KVARA TAGO - kompletorio: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun ''''Kvara tago - Kompletorio'''   ''Kiam Salvatore parolas pri miriga magiaĵo. ''   La vespermanĝo por la delegitaro estis grandioza. La Abato certe tre bone konis la malfort...')
 
Linio 1: Linio 1:
'''Kvara tago - Kompletorio'''
+
'''Kvara tago - Kompletorio'''<br>
 
 
 
 
''Kiam Salvatore parolas pri miriga magiaĵo. ''
+
''Kiam Salvatore parolas pri miriga magiaĵo. ''<br>
 
 
 
 
 
La vespermanĝo por la delegitaro estis grandioza. La Abato certe tre bone konis la malfortaĵojn de la homoj kaj la kutimojn de la papa kortego (kiujn, mi devas diri, ne malplaĉis eĉ al la minoritoj de frato Mikaelo). La kuiristo diris al ni, ke li planis pretigi sangajn kukojn, laŭ la kutimo de Montekasino, per la sango de la porkoj mortigitaj antaŭ ne multe. Sed la malfeliĉa morto de Venancio devigis forĵeti la tutan sangon de la porkoj, dum oni ne buĉis aliajn. Mi ankaŭ kredas, ke en tiuj tagoj naŭzis ĉiujn la penso mortigi estaĵojn de la Sinjoro. Sed al ni estis donitaj salmiso de kolombetoj lasitaj desolviĝi en la vino de tiuj regionoj, rostita kaj farĉita kuniklo, panbuletoj de sankta Klara, rizo kun migdaloj el la lokaj montoj nomata blanka manĝo de la antaŭfestaj vesperoj, frititaj panoj kun borago, farĉitaj olivoj, fritita fromaĝo, ŝafa viando kun nekuirita saŭco de kapsiko, blankaj fazeoloj kaj delikataj dolĉaĵoj, dolĉaĵo de sankta Bernardo, dolĉaj pastoj de sankta Nikolao, okuletoj de sankta Luĉia, kaj vinoj kaj herbaj likvoroj, kiuj igis bonhumora eĉ Bernardo Gui’n, kutime severa: likvoroj de citronelo, de nukso, vino kontraŭ la podagro kaj genciana vino. Ĝi aspektus kunsido de frandemuloj se post ĉiu gluto aŭ mordo ne okazus ia legado.
 
La vespermanĝo por la delegitaro estis grandioza. La Abato certe tre bone konis la malfortaĵojn de la homoj kaj la kutimojn de la papa kortego (kiujn, mi devas diri, ne malplaĉis eĉ al la minoritoj de frato Mikaelo). La kuiristo diris al ni, ke li planis pretigi sangajn kukojn, laŭ la kutimo de Montekasino, per la sango de la porkoj mortigitaj antaŭ ne multe. Sed la malfeliĉa morto de Venancio devigis forĵeti la tutan sangon de la porkoj, dum oni ne buĉis aliajn. Mi ankaŭ kredas, ke en tiuj tagoj naŭzis ĉiujn la penso mortigi estaĵojn de la Sinjoro. Sed al ni estis donitaj salmiso de kolombetoj lasitaj desolviĝi en la vino de tiuj regionoj, rostita kaj farĉita kuniklo, panbuletoj de sankta Klara, rizo kun migdaloj el la lokaj montoj nomata blanka manĝo de la antaŭfestaj vesperoj, frititaj panoj kun borago, farĉitaj olivoj, fritita fromaĝo, ŝafa viando kun nekuirita saŭco de kapsiko, blankaj fazeoloj kaj delikataj dolĉaĵoj, dolĉaĵo de sankta Bernardo, dolĉaj pastoj de sankta Nikolao, okuletoj de sankta Luĉia, kaj vinoj kaj herbaj likvoroj, kiuj igis bonhumora eĉ Bernardo Gui’n, kutime severa: likvoroj de citronelo, de nukso, vino kontraŭ la podagro kaj genciana vino. Ĝi aspektus kunsido de frandemuloj se post ĉiu gluto aŭ mordo ne okazus ia legado.

