Johan Derks - laŭ Honfan

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

Johan Derks

La ĉina lingvo estas silablingvo, t.e. ke unu ĉina ideogramo egalas unu silabon kaj sekve enhavas en si nur unu ĉefan vokalon kaj, se en ĝi troviĝas ankaŭ alia vokalo kaj konsonanto(j), tiu ĉi alia vokalo, la antaŭa aŭ la malantaŭa, devas funkcii kiel duonvokalo. La literoj i, u kaj ü estas aŭ ĉefa vokalo aŭ duonvokalo.

La reguloj por transliterumi el pinjino (1) al prononcindikoj por esperantistoj estas sufiĉe komplikitaj. Ili estis starigitaj de sinjoro Wang Chongfang [Ŭang Ĉongfang], kiel aldonaĵo al sia grandega vortaro (2). Se mi donus lian tabelon de silaboj kun iliaj transskribaĵoj, tiu ampleksus 416 liniojn. Anstataŭ tio mi donas ĉi-sube liston de substitureguloj por silaboj, logike aranĝitaj, sed kun indikoj en kiu vicordo ili estu plenumitaj. (3) Unue mi menciu la allasitajn literojn en pinjino:
a, b, c, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, t, u, ü, w, x, y, z

I. Senkondiĉaj substitureguloj:

1. Unuopaj literoj en FT, kiuj ŝanĝiĝas en unuopaj literoj en Esperanto: r --> ĵ, w --> v kaj y --> j (sed ne nun ŝanĝu y-ojn en j-ojn, ĉar laŭ reguloj II.2. oni devas ŝanĝi ĉiujn j-ojn en ĝ aŭ en ĝj. Tamen la substituregulo y --> j --> ĝ aŭ ĝj evidente estas falsa).

2. Dugramoj (literduopoj) kiuj ŝanĝiĝas en unuopaj literoj: ch --> ĉ, sh --> ŝ kaj zh --> ĝ.

II. Kondiĉaj substitureguloj:

1. Substitureguloj de ü
Substituregulo de ü antaŭ vokaloj a, e:
Ŝanĝu ĝin en ŭ, sed aldone ŝanĝu lüe en ljŭe kaj nüe en njŭe.
Substituregulo de ü kiel kerno de silabo:
Ŝanĝu ĝin en u, sed aldone ŝanĝu lü en lju kaj nü en nju.

2. Substitureguloj de u
Substituregulo de u antaŭ vokaloj a, e, o:
Ŝanĝu ĝin en ŭ, sed aldone ŝanĝu ju en ĝjŭ, qu en ĉjŭ kaj xu en ŝjŭ.
Substituregulo de u kiel kerno de silabo:
Lasu ĝin, sed ŝanĝu ju en ĝju, qu en ĉju kaj xu en ŝju.
Substituregulo de u post vokaloj i, o:
Ŝanĝu ĝin en ŭ, sed aldone ŝanĝu ji en ĝi, qi en ĉi, xi en ŝi.
Substituregulo de ao:
Ŝanĝu ĝin en aŭ

3. Substitureguloj de j, q, x
Substituregulo de ji, qi kaj xi antaŭ vokaloj a, e, o, u:
Ŝanĝu ji en ĝj, qi en ĉj kaj xi en ŝj.
Substituregulo de ji, qi kaj xi antaŭ n, ng, ong:
Ŝanĝu ji en ĝi, qi en ĉi kaj xi en ŝi.
Substituregulo de la silaboj ji, qi kaj xi:
Ŝanĝu ji en ĝji, qi en ĉji kaj xi en ŝji.
Substitureguloj de j, q kaj x:
Ŝanĝu j en ĝ, q en ĉ kaj x en ŝ.

4. Substitureguloj de i ne malantaŭ j, q aŭ x:
Substitureguloj de i antaŭ vokaloj a, e aŭ malantaŭ a, e, u:
Ŝanĝu i en j. (sed ne pi'ao --> pjaŭ, vidu sube.)

III. La fonemo ĉj estas nur unu sono. Ĝi estas simila al serba ć.
La fonemo ng estas unu el la nazalaj variantoj de n. Ĝia IFA-signo estas ŋ kaj estas skribita en pinjino kiel ng. En Esperanto oni emas transpreni tion senŝanĝe. Tio estas komprenebla por vortoj kiujn jam kutime esperantistoj elparolas tiel: banko [baŋko], lingvo [liŋgvo], branĥo [braŋxo], sed ne je la fino de silabo.
En Vikipedio oni mencias dek tri ĉinajn geografiajn nomojn de tiu speco: Ĉangĉuno, Ĉangŝao, Ĉingdaŭo, Ĉinghajo, Gŭangdongo, Gŭangŝjio, Ĝengĝoŭo, Ĝjangsuo, Ĝjangŝjio, Hangĝoŭo, Hejlongĝjango, Jangzio, Kjongĵuo kaj Tangŝano.
Oni atentu, ke g en tiuj nomoj ne havas la valoron4 de la esperanta litero go, sed estas nazala n:
Chángchūn --> Ĉan(g)ĉun, Chángshā --> Ĉan(g)ŝa, Qīngdǎo --> Ĉin(g)daŭ, Qīnghǎi --> Ĉin(g)haj, Guǎngdōng5 (广东省) --> Kantonprovinco, Guǎnĝī --> Gŭan(g)ŝji, Zhèngzhōu --> Ĝen(g)ĝoŭ, Jiāngsū --> Ĝjan(g)su, Jiānĝī --> Ĝjan(g)ŝji, Hángzhōu --> Han(g)ĝoŭ, Hēilóngjiāng --> Hejlon(g)ĝjang, Yángzǐ (扬子) --> Jan(g)zi, Qióngzhú (筇竹) --> Ĉjon(g)ĝu kaj Tángshān --> Tan(g)ŝan.
Estus pli bone, se por prononcindikoj oni akceptus en Esperanto la simbolon ŋ anstataŭ ng.

