KVINA TAGO - naŭa pregh-horo

El La bona lingvo
Revizio de 01:02, 11 Jul. 2022 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ''''Kvina tago - Naŭa preĝhoro''' '' - Kiam oni administras la justicon kaj oni ricevas la embarasan impreson, ke ĉiuj malpravas.'' Bernardo Gui lokiĝis je la centro de la g...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Kvina tago - Naŭa preĝhoro

- Kiam oni administras la justicon kaj oni ricevas la embarasan impreson, ke ĉiuj malpravas.

Bernardo Gui lokiĝis je la centro de la granda tablo el juglandarba ligno en la salono de la Kapitulo. Apud li dominikano plenumis la rolon de notario kaj du prelatoj de la papa delegacio sidis apud li ambaŭflanke kiel juĝistoj. La provizestro staris ĉe la tablo meze de du pafarkistoj. La abato turnis sin al Vilhelmo flustrante al li: “Mi ne scias, ĉu la proceduro estas laŭleĝa. La laterana koncilio de 1215 sankciis en sia paragrafo tridek-sep, ke oni ne povas asigni antaŭ juĝistoj iun, kiu estas en loko distanca pli ol du tagojn da paŝado el sia hejmo. Ĉi tie la situacio eble estas malsama, la juĝisto venas de malproksime, sed...” “La inkvizitoro ne estas submetita je la regula jurisdikcio,” Vilhelmo diris, “kaj li ne devas sekvi la normojn de la ĝenerala juro. Li ĝuas specialan privilegion kaj, eĉ, li ne estas devigita aŭskulti advokatojn”. Mi rigardis la provizestron. Remiĝo estis en mizera stato. Li ĉirkaŭrigardis kiel timoplena besto, kvazaŭ li rekonus la movojn kaj gestojn de timiga ritaro. Nun mi scias, ke li timis pro du motivoj, same timigaj: unue, ĉar li estis kaptita, laŭ ĉiuj ŝajnoj, ĉe evidentega krima faro; la alia motivo, ĉar ekde la antaŭa tago, kiam Bernardo komencis sian esploron, kolektante murmuradojn kaj malicajn aludojn, li timis, ke lia pasinteco diskoniĝu; kaj li des pli agitiĝis, kiam li vidis la areston de Salvatore. Se la malfeliĉa Remiĝo estis kaptita de siaj propraj timegoj, Bernardo Gui siaflanke konis ĝuste la metodojn por transformi la timon de siaj viktimoj en teruron. Li ne parolis: dum ĉiuj jam atendis, ke li komencu la pridemandadon, li tenis la manojn sur la paperoj antaŭ si, ŝajnigante, ke li reordigas ilin, sed malatente. La rigardo ja estis fiksita al la akuzito, kaj ĝi estis rigardo miksita kun hipokrita indulgemo (kvazaŭ por diri: “Ne timu, vi estas en la manoj de frata kunveno, kiu povas deziri nur vian bonon”), de frosta ironio (kvazaŭ por diri: “Vi ankoraŭ ne scias, kio estas via bono, kaj mi rakontos al vi baldaŭ”), de senkompata severeco (kvazaŭ por diri: “Sed ĉiukaze, mi estas ĉie tie via unika juĝisto; kaj vi estas mia afero”). La provizestro jam sciis ĉiujn ĉi aferojn, sed la silento kaj malfruo de la juĝisto utilis, por ke li rememoru ilin, kvazaŭ por ke li pli bone gustumu ilin, por ke - anstataŭ forgesi - li pli kaj pli ĉerpu el ili motivon de humiligo, por ke lia maltrankvilo transformiĝu en malesperon, kaj por ke li fariĝu io ekskluziva de la juĝisto, mola vakso en liaj manoj. Finfine Bernardo rompis la silenton. Li eldiris kelkajn ritajn formulojn, li diris al la juĝistoj, ke la akuzito estos pridemandata pro du same malamindaj krimoj, el kiuj unu estis evidenta por ĉiuj sed malpli bedaŭrinda ol la alia, ĉar efektive la akuzito estis malkovrita ĉe plenumo de murdo, dum li estis fakte serĉata pro la krimo de herezo. Tio estis dirita. La provizestro kaŝis sian vizaĝon en siajn manojn, kiujn li malfacile movis, ĉar ili estis ligitaj per ĉenoj. Bernardo komencis la pridemandadon. “Kiu vi estas?”, li demandis. “Remiĝo el Varaĝine. Mi naskiĝis antaŭ kvindek du jaroj kaj kiam mi estis infano mi eniris la monaĥejon de la franciskanoj de Varaĝine”. “Kaj kiel okazis, ke vi hodiaŭ estas en la ordeno de sankta Benedikto?” “Antaŭ jaroj, kiam la papo eldonis la buleon Sancta Romana (sankta kaj roma), mi timis esti infektita de la herezo de la fratuletoj... kvankam mi neniam aliĝis al iliaj diroj ... mi pensis, ke estas pli utile por mia pekanta animo eskapi el medio plenplena de delogoj kaj mi estis akceptita de la monaĥoj de ĉi tiu abatejo, en kiu mi servas kiel provizestro ekde pli ol ok jaroj”. “Vi fuĝis el la delogoj de herezo,” pike diris Bernardo, “tio estas, vi fuĝis el la esploro de tiu, kiu estis komisiita malkovri la herezon kaj elradikigi ĝian malbonan planton, kaj la bonaj klunizaj monaĥoj kredis, ke ili faras agon de karitato akceptante vin kaj tiujn kiel vi. Sed ne sufiĉas ŝanĝi la monaĥan veston por forviŝi el la animo la fiecon de hereza perversio, kaj pro tio ni nun estas ĉi tie por esplori, kio kaŝiĝas en la profunda intimo de via nepentanta animo kaj kion vi faris antaŭ ol alveni al ĉi tiu sankta loko”. “Mia animo estas senkulpa kaj mi ne scias, kion vi celas, kiam vi parolas pri hereza perversio,” diris la provizestro singardeme. “Ĉu vi vidas?” Bernardo ekkriis turnante sin al la aliaj juĝistoj. “Ĉiuj la samaj! Kiam unu el ili estas arestita, li prezentas sin al juĝo kvazaŭ lia konscienco estus trankvila kaj senriproĉa. Kaj ili ne scias, ke tio estas la plej evidenta signo de ilia kulpo, ĉar la justuloj, dum proceso, aspektas maltrankvilaj! Demandu al li, ĉu li konas la motivon pro kiu mi aranĝis lian areston. Ĉu vi konas ĝin, Remiĝo?” “Sinjoro,” respondis la provizestro, “mi volonte aŭskultus ĝin el via buŝo”. Mi miris, ĉar ŝajnis al mi, ke la provizestro respondis al la ritaj demandoj per same ritaj vortoj, kvazaŭ li bone konas la regulojn de la esploro kaj ĝiajn insidojn kaj jam delonge ricevis instrukciojn por alfronti tian eventon. “Jen,” Bernardo intertempe ekkriis, “la tipa respondo de nepentanta herezulo! Ili laŭiras vojojn kiel vulpoj kaj estas tre malfacile