Kiel registrite je 00:20, 26 Maj. 2022

Kvara tago - Kompletorio
  Kiam Salvatore parolas pri miriga magiaĵo. 
  La vespermanĝo por la delegitaro estis grandioza. La Abato certe tre bone konis la malfortaĵojn de la homoj kaj la kutimojn de la papa kortego (kiujn, mi devas diri, ne malplaĉis eĉ al la minoritoj de frato Mikaelo). La kuiristo diris al ni, ke li planis pretigi sangajn kukojn, laŭ la kutimo de Montekasino, per la sango de la porkoj mortigitaj antaŭ ne multe. Sed la malfeliĉa morto de Venancio devigis forĵeti la tutan sangon de la porkoj, dum oni ne buĉis aliajn. Mi ankaŭ kredas, ke en tiuj tagoj naŭzis ĉiujn la penso mortigi estaĵojn de la Sinjoro. Sed al ni estis donitaj salmiso de kolombetoj lasitaj desolviĝi en la vino de tiuj regionoj, rostita kaj farĉita kuniklo, panbuletoj de sankta Klara, rizo kun migdaloj el la lokaj montoj nomata blanka manĝo de la antaŭfestaj vesperoj, frititaj panoj kun borago, farĉitaj olivoj, fritita fromaĝo, ŝafa viando kun nekuirita saŭco de kapsiko, blankaj fazeoloj kaj delikataj dolĉaĵoj, dolĉaĵo de sankta Bernardo, dolĉaj pastoj de sankta Nikolao, okuletoj de sankta Luĉia, kaj vinoj kaj herbaj likvoroj, kiuj igis bonhumora eĉ Bernardo Gui’n, kutime severa: likvoroj de citronelo, de nukso, vino kontraŭ la podagro kaj genciana vino. Ĝi aspektus kunsido de frandemuloj se post ĉiu gluto aŭ mordo ne okazus ia legado.   Fine, ĉiuj ekstaris tre feliĉaj, iuj travivis neprecizajn malsanojn por ne partopreni en la kompletorio. Sed la Abato ne koleriĝis. Ne ĉiuj havas la privilegion kaj devojn, kiuj fontas el la konsekriĝo je nia ordeno.   Kiam la monaĥoj ekiris, mi scivoleme restadis en la kuirejo, kie oni aranĝis por la dumnokta fermo. Mi vidis Salvatore'n ŝteliranta al la ĝardeno kun envolvaĵo en siaj brakoj. Scivolema, mi sekvis lin kaj vokis lin. Li provis eviti min, poste al miaj demandoj li respondis, ke li portas en sia envolvaĵo (kiu moviĝis kvazaŭ loĝata de vivanto) baziliskon. 

“Cave basilischium! Est’ lo reys de la serpentes, tiom pleno de veneno kiu rebrilas tuta ekstere! Kion mi diras, la veneno, la odoro el ĝi mortigas! Toksigas... Kaj havas macule blankajn sur dorso, kaj caput kiel koko, kaj duono iras sobre la tero kaj duono iras sur tero kiel la aliaj serpentes. Kaj ĝin mortigas la bellula...” 

“La bellula?” 

“Oc! Besteto belega est’, pli longam ol muso, kaj malamas ĝin la muso muchissimo. Kaj same la serpentes kaj la botta. Kaj kiam ili mordas ĝin, la bellula kuras al la fenicula aŭ al la circerbita kaj ilin rodas, kaj revenas al batalo. Kaj iuj diras, ke ĝi generas per oculi, sed la pli multaj diras, ke ili diras falso”. 