IV. La silabodivida signo

1. Normale estas klare kiel dividi propran nomon en silabojn, ekzemple Qinghai (Qing-hai, la finiĝo de silabo je –ng estas tre ofta) --> Ĉinghaj (ne legu Ĉinĝaj !), sed Xinjiang (Xin-jiang)--> Ŝinĝjang.
2. En maloftaj kazoj la limo inter du silaboj estas konfuza kaj pro tio en FT oni uzas la signon '. Tiun signon oni retenu en kelkaj kazoj ankaŭ en Esperanto, ekz. Kun'yu --> Kun'ju (se ekzistus Ku'nü aŭ Ku'nyu, ĝi fariĝus Ku'nju), sed pi'ao --> piaŭ ne bezonas apostrofon en Esperanto. Sen apostrofo piao --> pjaŭ havas unu silabon.
3. Se troviĝas du samaj konsonantoj, tiuj ĉiam devas esti prononcataj aparte, ĉar ili apartenas al malsamaj silaboj, ekz. Yunnan, provinco, fariĝas en Esperanto Jun'nan.

Ekzemploj:

Ĉinujo havas 30 provincojn, nomatajn respektive en Fonetika Transskribo de Ĉinaj ideografiaĵoj kaj en Esperanta Transskriba Sistemo laŭ sinjoro Honfan:

Anhui --> Anhuj; Beijing --> Bejĝing; Fujian --> Fuĝjan; Gansu --> Gansu; Guangdong --> Gŭangdong; Guanĝi --> Gŭangŝji; Guizhou --> Gujĝoŭ; Hainan --> Hajnan; Hebei --> Hebej; Heilongjiang --> Hejlongĝjang; Henan --> Henan; Hubei --> Hubej; Hunan --> Hunan; Jiangsu --> Ĝjangsu; Jianĝi --> Ĝjangŝji; Jilin --> Ĝjilin; Liaoning --> Ljaŭning; Nei Monggu --> Nej Monggu; Ninĝia --> Ningŝja; Qinghai --> Ĉinghaj; Shaanxi --> Ŝaanŝji (6); Shandong --> Ŝandong; Shanxi -->Ŝanŝji; Sichuan --> Siĉŭan; Taiwan --> Tajvan; Tianjin --> Tjanĝin; Xinjiang --> Ŝinĝjang; Xizang (Tibet) --> Ŝjizang (Tibeto); Yunnan --> Jun'nan; Zhejiang --> Ĝeĝjang




(1) la oficiala sistemo por fonetika transskribo en latinaj literoj de ĉinaj silaboj.
(2) Granda vortaro ĉina-esperanta, 2007, proks, € 60,=, ne plu havebla ĉe UEA. Vidu por la tabelo ankaŭ http://en.wikipedia.org/wiki/Pinyin_table.
(3) Ne estas referencoj al la tonalto de la silaboj, ĉar tiu povas varii laŭ la vorto. En la vortaro mem s-ro Wang donas malantaŭ la ideografiaĵo la reprezento en pinjino kun diakritoj pri la tonalto: 1. alta, plata tono (ekz. "ā") 2. plialtiĝanta tono ("á") 3. falanta, poste plialtiĝanta tono ("ǎ") 4. falanta tono ("à").
(4) Vidu Lingvan Respondon numero 71 en kiu Zamenhof pritraktas la temon "Pri prononco en teorio kaj en praktiko", asertante ke, "se ni deziras paroli severe regule", poziciaj variaĵoj kiel [m] en sango estas evitendaj, sed samtempe li asertas: "Batali kontraŭ tiu natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tiun elparoladon (aŭ nomi ĝin ‘la sole ĝusta’) ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel ‘erara’), ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte".
La naŭa regulo de la Esperanta Gramatiko tekstas: "Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita." (5) Tio estas la sola ekzemplo, kiun mi trovis, kie la transliterumo de ng al n povus kaŭzi miskomprenon. Oni ja ankaŭ havas Guāndōng (關東)--> Gŭandongo, regiono sur duoninsulo okcidente de Norda Koreujo, kun historiaj nomoj Kwantung kaj Port Arthur.
Sed Guǎngdōng (Shěng) estas internacie konata kiel Kanton(provinc)o, do tiu formo estas preferinda ol Gŭandongo. Malrekomendinda estas la formo Kantonio, trovebla en Vikipedio.
(6) En pinjino la nomo de provinco Shaanxi estas skribita shǎnxī kaj tiu de provinco Shanxi kiel shānxī. Sen diakritoj por sonalto oni ne povas distingi la du nomojn en pinjino. Tial oni tenis la skribmanierojn laŭ la sistemo "Gwoyeu Romatzyh": Shaanxi kaj Shanxi. En Esperanto oni povus sekvi tiun solvon.