kapti ilin ĉe la peko, ĉar iliaj kredoj donas al ili la rajton mensogi por eviti nepran punon. Ili eluzas serpentumajn respondojn provante trompi la inkvizitoron, kiu jam devas elteni kontakton kun tiaj malestimindaj homoj. Do, frato Remiĝo, ĉu vi neniam havis ian rilaton kun la tiel nomataj fratuletoj aŭ monaĥoj de la malriĉa vivo, aŭ beginoj?” “Mi travivis la eventojn de la franciskanoj, kiam oni longe diskutis pri la malriĉeco, sed mi neniam apartenis al la sekto de la beginoj”. “Ĉu vi vidas?” diris Bernardo: “Li neas esti begino ĉar la beginoj, partoprenante en la sama herezo kiel la fratuletoj, taksas ĉi-lastajn seka branĉo de la franciskana ordeno kaj sin konsideras pli puraj kaj perfektaj ol ili. Sed multaj el la kondutoj de unuj estas komunaj al aliaj. Ĉu vi povas nei, Remiĝo, ke oni vidis vin en la preĝejo alpremita kun la vizaĝo al la muro, aŭ sternita kun la kapo kovrita de kapuĉo, anstataŭ genuiĝi kun la manoj kunigitaj, kiel faras la aliaj viroj?” “Ankaŭ en la ordeno de sankta Benedikto oni sterniĝas tere en konvenaj momentoj...” “Mi ne demandas al vi, kion vi faris en konvenaj momentoj, sed dum tiuj ne konvenaj! Vi do ne neas, ke vi alprenis unu aŭ alian pozon tipan de la beginoj! Sed vi ne estas begino, vi diris... Do diru al mi: al kio vi kredas?” “Sinjoro, mi kredas je ĉio, kion kredas bona kristano...” “Kia sankta respondo! Kaj kion kredas bona kristano?” “Tion, kion la sankta eklezio instruas”. “Kaj kiu sankta eklezio? Ĉu tiu, kiun taksas tia la kredantoj, kiuj difinas sin perfektaj, la pseŭdoapostoloj, la herezaj fratuletoj, aŭ la eklezio, kiun ili komparas kun la malĉastulino de Babilono, kaj je kiu ni ĉiuj firme kredas?” “Sinjoro,” diris la provizestro konfuzita, “diru al mi, kiu, laŭ vi, estas la vera eklezio...” “Mi kredas, ke ĝi estas la roma eklezio, unu, sankta kaj apostola, regata de la papo kaj de liaj episkopoj”. “Tion mi kredas,” diris la provizestro. “Admirinda ruzeco!” kriis la inkvizitoro. “Admirinda spriteco de dicto (de parolo, vortludo)! Vi aŭskultis: li volas komprenigi, ke li kredas, ke mi kredas je ĉi tiu eklezio, kaj li evitas la devon diri, je kio li kredas! Sed ni bone konas ĉi tiujn ruzaĵojn! Ni venu al la demando! Ĉu vi kredas, ke la sakramentoj estis starigitaj de Nia Sinjoro, ke por fari justan pentofaradon necesas konfesi sin al la servantoj de Dio, ke la roma eklezio havas la povon malligi kaj ligi sur ĉi tiu tero tion, kio estos ligita kaj malligita en la ĉielo?” “Ĉu mi ne devus kredi je tio?” “Mi ne demandas al vi, je kio vi devus kredi, sed je kio vi kredas!” “Mi kredas je ĉio, kion vi kaj la aliaj bonaj doktoroj ordonas al mi kredi,” diris la timigita provizestro. “Ha! Sed la bonaj doktoroj, pri kiuj vi aludas, ĉu ili ne estas tiuj, kiuj regas vian sekton? Ĉu tion vi celis, kiam vi parolis pri bonaj doktoroj? Ĉu al tiuj perversaj mensoguloj, kiuj konsideras sin la solaj posteuloj de la apostoloj, vi konfidas por rekoni viajn kredartikolojn? Vi subinspiras, ke se mi kredas tion, kion ili kredas, tiam vi kredos al mi, kontraŭe vi kredos nur al ili!” “Tion mi ne diris, sinjoro,” balbutis la provizestro, “vi aranĝas, ke mi diru tion. Mi kredas al vi, se vi instruos al mi tion, kio estas bona”. “Ho aroganteco!” kriis Bernardo, batante la pugnon sur la tablon. “Vi parkere rediras per minaca decido la formulojn, kiujn oni instruas en via sekto. Vi diras, ke vi kredos al mi nur se mi predikos tion, kion via sekto taksas bono. Ĉi-tiel ĉiam respondis la pseŭdoapostoloj kaj nun vi ĉi-tiel respondas, eble sen konscii pri tio, ĉar sur viaj lipoj reaperas la frazoj, kiujn oni iam instruis al vi por trompi la inkvizitorojn. Kaj tiamaniere vi akuzas vin mem per viaj propraj vortoj, kaj mi falus en vian kaptilon nur se mi ne havus longan sperton en la inkvizicio... Sed ni iru al la vera demando, perversulo. Ĉu vi iam aŭdis paroli pri Gerardo Segaleli el Parmo?” “Mi aŭdis paroli pri li,” diris la provizestro, paliĝante, se eblis ankoraŭ paroli pri paleco koncerne tiun detruitan vizaĝon. “Ĉu vi iam aŭdis paroli pri frato Dolĉino el Novaro?” “Mi intencis paroli pri tio.” “Ĉu vi iam vidis lin persone, ĉu vi interparolis kun li?” La provizestro silentis kelkmomente, kvazaŭ por taksi, kiom konvenas al li diri nur parton de la vero. Poste li decidis, kaj kun malforta voĉo: “Mi vidis lin kaj parolis kun li”. “Pli laŭte!” kriis Bernardo, “por ke finfine oni aŭskultu la veron eliri el viaj lipoj! Kiam vi parolis kun li?” “Sinjoro,” diris la provizestro, “mi estis monaĥo en monaĥejo de la novara regiono, kiam la dolĉinanoj kunvenis en tiuj lokoj, kaj ili ankaŭ preterpasis mian monaĥejon, kaj komence ni ne bone sciis, kiuj ili estis...” “Vi mensogas! Kiel povis franciskano el Varaĝine esti en monaĥejo de Novaro? Vi ne estis en la monaĥejo, vi jam estis membro de la bando de fratuletoj, kiuj trairis tiujn terojn vivante per almozoj kaj vi aliĝis al la dolĉinanoj!” “Kiel vi povas diri ĉi tion, sinjoro?” diris la provizestro tremante. “Mi diros al vi, kiel mi povas, eĉ, kiel mi devas aserti tion,” diris Bernardo kaj li ordonis, ke oni alkonduku Salvatore’n. La vido de la malfeliĉulo, kiu certe pasigis la nokton en nepublika kaj pli malmola pridemandado, puŝis min al kompatemo. La vizaĝo de Salvatore, mi diris, estis kutime terura. Sed tiun matenon ĝi eĉ ŝajnis al mi tiu de besto. Ĝi ne surhavis signojn de perforto, sed la maniero laŭ kiu lia korpo moviĝis ĉenigita, kun la membroj elartikigitaj, preskaŭ nekapabla moviĝi, trenita de la pafarkistoj kiel simio ligita al ŝnuro, klarigis tre bone kiel disvolviĝis la kruela “responsorio”. “Bernardo torturis lin...” mi flustris al Vilhelmo. “Tute