Papa e a li su' frati?!

Se fa ttant'alegria, ttanta bbardoria,
Pe bbattezzà cchi fforzi è ccondannato,
Prima de nassce , a cojje la scicoria!

Poveri scechi! E nnun ve sete accorti
Ch'er libbro de bbattesimi in sto Stato
Se potería chiamà "llibbro de morti"?

1834 05 22

La bapto de la filo(1)

Kial ĉi-bukoj, brilaj ŝajn-juveloj?
La nova ĉapelo, ĉi tiu vesto?
Kaleŝo eĉ, kaj invito al festo?
Kial bombonoj, kaj eĉ vin-boteloj?

Monujon vi masakris por ĉi-celoj,
peniso stulta (2), sencerbulo, besto,
nur ĉar naskiĝis viro en la nesto.
Li servos Papojn kaj pastrajn la kelojn.

Tiom da ĝojo, tiom da ebrio
por destinito jam de bapto-dato
al rikoltado nur de cikorio!(3)

Ĉu vi ne vidas, ho sencerbaj pintoj,
ke bapto-libron en la papa ŝtato,
ni povus nomi libro de mortintoj?(4)

1834 05 22

(1) En katolikaj landoj oni kutimas festi la bapton de infano kelkajn tagojn post la naskiĝo.
(2) En la roma dialekto oni multe uzas vortojn rilatajn al la seksa kampo. "Peniso" estas dirata al homo stulta. Oni subkomprenas: (Vi estas kiel) peniso.
(3) Rikolti kaj manĝi nur cikorion estas sinonimo pri mizera vivo. Cikorio estas herbo, kiun oni rikoltas en kampoj.
(4) Baptoj kaj mortoj estis registritaj en librojn ĉe la preĝejoj.


Li sordati bboni

Subbito c’un Zovrano de la terra
crede c’un antro j’abbi tocco un fico,
disce ar popolo suo: «Tu sei nimmico
der tale o dder tar re: ffàjje la guerra».
  E er popolo, pe sfugge la galerra
o cquarc’antra grazzietta che nnun dico,
pijja lo schioppo, e vviaggia com’un prico
che spedischino in Francia o in Inghirterra.
  Ccusí, pe li crapicci d’una corte
ste pecore aritorneno a la stalla
co mmezza testa e cco le gamme storte.
  E cco le vite sce se ggiuca a ppalla,
come quela puttana de la morte
nun vienissi da lei11 senza scercalla.
  1834 05 23  

La bonaj soldatoj

Tuj kiam suvereno(1) sur la trono
supozas sin rabita nur je briko(2)
vokas la landon:"Jen la malamiko!
Ek al milito por patruja bono!"

Kaj tiam homoj sub karcerosprono
kaj por evito de vivo-kompliko
vojaĝas kun pafilo laŭ indiko
kvazaŭ pakaĵ' al Moskvo aŭ Londono.

Kaj pro kaprico reĝa en la fino
revenas niaj ŝafoj al la stalo
sen kruro, sen okul', kun leza spino.

Per vivoj oni ludas je futbalo,
kvazaŭ la morto, ega fi-putino,
ne venus mem sen peto kaj kialo.

1834 05 23

(1) En ĉi tiu okazo severeno egalas reĝon.
(2) Briko ĉi tie indikas malgrandaĵon.


Le risate der Papa

Er Papa ride? Male, amico! È sseggno
c’a mmomenti er zu’ popolo ha da piaggne.
Le risatine de sto bbon padreggno
pe nnoi fijjastri sò ssempre compaggne.

Ste facciacce che pporteno er trireggno
s’assomijjeno tutte a le castaggne:
bbelle de fora, eppoi, pe ddio de leggno,
muffe de drento e ppiene de magaggne.

Er Papa ghiggna? Sce sò gguai per aria:
tanto ppiú cch’er zu’ ride de sti tempi
nun me pare una cosa nescessaria.

Fijji mii cari, state bbene attenti.
Sovrani in alegria sò bbrutti esempi.
Chi rride cosa fa? Mmostra li denti.

1834 11 17

Ĉu Papo ridas?

Ĉu Papo ridas? Ve al ni! La faro
indikas, ke popolo lia ploras.
De duonpatro la rideta knaro
por ni, duongefiloj,(1) fisonoras.

Antaŭ ĉi-vizaĝaĉoj kun tiaro(2)
pri la kaŝtanaj fruktoj mi memoras,
ŝel-belaj sed, pro dio de omaro(3),
ŝimaj interne, kie vermoj boras.