Mi demandis lin, kion li faras per bazilisko kaj li diris, ke tio estas lia afero. Mi diris al li, nun turmentata de scivolemo, ke en tiuj tagoj, kun ĉiuj tiuj mortintoj, ne ekzistas plu sekreta afero, kaj ke mi parolos pri tio kun Vilhelmo. Tiam Salvatore arde petegis min silenti, malfermis la envolvaĵon kaj montris al mi nigrharan katon. Li tiris min proksimen al si kaj diris al mi kun obscena rideto, ke li volas, ke la kelmastro aŭ mi, ĉar ni estas la unua potenca kaj la alia juna kaj bela, ne plu ricevu la amon de la knabinoj de la vilaĝo, kaj li ne, ĉar li estas malbela kaj malriĉa. Ke li konis la plej mirindan magiaĵon por enamigi ĉiun virinon. Oni devas mortigi nigran katon kaj elpiki ĝiajn okulojn, poste meti ilin en du ovojn de nigra kokino, unu okulon en unu ovon, la alian okulon en alian ovon (kaj li montris al mi du ovojn, kiujn, li certigis, li prenis el la ĝustaj kokinoj). Poste necesas putrigi la ovojn en amaso da ĉevalsterko (kaj li preparis ĝin en angulo de la ĝardeno, kie neniam preterpasas homoj) kaj de tio naskiĝos, por ĉiu ovo, diableto, kiu poste disponigos sin je lia servo provizante lin per ĉiuj ĝojoj de ĉi tiu mondo. Sed ve, li diris al mi, por ke la magiaĵo sukcesu, estis necese, ke la virino, kies amon li volis, kraĉu sur la ovojn antaŭ ol ili estu enterigitaj en la sterkon, kaj tiu problemo ĝenis lin, ĉar necesas, ke la virino ĉeestu tiun nokton, kaj ke ŝi faru sian taskon sen ke ŝi sciu pri kio temas.  Min kaptis subita flamiĝo, sur la vizaĝo aŭ en la intestoj, aŭ en la tuta korpo, kaj per malfortega voĉo mi demandis lin ĉu tiun nokton li kondukos en la ĉirkaŭbaraĵon la knabinon de la antaŭa nokto. Li ridis, mokante min, kaj li diris, ke mi ververe estis kaptita de granda seksa instinkto (mi diris, ke ne, ke mi demandis pro pura scivolemo), kaj li poste diris al mi, ke en la vilaĝo da virinoj estas multaj, kaj ke li kondukos supren alian, pli belan ol tiu, kiu plaĉis al mi. Mi supozis, ke li mensogas por malproksimigi lin de si. Kaj aliflanke, kion mi povis fari? Ĉu sekvi lin dum la tuta nokto en kiu Vilhelmo atendas min por tute aliaj entreprenoj? Ĉu denove renkonti ŝin (se entute tiu estis ŝi) al kiu miaj apetitoj altiris min dum mia racieco malproksimigis min el ŝi – kaj kiun mi devis neniam plu renkonti, kvankam mi ankoraŭ deziris revidi ŝin? Certe, ne. Kaj sekve mi konvinkiĝis, ke Salvatore diris la veron, koncerne la virinon. Aŭ eble li mensogis pri ĉio kaj tiu magiaĵo pri kiu li parolis estis fantaziaĵo de lia naiva kaj superstiĉa menso, kaj li faros nenion. 

Mi koleriĝis kun li, mi kondutis malĝentile kun li, mi diris al li, ke prefere tiun nokton li iru dormi, ĉar la pafarkistoj patrolis interne de la ĉirkaŭbarita areo. Li respondis, ke li konas la abatejon pli bone ol la pafarkistoj, kaj pro tiu nebulo neniu vidas iun alian. Eĉ, li diris, mi fuĝas, kaj ankaŭ vi ne plu vidos min, ankaŭ kaze, ke mi estas tute proksima ĝue amuzante min kun la knabino, kiun vi deziras. Mi foriris indignoplena, ĉar tute ne decis al mi, nobla kaj novico, diskuti kun tiu kanajlo.   Mi atingis Vilhelmo’n kaj ni faris tion, kion oni devis fari. Tio estas, ni metiĝis por la kompletorio en la malantaŭa parto de la navo, por ke, post la fino de la preĝo, ni estu pretaj komenci nian duan vojaĝon (la trian por mi) en la ventro de la labirinto.