ne,” respondis Vilhelmo. “Inkvizitoro neniam torturas. La prizorgo de la korpo de la akuzito ĉiam estas konfidita al la sekulara brako”. “Sed ĝi estas la sama afero!” mi diris. “Absolute ne. Ĝi ne estas tia por la inkvizitoro, kies manoj restas puraj, nek por la inkviziciato, kiu, kiam li alvenas la inkvizitoro, trovas en li neatenditan subtenon, mildigon por siaj penoj, kaj li malfermas sian koron al li”. Mi rigardis mian majstron; “Vi ŝercas,” mi diris konsternita. “Ĉu laŭ vi oni povas ŝerci pri ĉi tiuj aferoj?” respondis Vilhelmo. Bernardo nun pridemandis Salvatore’n, kaj mia plumo ne kapablas transskribi la rompitajn vortojn kaj, se tio eblis, des pli babelaj, per kiuj tiu viro, jam antaŭe duonhoma kaj nun reduktita al rango de paviano, respondis, apenaŭ komprenata de ĉiuj. Gvidata de Bernardo, kiu starigis demandojn en maniero, ke li povis respondi nur jes aŭ ne, Salvatore ne povis mensogi. Kaj tion, kion diris Salvatore mia leganto bone povas imagi. Li rakontis, aŭ konfirmis, ke li dum la nokto rakontis parton de tiu historio, kiun mi jam rekonstruis: pri siaj vagadoj kiel monaĥo, paŝtisto kaj pseŭdoapostolo; kaj kiel je la epoko de frato Dolĉino li renkontis Remiĝo’n ĉe la dolĉinanoj, kaj kiel kun li, li estis savita post la batalo de Monte Rebelo, rifuĝante post diversaj eventoj en la monaĥejo de Kazale. Krome, li aldonis, ke la ĉefherezulo Dolĉino, proksima al malvenko kaj kapto, konfidis al Remiĝo kelkajn leterojn, por transporti, li ne sciis kien nek al kiu. Kaj Remiĝo ĉiam kunportis tiujn leterojn, ne havante la kuraĝon liveri ilin, kaj, alveninte al la abatejo, timante teni ilin ankoraŭ ĉe si, sed ne dezirante detrui ilin, li transdonis ilin al la bibliotekisto, jes ĝuste al Malaĥi, por ke li kaŝu ilin ie en la plej kaŝitaj lokoj de la Konstruaĵo. Dum Salvatore parolis, la provizestro rigardis lin kun malamo, kaj en certa momento li ne povis ne krii al li: “Serpento, malĉasta simio, mi estis via patro, amiko, ŝildo, kaj tiel vi rekompencas min!” Salvatore rigardis sian protektanton, kiu nun bezonis protekton kaj kun peno li respondis: “Sinjoro Remiĝo, se povus, mi estus via. Kaj vi al mi amatissimus. Sed vi konas la familion de la polico. Ĉi tie, kiu ne habet ĉevalum, tiu iru piede...” “Freneza!” Remiĝo kriis al li denove: “Ĉu vi esperas savi vin? Ĉu vi ne scias, ke vi ankaŭ mortos kiel herezulo? Diru, ke vi parolis sub torturo, diru, ke vi inventis ĉion!” “Kion mi scias, sinjoro, kiujn nomojn havas ĉiuj ĉi herezoj... Patarinoj, gacezoj, leonistinoj, arnaldanoj, speronanoj, cirkumciditoj... Mi ne estas homo literatus, pekis sine malitia kaj sinjoro Bernardo estas grandioza kaj li scias, kaj mi ispero je la indulgentia sua in nomine patre et filio et spiritis sanctis...” (en la nomo de la patro, kaj de la filo kaj de la sankta spirito). “Ni estos indulgaj tiom, kiom ebligos al ni nia ofico,” diris la inkvizitoro, “kaj ni taksos kun patreca korfavoro la bonan volon, per kiu vi malfermis al ni vian animon. Iru, iru, reiru por mediti en via ĉelo kaj esperu je la mizerikordo de la Sinjoro. Nun ni devas diskuti demandon, el pli granda graveco. Do, Remiĝo, vi kunportis la leterojn de Dolĉino kaj donis ilin al via frato, kiu zorgas pri la biblioteko...” “Tio ne estas vere, tio ne estas vere!” kriis la provizestro, kvazaŭ tiu defendotezo ankoraŭ efikus. Kaj prave Bernardo interrompis lin: “Sed ne de vi ni bezonas konfirmon, sed el Malaĥi el Hildesheim”. Li ordonis voki la bibliotekiston, kaj li ne estis meze de la ĉeestantoj. Mi sciis, ke li estas en la scriptorium, aŭ ĉirkaŭ la hospitalo, por trovi Benĉo’n kaj la libron. Ili iris serĉi lin, kaj kiam li aperis, maltrankvila kaj penanta rigardi neniun vizaĝe, Vilhelmo murmuris kun elreviĝo: “Kaj nun Benĉo povas fari tion, kion li volas”. Sed li eraris, ĉar mi vidis la vizaĝon de Benĉo aperi super la ŝultroj de aliaj monaĥoj, kiuj amasiĝis ĉe la pordoj de la salono por spekti la pridemandadon. Mi indikis lin al Vilhelmo. Ni tiam pensis, ke lia scivolemo pri tiu evento estas des pli forta ol lia scivolemo pri la libro. Ni eksciis poste, ke, tiumomente, li jam kontraktis unu el siaj fiaj negocoj. Malaĥi tiam aperis antaŭ la juĝistoj, sen ke liaj okuloj alrigardu tiujn de la provizestro. “Malaĥi,” diris Bernardo, “hodiaŭ matene, post la konfeso de Salvatore, de li farita dum la nokto, mi demandis al vi, ĉu vi ricevis leterojn el la akuzito ĉi tie ĉeestanta...” “Malaĥi!” kriis la provizestro, “antaŭ nemulte vi ĵuris al mi, ke vi faros nenion kontraŭ mi!” Malaĥi apenaŭ sin turnis al la akuzito, kiu staris malantaŭ li, kaj diris per tre mallaŭta voĉo, kiun mi preskaŭ ne aŭdis: “Mi ne falsĵuris. Se mi povus fari ion kontraŭ vi, mi jam farus ĝin. La leteroj estis transdonitaj al sinjoro Bernardo ĉi-matene, antaŭ ol vi mortigis Severino'n...” “Sed vi scias, vi devas scii, ke mi ne mortigis Severino’n! Vi scias tion ĉar vi jam estis tie!” “Ĉu mi?” demandis Malaĥi: “mi iris tien post kiam ili trovis vin”. “Kaj ankaŭ kaze, ke vi pravas,” interrompis Bernardo, “kion vi serĉis ĉe Severino, Remiĝo?” La provizestro turniĝis por rigardi Vilhelmo’n kun konsternitaj okuloj, poste li rigardis Malaĥi’on, poste Bernardo'n denove: “Sed mi... mi aŭdis ĉi-matene, ke la ĉi-ĉeestanta frato Vilhelmo diris al Severino, ke li konservu iujn paperojn... Hieraŭ nokte, post la kapto de Salvatore, mi timis, ke oni parolis pri tiuj leteroj...” “Do, vi scias ion pri tiuj leteroj!” Bernardo ekkriis triumfe. La provizestro falegis en la kaptilon. Li estis kaptita de du urĝaj decidoj, senkulpigi sin pri la akuzo esti herezulo kaj forigi el si la suspekton pri murdo. Li verŝajne decidis