Ĉu li rikanas? Pesto en aero!
Des pli ke en nuntempo lia rido
ne havas eĉ kialon por apero.

Karuloj, priatentu la eventojn:
Se ridas suverenoj(4), jen insido!
Ridantoj kion faras? Montras dentojn.

1834 11 17

(1) Duongefiloj ĉar ne vere traktataj kiel amataj gefiloj.
(2) Ceremonia kapvesto de la papo, ornamita per tri kronoj.
(3) Provo redoni la originalan ŝercon per esprimo preskaŭ samsona al "dio de homaro"
(4) Tiu, kiu en regno havas la plej superan povon. Ofte alia esprimo por 'reĝo'.


La scerta der Papa

So' fornaciaro, si', so' fornaciaro,
So' un cazzaccio, so' un tufo, so' un cojone
Ma la ragione la capisco, a paro
De chiunque sa intenne la ragione.

Scejenno un Papa, sor dottor mio caro,
Drent'a 'na settantina de persone,
E manco sempre tante, e' caso raro
Che s'azzecchino in lui qualita' bone.

Perche' s'ha da crea' sempre un de loro?
Perche' ogni tanto nun se fa' filice
Un brav'omo che attenne ar su' lavoro?

Mettemo caso: io sto abbottanno er vetro,
Entra un Eminentissimo e mi dice:
Titta, e' Papa lei: vienghi a San Pietro.

1834 12 27

La elekto de la Papo(1)

Vitroblovisto, jes vitroblovisto,
kaj malklerulo kiel, nu, kojono (2),
sed mi rezoni povas sen asisto,
kun iu ajn dotita je rezono.

Okazas pap-elekto el la listo
de nur sepdek' da homoj(3); la propono
ne ĉiam trafas moŝton pro ekzisto
en li de ĉiuj virtoj kaj de bono.

Kial elekti nur el inter ili?
Kial ne doni ĝustan rekompencon(4)
al homo laboranta por utili?

Ekzemple, vitron blovas mi; jen frapo,
kaj jen ĉe la dompordo Eminenco(5):
"Al Sankta Petro(6) ĉar vi estas Papo".

1834 12 27

(1) La Papo estas la supera estro de la katolika eklezio kaj ĝis la jaro 1870-a li esti la reganto de la urbo Romo kaj de la malgranda ŝtato Vatikano en centra Italujo.
(2) La esprimo kojono, alia vorto por testiko, estas uzata en la roma dialekto por indiki stultulon.
(3) La Papo estas kutime elektata nur inter la kardinaloj, kiuj estas malmultaj superaj funkciuloj de la katolika eklezio
(4)La popolo pensis, ke la Papo vivas tre trankvilan vivon, kiu estus granda rekompenco por normala popolano.
(5) Eminenco estis titolo per kiu oni indikis kaj vokis kardinalon. Fakte en Esperanto pli simple ĝi estas "Kardinala moŝto".
(6) Sankta Petro en Romo estas la sidejo de la Papo.


Er zegréto

Ner fà a l’amore un goccio de segreto
quanto è ggustoso nun potete crede.
Piú assai der testamento pe un erede,
piú assai de li piselli co l’aneto.

Fàsse l’occhietto, stuzzicasse er piede,
toccasse la manina pe ddereto,
spasseggià ppe li tetti e pp’er canneto
mentre er prossimo tuo sta in bona fede;

dasse li rigaletti a la sordina,
annà scarzi e a ttastone a mmezza notte
eppoi fàcce l’indiani la matina...

Io voría chiede a le perzone dotte
per che mmotivo quer passa-e-ccammina
e cquele furberie sò accusí jjotte.

1836 03 30

La sekreto

En amindumo guto da sekreto
estas afero certe tre agrabla,
ol heredaĵo pli ĝojig-kapabla,
bongusta pli ol pizoj kun aneto(1).

Okulumado post piedtuŝeto,
kaŝe reagi pro kares- afabla,
promeni sur teras' aŭ kanej' sabla,
trompi najbaran emon al enketo.

Inter-ŝanĝi donacojn hom-evite,
iri mur-palpe nokte kaj sen ŝuoj,
poste naivi iom hipokrite...

Ĉe kleruloj mi petus pri instruoj,
por scii, kial simuladi sprite
kaj daŭre ruzi estas tiaj ĝuoj.

1836 03 30

(1) Aneto estas herbo kun spicaj folioj.