KVARA TAGO - naŭa pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kvara tago - Naŭa preĝhoro

Kie alvenas kardinalo Delpoĝeto, Bernardo Gui kaj la aliaj homoj el Avinjono, kaj poste ĉiu faras malsamajn aferojn.


Viroj, kiuj jam konis sin reciproke ekde kelka tempo, viroj, kiuj, sen koni sin reciproke, aŭdis paroli unu pri la alia, salutis sin en la kortego kun ŝajna trankvilo. Staranta je la flanko de la Abato, kardinalo Bertrando del Poĝeto moviĝis kiel iu kutimiĝinta havi povon, kvazaŭ li mem estus preskaŭ dua papo, kaj li disdonis al ĉiuj, aparte al la minoritoj, elkorajn ridetojn, dezirante la atingon de mirindaj interkonsentoj dum la morgaŭa renkontiĝo, kaj eksplicite alportante ennome de Johano la 22-a la bondeziron de paco kaj bono (li intence uzis tiun ĉi esprimon, kara por la franciskanoj). “Bone, bone,” li diris al mi, kiam Vilhelmo bonvolis prezenti min kiel sian skribiston kaj disĉiplon. Poste li demandis min ĉu mi konas Bolonjon kaj li laŭdis ĝin pro ĝiaj belaĵoj, bonaj manĝoj kaj belega universitato, invitante min viziti ĝin anstataŭ reveni iam, li diris al mi, meze de tiuj germanoj, kiuj tiom suferigas nian papon. Poste li montris al mi sian ringon por kisi ĝin, dum li jam estis adresanta sian rideton al iu alia. Aliflanke, mia atento tuj turniĝis al la rolulo, pri kiu mi plej ofte aŭdis en tiuj tagoj: Bernardo Gui, kiel la francoj nomis lin, aŭ Bernardo Guidoni aŭ Bernardo Guido, kiel oni nomis lin aliloke. Li estis dominikano preskaŭ sepdekjaraĝa, kun korpo maldika sed rekta. Mi estis impresita de liaj grizaj, malvarmaj okuloj, kies rigardo kapablis esti senesprima kaj kiujn en postaj okazoj mi plurfoje vidis fulmobrili dubsence, ĉar li estis lerta kaŝi pensojn kaj pasiojn, samkiel intence esprimi ilin. Dum la ĝenerala interŝanĝo de salutoj, li ne kondutis kiel la aliaj, ameme aŭ elkore, sed ĉiam kaj apenaŭ ĝentile. Kiam li ekvidis Ubertino’n, kiun li jam konis, li estis tre respektema rilate al li, sed li fiksrigardis lin tiel, ke li kaŭzis en mi tremon pro maltrankvilo. Kiam li salutis Mikaelon el Ĉezeno, li ridetis laŭ malfacile deĉifrebla maniero, kaj senvarme murmuris: “Tie supre oni delonge atendas vin”, frazo el kiu ne eblis al mi kapti iom da senpacienco, nek nuancon de ironio, nek timigcelan tonon, nek cetere interesiĝon. Li renkontis Vilhelmon, kaj eksciinte, kiu li estas, li rigardis lin kun ĝentila malamikeco: sed ne ĉar lia vizaĝo malvualis liajn sekretajn sentojn, mi ne dubis pri tio (kvankam mi ne estis certa, ĉu li iam ajn spertis sentivecon), sed ĉar li certe volis, ke Vilhelmo perceptu lin kiel malamikon. Vilhelmo reciprokis lian malamikecon, ridetante al li ege tro elkore kaj dirante: “De kelka tempo mi volas renkonti homon, kies famo estis por mi leciono kaj admono por alpreni ne malmultajn fundamentajn decidojn en mia vivo”. Sendube ĝi sonis kiel laŭda kaj preskaŭ flata frazo ĉe tiuj, kiuj ne sciis, sed Bernardo bone sciis tion, ke unu el la pli gravaj decidoj en la vivo de Vilhelmo estis forlasi la profesion de inkvizitoro. Mi havis la impreson, ke, se Vilhelmo volonte vidus Bernardo’n en iu imperiestra karcero, Bernardo certe kun favoro vidus Vilhelmo’n trafita de hazarda kaj subita morto; kaj ĉar en tiu tago Bernardo havis soldatojn sub sia komando, mi timis pri la vivo de mia bona majstro. Bernardo certe jam estis informita de la Abato pri la krimoj faritaj en la abatejo. Fakte, ŝajnigante ne ekkapti la venenon entenitan en la frazo de Vilhelmo, li diris al li: “Ŝajnas, ke en ĉi tiuj tagoj, laŭ peto de la Abato, kaj por plenumi la taskon konfiditan al mi laŭ la kondiĉoj de la akordo, kiu arigas nin ĉi tie, mi devos pritrakti malfeliĉajn eventojn, en kiuj oni perceptas la pestan odoron de la diablo. Mi parolas al vi pri tio, ĉar mi scias, ke en malproksimaj tempoj, kiam ne ekzistis multe da distanco inter ni, vi batalis kiel mi -kaj kiel tiuj kiel mi- en tiu kampo, kie la fortoj de bono batale alfrontis la fortojn de malbono”. “Fakte, “ Vilhelmo diris kviete, “sed poste mi transiris al la alia flanko”. Bernardo brave eltenis la pikan rebaton: “Ĉu vi povas diri al mi ion utilan pri ĉi tiuj krimaj aferoj?” “Malfeliĉe, ne,” respondis afable Vilhelmo. “Mi ne posedas vian saman sperton pri krimaj aferoj”. De tiu momento mi perdis ĉiujn el la vido. Vilhelmo, post plia interparolo kun Mikaelo kaj Ubertino, retiriĝis en la scriptorium. Li petis al Malaĥi povi ekzameni iujn librojn kies titolojn mi mi ne sukcesis aŭdi. Malaĥi rigardis lin strange, sed li ne povis malpermesi tion. Kurioze, li ne devis serĉi ilin en la biblioteko. Ili ĉiuj estis jam sur la tablo de Venancio. Mia majstro enprofundiĝis en legado kaj mi decidis ne ĝeni lin. Mi malsupreniris al la kuirejo. Tie mi vidis Bernardo Gui. Eble li volis kompreni la aranĝon de la abatejo kaj iris ĉien. Mi aŭdis lin pridemandi la kuiristojn kaj aliajn servistojn, parolante, pli malpli bone, la lokan popolan lingvon (mi rememoris, ke li estis inkvizitoro en norda Italio). Ŝajnis al mi, ke li petas informojn pri la rikoltoj, pri la organizado de laboro en la monaĥejo. Sed ankaŭ levante la plej bagatelajn demandojn, li rigardis sian alparolaton per penetraj okuloj, poste li subite levis novan demandon, kaj tiumomente lia viktimo paliĝis kaj balbutis. Mi konkludis, ke, laŭ iu tute aparta maniero, li faris inkvizicion, kaj uzis tiun potencan armilon, kiun ĉiu inkvizitoro, plenumante sian oficon, posedas kaj uzas: la timo ĉe la aliulo. Ĉar ĉiu homo sub inkvizicio, pro timo esti mem suspektita, kutime rakontas al la inkvizitoro, tion, kio povas utili por suspektigi iun alian. Dum la restanta parto de la posttagmezo, dum mi promenis en la abatejo, mi vidis Bernardo'n tiel procedi, ĉe la muelejoj, en la klostro. Sed li preskaŭ neniam alpaŝis monaĥojn, sed ĉiam laikajn fratojn aŭ kamparanojn. La malo de tio, kion Vilhelmo faris ĝis tiu momento.