alfronti la duan akuzon instinkte, ĉar nun li agadis sen reguloj nek konsilado: “Pri la leteroj mi parolos poste... mi motivigos... mi rakontos, kiel mi ekposedis ilin... Sed lasu, ke mi nun klarigu, kio okazis ĉi-matene. Mi pensis, ke oni traktos pri tiuj leteroj, kiam mi vidis Salvatore’n fali en la manojn de sinjoro Bernardo, jam de jaroj la penso pri tiuj leteroj turmentas mian koron... Do, kiam mi aŭdis Vilhelmo’n kaj Severino'n paroli pri iuj paperoj, nu, mi ne scias, kaptita de timo, mi pensis, ke Malaĥi forliberiĝis de ili kaj donis ilin al Severino... Mi volis ilin detrui kaj do mi iris al Severino... la pordo estis malfermita kaj Severino jam estis mortinta, mi komencis traserĉi liajn aĵojn por serĉi la leterojn... mi nur timis...” Vilhelmo flustris al mia orelo: “Kompatinda malsaĝulo, timigita de unu danĝero, li ĵetis sin rekten en alian...” “Ni supozu, ke vi diras preskaŭ - mi substrekas, preskaŭ - la veron,” intervenis Bernardo. “Vi pensis, ke Severino havas la leterojn kaj vi serĉis ilin ĉe li. Kaj kial vi pensis, ke li havas ilin? Kaj kial vi unue mortigis la aliajn kunfratulojn? Ĉu vi pensis, ke tiuj leteroj jam delonge cirkulas en la manoj de multaj? Ĉu eble en ĉi tiu abatejo oni kutimas ĉasi la relikvojn de bruligitaj herezuloj?” Mi vidis la abaton eksalti. Estis nenio pli insida ol la akuzo pri kolektado de la relikvoj de herezuloj, kaj Bernardo estis tre lerta miksi krimojn kun herezo, kaj ĉion kun la vivo en la abatejo. Miajn pensojn interrompis la provizestro, kiu kriis, ke li havas neniun rilaton kun la aliaj krimoj. Bernardo indulgeme trankviligis lin: por la momento, ĝi ne estis la demando pri kiu oni diskutis, li estas pridemandata pri la krimo de herezo, kaj ke li ne klopodu (kaj jen, lia voĉo iĝis severa) deturni la atenton el sia hereza pasinteco parolante pri Severino, aŭ klopodante igi Malaĥi’on suspektinda. Ke oni denove parolu pri la leteroj. “Malaĥi de Hildesheim,” li diris al la atestanto, “vi ne estas ĉi tie kiel akuzito. Hodiaŭ matene vi respondis miajn demandojn kaj reagis al mia peto sen provi kaŝi ion ajn. Nun vi ripetu ĉi tie tion, kion vi diris al mi ĉi-matene, kaj vi havos nenion por timi”. “Mi ripetas tion, kion mi diris ĉi-matene,” diris Malaĥi. “Mallonge post lia alveno ĉi-supre, Remiĝo komencis prizorgi la kuirejojn, kaj ni havis oftajn kontaktojn pro labormotivoj... Mi, kiel bibliotekisto, estas taskita pri la dumnokta fermo de la tuta Konstruaĵo kaj, sekve, ankaŭ de la kuirejoj... Mi havas neniun motivon por kaŝi, ke ni iĝis frataj amikoj, nek mi havis motivojn por suspekti pri li. Kaj li diris al mi, ke li havas kun si kelkajn dokumentojn el sekreta speco, konfiditajn al li dum konfespreno, kiuj ne devas fali en manojn de profanantoj, kaj kiujn li ne kuraĝis konservi ĉe si. Ĉar mi gardis la solan lokon en la monaĥejo, kies eniro estas malpermesita al ĉiuj aliaj, li petis min konservi por li tiujn paperojn, for de ajna scivolema okulo, kaj mi konsentis, ne supozante, ke la dokumentoj havas herezan karakteron, kaj mi eĉ ne legis ilin, metante ilin... metante ilin en la plej neatingeblan internon de la biblioteko, kaj ekde tiam mi forgesis ĉi tiun fakton, ĝis hodiaŭ matene, kiam la inkvizitoro menciis ĝin al mi, kaj tial mi iris por trovi ilin kaj mi liveris ilin al li...” La abato ekparolis, koleriĝinta: “Kial vi ne informis min pri via pakto kun la provizestro? La biblioteko ne estas rezervita por la havaĵoj de la monaĥoj!” Tiel la abato volis klarigi, ke la abatejo havas neniun rilaton kun tiu okazintaĵo. “Sinjoro,” respondis Malaĥi konfuzita, “ĝi ŝajnis al mi ago malmulte grava. Mi pekis sen malico”. “Certe, certe,” Bernardo diris per elkora tono, “ni ĉiuj konvinkiĝis, ke la bibliotekisto agis bonfide, kaj la sincereco per kiu li kunlaboris kun ĉi tiu kortumo pruvas tion. Mi frate petas vian grandiozecon, ne puni lin pro ĉi tiu antikva malprudentaĵo. Ni kredas je Malaĥio. Kaj ni nur petas lin konfirmi nun sub ĵuro, ke la paperoj, kiujn mi nun montras al li, estas tiuj, kiujn li donis al mi hodiaŭ matene kaj ke ili estas tiuj, kiujn Remiĝo el Varaĝine donis al li antaŭ jaroj, post lia alveno al la abatejo”. Li montris du pergamenojn, kiujn li prenis el la folioj metitaj sur la tablo. Malaĥi rigardis ilin kaj diris per firma voĉo: “Mi ĵuras per Dio, la Patro ĉiopova, per la Plej Sankta Virgulino kaj per ĉiuj sanktuloj, ke tiel estas kaj estis”. “Tio sufiĉas,” diris Bernardo, “bonvolu, iru, Malaĥi el Hildesheim”. Kiam Malaĥi eliris kun sia kapo mallevita, ĝuste antaŭ ol li atingu la pordon, aŭdiĝis voĉo el la grupo de rigardantoj amasiĝintaj je la fundo de la ĉambro: “Vi kaŝis por li la leterojn kaj li montris al vi en la kuirejo la pugojn de la novicoj!” Eksplodis iom da ridado, Malaĥi eliris rapide puŝante homojn maldekstren kaj dekstren, mi povus ĵuri, ke la voĉo estis tiu de Ajmaro, sed la frazo estis falseta. La abato, ruĝa en la vizaĝo, kriis por silentigi kaj minacis terurajn punojn por ĉiuj, ordonante al la monaĥoj liberigi la ĉambron. Bernardo agrable ridetis, kardinalo Bertrando, je unu flanko de la ĉambro, kliniĝis super la orelo de Ĵan Dano' kaj diris ion al li, ĉe kio la alia reagis kovrante la buŝon per sia mano kaj klinante la kapon kvazaŭ por tusi. Vilhelmo diris al mi: “La provizestro estis ne nur karna pekulo por sia propra plezuro, sed li estis ankaŭ amorperanto. Sed por Bernardo tio ne tute gravas, aŭ gravas nur la parto, kiu sufiĉas por embarasigi Abbo’n, la imperiestran peranton”. Lin interrompis Bernardo, kiu ekparolis ĝuste al li: “Mi deziras, nun, scii de vi, frato Vilhelmo, pri kiuj paperoj vi parolis hodiaŭ matene kun Severino, kiam la provizestro vin aŭdis kaj miskomprenis”. Vilhelmo reciprokis la fiksrigardon: “Li miskomprenis, ĝuste. Ni parolis pri kopio de la traktaĵo de Ayyub al Ruhawi pri la hunda hidrofobio, admirinda doktrina libro, kiun vi certe konas laŭfame kaj kiu ofte multe utilis al vi... Hidrofobio, diras Ayyub, estas rekonata per dudek-kvin evidentaj signoj...” Bernardo, kiu apartenis al la ordeno kromnomata domini canes (la dogoj de la Sinjoro) ne taksis oportune alfronti novan batalon. “Temis, do, pri temoj senrilataj kun la diskutata kazo”, li diris rapide. Kaj la enketo daŭris. “Ni revenu al vi, monaĥo Remiĝo minorito, multe pli danĝera ol hidrofobia hundo. Se frato Vilhelmo en la lastaj tagoj pli atentus la bavon de la herezuloj ol tiun de la hundoj, eble ankaŭ li malkovrus, kia serpento kaŝiĝas en la abatejo. Ni revenu al ĉi tiuj leteroj. Nun ni scias certe, ke ili estis en viaj manoj, ke vi zorgis kaŝi ilin kvazaŭ ili estus granda venenaĵo, kaj ke vi eĉ mortigis...” li ĉesigis per gesto la klopodon nei “...pri la mortigo ni parolos poste... ke vi mortigis, mi diris, por ke mi neniam havu ilin. Do, ĉu vi rekonas ĉi tiujn paperojn kiel viajn aferojn?” La provizestro ne respondis, sed lia silento estis esprimoplena. Do, Bernardo insiste premis: “Kaj kio estas ĉi tiuj paperoj? Ili estas du paĝoj skribitaj de ĉefherezulo Dolĉino, kelkajn tagojn antaŭ ol esti kaptita, kaj kiujn li konfidis al unu el siaj disĉiploj, por ke li povu ilin porti al aliaj liaj sektanoj ankoraŭ disvastiĝintaj tra Italujo. Mi povis legi ĉion, kio estas skribita en ili, kaj legi kiel Dolĉino, timante sian baldaŭan finon, konfidis mesaĝon de espero - li diras, al siaj kunfratuloj - je la diablo! Li konsolas ilin, informante - kvankam la datoj, kiujn li ĉi tie anoncas, ne kongruas kun tiuj de liaj antaŭaj leteroj, en kiuj li promesis ene de la jaro 1305 la kompletan detruon de ĉiuj pastroj fare de imperiestro Frederiko – ke tamen tiu ĉi detruo ne estas malproksima. Denove, la ĉefherezulo mensogis, ĉar de tiu tago pasis dudek kaj pli da jaroj kaj neniu el liaj pereigaj antaŭdiroj realiĝis. Sed ne pri la ridinda supozo de ĉi tiuj profetaĵoj ni devas diskuti, sed pri tio, ke Remiĝo estis ilia liveranto. Ĉu vi ankoraŭ povas nei, hereza kaj nepentanta monaĥo, ke vi havis rilaton kaj kunvivis kun la sekto de la pseŭdoapostoloj?” La provizestro ne plu povis nei. “Sinjoro,” li diris, “mia juneco estis plenplena de tre malfeliĉigaj eraroj. Kiam mi, jam delogita, kiel mi estis, de la eraroj de la monaĥoj de la malriĉa vivo, eksciis pri la predikado de Dolĉino, mi kredis je liaj vortoj kaj aliĝis al lia bando. Jes, estas vere, mi estis kun ili en Breŝa kaj Bergamo, mi estis kun ili en Komo kaj en Sesja-Valo, kun ili mi rifuĝis ĉe la Kalva Krutaĵo kaj en la Rassa-Valo, kaj fine sur monto Rebelo. Sed mi ne partoprenis en iu ajn malbona agado, kaj kiam ili faris rabadon kaj perfortaĵojn, mi ankoraŭ portis en mi la spiriton de mildeco, kiu estis karakterizo de la filoj de Francisko kaj ĝuste sur monto Rebelo mi diris al Dolĉino, ke mi ne plu emas partopreni en ilia lukto, kaj li donis al mi la permeson foriri, ĉar, li diris, li ne volis kun si timemajn homojn, kaj li nur petis, ke mi kunportu liajn leterojn al Bolonjo...” “Al kiu?” demandis kardinalo Bertrando. “Al kelkaj el liaj sektanoj, kies nomojn, mi kredas, mi memoras, kaj tuj kiam mi rememoras ilin mi diros al vi, sinjoro,” tuj Remiĝo certigis. Kaj li eldiris la nomojn de kelkaj, pri kiuj kardinalo Bertrando montris, ke li konas ilin, ĉar li ridetis kun mieno de kontento, kapjesante al Bernardo. “Tre bone,” Bernardo diris kaj li notis tiujn nomojn. Poste li demandis al Remiĝo: “Kaj kial vi nun metas en niajn manojn viajn amikojn?” “Ili ne estas miaj amikoj, sinjoro, pruvo estas, ke mi neniam liveris la leterojn. Eĉ, mi faris multon pli, kaj mi diras tion nun, post klopodo forgesi ilin dum multaj jaroj: por forlasi tiujn lokojn sen esti kaptita de la armeo de la episkopo de Verĉelo, kiu atendis nin en la ebenaĵo, mi sukcesis kontakti kelkajn el ili, kaj interŝanĝe de sekurletero mi montris al ili kelkajn utilajn trairejojn por povi ataki la fortikaĵojn de Dolĉino, do, parto de la sukceso de la ekleziaj trupoj ŝuldiĝis al mia kunlaboro...” “Tre interese. Ĉi tio diras al ni, ke vi estis ne nur herezulo, sed ankaŭ malkuraĝulo kaj perfidulo. Tio ĉi ne ŝanĝas vian situacion. Hodiaŭ, por savi vin, vi provis akuzi Malaĥi’on, kiu ankaŭ faris al vi komplezon, samkiel tiam, por savi vin, vi transdonis viajn kunulojn de pekado en la manojn de la justico. Sed vi perfidis iliajn korpojn, vi neniam perfidis iliajn instruojn, kaj vi konservis ĉi tiujn leterojn kiel relikvojn, esperante iam havi la kuraĝon kaj la eblecon, sen riski, transdoni ilin, por fariĝi denove bonvena akceptito ĉe la pseŭdoapostoloj”. “Ne sinjoro, ne,” diris la provizestro, kovrita de ŝvito, kun la manoj tremantaj, “ne, mi ĵuras al vi, ke...” “Ĵuro!” Bernardo diris, “Jen alia pruvo pri via malico! Vi volas ĵuri, ĉar vi scias, ke mi scias, ke la valdanaj herezuloj pretas apliki ĉian ruzaĵon, kaj eĉ pretas morti, por ne ĵuri! Kaj se ili estas premataj de timo, ili ŝajnigas, ke ili ĵuras kaj murmuras malverajn ĵurojn! Sed mi bone scias, ke vi ne estas el la sekto de la malriĉuloj de Liono, ho malbenata vulpo, kaj vi provas konvinki min, ke vi ne estas tia, kia vi ne estas, por ke mi ne diru, ke vi estas tia, kia vi estas! Ĉu vi do ĵuras? Li ĵuras por esti absolvita, sed sciu, ke unu ĵuro ne sufiĉas al mi! Mi povas peti unu, du, tri, cent, kiom da ili mi volas. Mi bone scias, ke vi pseŭdoapostoloj donas indulgon al tiuj, kiuj malvere ĵuras, por ne perfidi la sekton. Kaj do ĉiu ĵuro estos nova pruvo pri via kulpo!” “Sed do kion mi devas fari?” kriis la provizestro, falante sur siajn genuojn. “Ne genufleksu kiel begino! Vi devas fari nenion. Nun, nur mi scias, kion oni devas fari,” diris Bernardo kun terura rideto. “Vi devas nur konfesi. Kaj vi estos damnita kaj kondamnita, se vi konfesos, kaj vi estos damnita kaj kondamnita, se vi ne konfesos, ĉar vi estos punita kiel homo, kiu false ĵuras! Do, konfesu, almenaŭ por mallongigi ĉi tiun doloran pridemandadon, kiu ĝenas niajn konsciencojn kaj nian senton de mildeco kaj kompato!” “Sed kion mi devas konfesi?” “Du specojn de pekoj. Ke vi apartenis al la sekto de Dolĉino, ke vi kunhavis ĝiajn herezajn opiniojn, la morojn kaj ofendojn kontraŭ la digno de la episkopoj kaj de la magistratoj, ke nepentante vi daŭre kunhavas iliajn mensogojn kaj iluziojn, eĉ post la morto de la ĉefherezulo kaj post la dispelo de la sekto, kvankam ĝi ne estas tute venkita kaj detruita. Kaj ke, koruptita en la profundo de via animo fare de la praktikoj, kiujn vi lernis en la malpura sekto, vi kulpas pri la tumultoj kontraŭ Dio kaj la homoj faritaj en ĉi tiu abatejo, pro motivoj, kiujn mi ankoraŭ ne sukcesas trovi sed kiujn oni ne bezonos plene klarigi post kiam oni evidente pruvos (kiel ni faras nun), ke la herezo de tiuj, kiuj predikis kaj predikas malriĉecon, kontraŭ la instruoj de la papo kaj liaj buleoj, povas nur konduki al krimaj agoj. Ĉi tion devas lerni la fideluloj kaj ĉi tio sufiĉos al mi. Konfesu”. Estis klare je ĉi tiu punkto, kion Bernardo volis. Tute ne interesita scii, kiu mortigis la aliajn monaĥojn, li volis nur montri, ke Remiĝo iel kunhavis la ideojn fervore subtenatajn de la teologoj de la imperiestro. Kaj post elmontrado de la kunligo inter tiuj ideoj, kiuj ankaŭ estis tiuj de la kapitulo de Peruĝo, kaj tiuj de la fratuletoj kaj dolĉinanoj, kaj ke nur unu viro, en tiu abatejo, partoprenis en ĉiuj tiuj herezaĵoj kaj samtempe estis la faranto de multaj krimoj, tiamaniere li estus doninta vere mortigan baton al siaj kontraŭuloj. Mi rigardis Vilhelmo’n kaj mi komprenis, ke li komprenis, sed ke li nenion povus fari pri tio, kvankam li tion antaŭvidis. Mi rigardis la abaton kaj vidis lin malhela en la vizaĝo: li komprenis, malfrue, ke ankaŭ li estis kuntrenita en kaptilon, kaj ke lia propra aŭtoritato kiel peranto disfalas, ĉar nun li aperis kiel la reganto de loko en kiu ĉiuj fiaĵoj de la jarcento decidis ariĝi. Koncerne la provizestron, li ne plu sciis, pri kia krimo li ankoraŭ povis diri sin senkulpa. Sed eble en tiu momento li ne kapablis preni en kalkulon ion ajn, la krio, kiu eliris el lia buŝo, estis la krio de lia animo kaj en ĝi kaj per ĝi li senbalastigis sin je jaroj da longa kaj sekreta pento. Tio estas, post vivo de necertecoj, entuziasmoj kaj seniluziiĝoj, malkuraĝoj kaj perfidoj, antaŭ la neeviteblo de sia pereo, li decidis konfesi la kredon de sia juneco, ne plu scivolante, ĉu ĝi estas ĝusta aŭ malĝusta, sed preskaŭ por pruvi al si mem, ke li kapablis havi ian kredon. “Jes, estas vere,” li kriis, “mi estis kun Dolĉino kaj mi kundividis liajn krimojn, liajn maldecaĵojn, eble mi estis freneza, mi konfuzis la amon de nia Sinjoro Kristo Jesuo kun la bezono esti libera kaj kun la malamo al episkopoj, estas vere, mi pekis, sed mi estas senkulpa pri tio, kio okazis en la abatejo, mi ĵuras!” “Por la momento ni atingis ion,” diris Bernardo. “Do, vi agnoskas, ke vi praktikis la herezon de Dolĉino, de la sorĉistino Margarita kaj de iliaj kunuloj. Ĉu vi agnoskas, ke vi estis kun ili dum multaj fideluloj de Kristo estis pendigitaj proksime de Trivero, inkluzive de senkulpa dek-jaraĝa infano? Kaj kiam ili pendigis aliajn virojn, je la ĉeesto de iliaj edzinoj kaj gepatroj, ĉar ili ne volis transdoni sin al la arbitreco de tiuj hundoj kaj ĉar, tiam blindigitaj de via furiozo kaj via aroganteco, vi pensis, ke neniu povas esti savita, se li ne apartenas al via komunumo? Parolu!” “Jes, jes, mi kredis tiujn aferojn kaj faris tiujn aferojn”. “Kaj ĉu vi estis tie, kiam oni kaptis kelkajn fidelulojn de la episkopoj kaj kelkajn el ili oni lasis morti pro malsato en malliberejo, kaj de gravedulino oni detranĉis brakon kaj manon, lasante, ke poste mortu sen bapto la infano, kiun ŝi naskis? Kaj ĉu vi estis kun ili, kiam ili eldetruis kaj bruligis la vilaĝojn Mosso, Trivero, Kosila kaj Flekja, kaj multajn aliajn lokojn en la areo de Krepakorjo kaj multajn domojn en Mortiliano kaj Kŭorino, kaj kiam ili bruligis la preĝejon de Trivero, post malpurigo de la sanktaj bildoj, deŝiro de la marmoraj platoj el la altaroj, rompo de la brako de la statuo de la Virgulino, prirabo de la kalikoj, mebloj kaj libroj, detruo de la sonorilturo, frakaso de la sonoriloj kaj forŝtelo de ĉiuj vazoj de la frataro kaj de la havaĵoj de la pastro?” “Jes, jes, mi estis tie, kaj neniu plu sciis, kion oni faras, ni volis antaŭokazigi la momenton de la puno, ni estis la avangardoj de la imperiestro sendita de la ĉielo kaj de la sankta papo, ni devis fruigi la momenton de la malsupreniro de la anĝelo de la eklezio en Filadelfia, kaj tiam ĉiuj ricevus la gracon de la sankta Spirito kaj la eklezio estus renovigita, kaj post la detruo de ĉiuj malvirtuloj nur tiuj perfektaj regus!” La provizestro aspektis samtempe demonhavanto kaj ilumigito, ŝajnis, ke nun rompiĝis la digo de silento kaj simulado, ke lia pasinteco revenas ne nur per vortoj, sed per bildoj, kaj ke li respertas la emociojn, kiuj tre ekscitis lin en la pasinteco. “Do,” insiste premis Bernardo, “vi konfesas, ke vi honoris Gerardo Segaleli’n kiel martiron, ke vi malagnoskis ĉian aŭtoritaton de la roma eklezio, ke vi asertis, ke nek la papo nek ia aŭtoritato povas preskribi alian vivmanieron ol la via, ke neniu havas la rajton ekskomuniki vin, ke ekde la tempo de sankta Silvestro ĉiuj prelatoj de la eklezio estas ĉikanantoj kaj arogantuloj, krom Petro el Morone, ke la laikoj ne estas devigataj pagi dekonaĵojn al la pastroj, kiuj ne praktikas perfektan konduton el absoluta perfekteco kaj malriĉeco kiun la unuaj apostoloj praktikis, ke dekonaĵoj do devas esti pagitaj nur al vi, la solaj apostoloj kaj malriĉuloj de Kristo, ke, por preĝi al Dio, konsekrita preĝejo ne valoras pli ol stalo, ke vi iris tra la vilaĝoj kaj delogis la homojn kriegante “penitenziagite”, ke vi kantis la Salve Regina’n (Saluton, ho Reĝino) por tromplogi homamasojn, kaj ke vi pretendis esti pentantoj kondukantaj perfektan vivon sub la okuloj de la mondo, kaj poste vi allasis vin al ĉia senbrideco kaj ĉia voluptamo, ĉar vi ne kredis je la sakramento de geedziĝo nek je iu alia sakramento, kaj, ĉar vi taksis vin pli puraj ol la aliaj, vi povis permesi al vi realigi ĉian fiaĵon kaj ĉiun ofendon de via korpo kaj de la korpo de aliaj? Parolu!” “Jes, jes, mi konfesas la veran kredon, kiun mi tiam kredis per la tuta animo, mi konfesas, ke ni forlasis niajn vestojn kiel signon de senposedo, ke ni rezignis ĉiujn niajn posedaĵojn dum vi, speco de hundoj, neniam rezignos ilin, ke ekde tiam ni ne plu akceptis monon de iu ajn nek ni kunportis da ĝi kun ni, kaj ni vivis per almozdonado kaj ni apartigis nenion por la morgaŭo, kaj kiam oni akceptis nin kaj preparis sur la tablo la manĝaĵojn por ni, ni manĝis kaj foriris, lasante sur la tablo tion, kio postrestis...” “Kaj vi bruligis kaj prirabis por kapti la havaĵojn de la bonaj kristanoj!” “Kaj ni bruligis kaj prirabis, ĉar ni elektis la malriĉecon kiel universalan leĝon kaj ni rajtis alproprigi al ni la kontraŭleĝajn riĉaĵojn de la aliaj, kaj ni volis disŝiri la centron mem de la reto de avareco, kiu etendiĝis de paroĥo al paroĥo, sed ni neniam prirabis por nia posedo, nek ni mortigis por prirabi, ni mortigis por puni, por purigi la malpurulojn per la sango, eble nin kaptis senbrida deziro de justeco, oni ankaŭ pekas pro troa amo al Dio, pro troa perfekteco, ni estis la vera spirita ordeno sendita de la Sinjoro kaj destinita al la gloro de la lastaj tempoj, ni serĉis por ni la rekompencon de la Paradizo fruigante la tempon de via detruo, nur ni estis la apostoloj de Kristo, ĉiuj aliaj perfidis, kaj Gerardo Segaleli estis dia planto, planta Dei pullulans in radice fidei (la planto de la Eternulo leviĝanta el la radiko de la kredo), nia regulo venis al ni rekte de Dio, ne de vi damnitaj hundoj, mensogaj predikantoj, kiuj disvastigas ĉirkaŭ si la odoron de sulfuro kaj ne tiun de incenso, fiaj hundoj, putraj kadavroj, korvoj, servistoj de la putino de Avinjono, kondamnitaj je perdiĝo. Do, mi kredis, kaj ankaŭ nia korpo estis elaĉetita, kaj ni estis la glavoj de la Sinjoro, kaj por mortigi vin ĉiujn kiel eble plej baldaŭ, ankaŭ aliaj, kiuj estis senkulpaj, devis esti mortigitaj. Ni volis pli bonan mondon, de paco kaj afableco kaj feliĉo por ĉiuj, ni volis mortigi la militon, kiun vi alportis per via avidemo, kial vi kulpigas nin, se ni devis verŝigi iom da sango por starigi justecon kaj feliĉon? Nu, nu, ne multe da ĝi estis necesa por rapide atingi la celon, kaj valoris la penon ruĝigi la tutan akvon de rivero Karnasko en Stavelo, ĝi estis ankaŭ nia sango, ni ne ŝparis niajn fortojn, nian sangon kaj vian sangon, multe da, multe da, tuj tuj, la epoko de la profetaĵo de Dolĉino estis proksima, necesis pliradigi la iradon de la eventoj…” Lia tuta korpo tremis, sur sian veston li glitigis siajn manojn kvazaŭ li volus purigi ilin el la sango, kiun li elvokis. “La frandemulo fariĝis denove purulo”, diris al mi Vilhelmo. “Sed ĉu estas tiu la pureco?” mi demandis hororigita. “Devas ekzisti ankaŭ ia alia speco,” Vilhelmo diris, “sed, ĉiu ĝia formo ĉiam timigas min”. “Kio el la pureco plej teruras vin?” mi demandis. “La hasto,” respondis Vilhelmo. “Sufiĉe, sufiĉe,” Bernardo estis nun diranta, “ni petis de vi konfeson, ne alvokon al masakro. Bone, ne nur vi estis herezulo, sed vi daŭre estas tia. Ne nur vi estis murdisto, sed vi ankoraŭ mortigis. Tial, diru al ni, kiel vi mortigis viajn kunfratulojn en ĉi tiu abatejo, kaj kial”. La provizestro ĉesis skuiĝi, li ĉirkaŭrigardis kvazaŭ li elirus el sonĝo: “Ne,” li diris, “mi havas nenion komunan kun la krimoj en la abatejo. Mi konfesis ĉion, kion mi faris, ne igu, ke mi konfesu tion, kion mi ne faris...” “Sed ĉu estas io plia, kion vi ne povis fari? Ĉu nun vi diras, ke vi estas senkulpa? Ho ŝafido, ho modelo de mildeco! Vi aŭdis lin, iam li havis manojn makulitajn per sango kaj nun li estas senkulpa! Eble ni eraris, Remiĝo el Varaĝine estas modelo de virteco, fidela filo de la eklezio, malamiko de la malamikoj de Kristo, li ĉiam respektis la ordon, kiun la atenta mano de la eklezio penis altrudi al vilaĝoj kaj urboj, li respektis la pacon en komercado, la metiejojn de la metiistoj, la trezorojn de la eklezioj. Li estas senkulpa, li faris nenion, venu en miajn brakojn, frato Remiĝo, por ke mi konsolu vin pro la akuzoj, kiujn la malpiuloj levis kontraŭ vi!” Kaj dum Remiĝo rigardis lin kun perditaj okuloj, kvazaŭ li preskaŭ abrupte ekkredis je fina absolvo, Bernardo sin rearanĝis kaj alparolis la kapitanon de la pafarkistoj kun tono ordona. “Min naŭzas ekuzi rimedojn, kiujn la eklezio ĉiam kritikis, kiam ili estas uzataj de la sekulara brako. Sed estas leĝo, kiu regas kaj direktas ankaŭ miajn personajn sentojn. Petu de la abato lokon, kie oni povas prepari la ilojn de la torturo. Sed oni ne tuj agu. Ke li restu dum tri tagoj en ĉelo, katenita mane kaj piede. Poste oni montru al li la ilojn. Nur ilin. Kaj en la kvara tago oni procedu. Justecon ne puŝas hasto, kiel kredis la pseŭdoapostoloj, kaj tiu de Dio havas jarcentojn je sia dispono. Oni procedu malrapide, kaj laŭgrade. Kaj ĉefe, memoru tion, kion oni plurfoje diris: oni evitu kripligojn kaj la riskon de morto. Unu el la avantaĝoj, kiujn ĉi tiu proceduro havigas al la malpiulo, estas ĝuste, ke la morto devas esti gustumita kaj atendata, sed ĝi ne devas okazi antaŭ ol la konfeso estu plena, memvola kaj puriga”. La pafarkistoj kliniĝis por levi la provizestron, sed li sin premapogis tere per la piedoj kaj rezistis, komprenigante per gestoj, ke li volas paroli. Ricevinte permeson, li parolis, sed la vortoj pene eliris el lia buŝo kaj lia parolo preskaŭ estis tiu fuŝa de ebriulo kaj enhavis ion maldecan. Nur laŭgrade li rehavis tian sovaĝan energion, kiu animis lian konfeson iom antaŭe. “Ne, sinjoro. La torturo, ne. Mi estas malkuraĝulo. Mi tiam perfidis, mi malkonfesis dum dek unu jaroj en ĉi tiu monaĥejo mian antaŭan kredon, enspezante la dekonaĵojn de vinfaristoj kaj kamparanoj, kontrolante la stalojn kaj sterkejojn por ke ili prosperu por riĉigi la abaton, mi volonte kunlaboris en la administrado de ĉi tiu fabriko de la Antikristo. Kaj mi troviĝis bone, mi forgesis la tagojn de la ribelado, mi ege ĝuis la plezurojn de malsobreco kaj aliajn. Mi estas malkuraĝulo. Hodiaŭ mi perfidis pro mono miajn malnovajn kunfratulojn el Bolonjo, antaŭe mi vendis Dolĉinon. Kaj kiel malkuraĝulo, alivestita kiel unu el la viroj de la ekspedicio, mi ĉeestis la kapton de Dolĉino kaj Margerita, kiam oni kondukis ilin al la kastelo de Buĝelo la tagon de la sankta Sabato. Mi vagis ĉirkaŭ Verĉelo dum tri monatoj, ĝis alvenis la letero de papo Klemento kun la ordono kondamni ilin. Kaj mi vidis Margerita’n dum oni tranĉis ŝin en pecojn antaŭ la okuloj de Dolĉino, kaj ŝi kriegis sentripigita, kompatinda korpo, kiun iun nokton ankaŭ mi tuŝis... Kaj dum ŝia disŝirita kadavro brulis, oni atakis Dolĉinon kaj deŝiris lian nazon kaj liajn testikojn per inkandeska pinĉilo, kaj ne estas vere tio, kion oni diris poste, ke li ne eligis eĉ unu ĝemon. Dolĉino estis alta kaj fortika, li havis grandan barbon de diablo kaj ruĝajn harojn, kiuj pendis ringoforme sur liaj ŝultroj, li estis bela kaj potenca, kiam li gvidis nin kun larĝranda ĉapelo kun plumo kaj kun la glavo zonita sur la pastra vesto, Dolĉino timigis virojn kaj igis, ke la virinoj kriu pro plezuro... Sed kiam oni torturis lin, ankaŭ li kriis pro doloro, kiel virino, kiel bovido, sanganta pro ĉiuj siaj vundoj, dum oni portis lin de angulo al angulo, kaj ili daŭre malgrave vundis lin, por montri, kiomlonge povas vivi sendito de la diablo, kaj li volis morti, li petis, ke oni finmortigu lin, sed li mortis tro malfrue, kiam li atingis la ŝtiparon, kaj li estis tute sanganta amaso da karno. Mi sekvis lin kaj ĝojis kun mi mem pro tio, ke mi saviĝis de tiu elprovo, mi estis fiera pri mia ruzo, kaj tiu kanajlo Salvatore estis kun mi, kaj li diris al mi: bone ni faris, frato Remiĝo, kondutante saĝe, nenio estas pli aĉa ol la torturo! Mi estus rezigninta je mil religioj tiutage. Kaj jam de jaroj, ekde multaj jaroj, mi diras al mi, kiom malkuraĝa mi estis, kaj kiom mi ĝojis estis malkuraĝa, kaj tamen mi ĉiam esperis, ke mi povos pruvi al mi, ke mi ne estas tiom malkuraĝa. Hodiaŭ vi donis al mi ĉi tiun forton, sinjoro Bernardo, vi estis por mi tiu, kiu la paganaj imperiestroj estis por la plej malkuraĝaj el la martiroj. Vi donis al mi la kuraĝon konfesi tion, kion mia animo kredis, dum la korpo disiĝis de ĝi. Sed ne altrudu al mi tro da kuraĝo, pli ol tiu, kiun ĉi tiu mia morta korpaĉo povas elteni. La torturo ne. Mi diros ĉion, kion vi volas, ke mi diru, pli bone estu la ŝtiparo nun, oni mortas sufokita antaŭ ol bruli. Torturo, kiel tiu farita al Dolĉino, ne. Vi volas kadavron kaj por havi ĝin vi bezonas, ke mi surprenu la kulpon pri aliaj kadavroj. Mi estos kadavro baldaŭ, ĉiukaze. Kaj sekve mi donas al vi tion, kion vi petas. Mi mortigis Adelmo’n de Otranto pro malamo al lia juneco kaj al lia lerteco ludi per monstroj tiaj, kiaj mi, maljuna, dika, malalta kaj neklera. Mi mortigis Venancio’n el Salvemeco ĉar li estis tro saĝa kaj legis librojn, kiujn mi ne komprenis. Mi mortigis Berengaro’n de Arundel pro malamo al lia biblioteko, mi, kiu teologiumis bastonbatante tro dikajn paroĥestrojn. Mi mortigis Severino’n el sankta Emmeram... kial? Ĉar li kolektis herbojn, mi, kiu estis sur la monto Rebelo, kie ni manĝis herbojn sen cerbumi pri iliaj virtoj. Vere, mi povus mortigi ankaŭ aliajn, inkluzive nian abaton: ĉu li staru ĉe la papo aŭ ĉe la imperiestro, li ĉiam estas unu el miaj malamikoj kaj mi ĉiam malamis lin, ankaŭ kiam li donis al mi por manĝi ĉar mi donis al li por manĝi. Ĉu sufiĉas por vi? Ha, ne, vi volas ankaŭ scii, kiel mi mortigis ĉiujn tiujn homojn... Sed mi mortigis ilin... mi pensu... Alvokante la inferajn potencojn, per la helpo de mil legiaroj, kiujn mi submetis je mia komando per la arto, kiun instruis al mi Salvatore. Por mortigi iun ne necesas frapi, la diablo faras tion por vi, se vi kapablas doni ordonojn al la diablo”. Li rigardis la apudstarantojn kun mieno de kompliceco, ridante. Sed ĝi estis tiam la ridado de frenezulo, kvankam, kiel Vilhelmo poste rimarkigis al mi, tiu frenezulo zorgis kuntreni Salvatore'n en sian propran ruinon, por venĝi pro lia denunco. “Kaj kiel vi povis ordoni al la diablo?” insiste premis Bernardo, kiu taksis tiun deliradon laŭregula konfeso. “Ankaŭ vi scias tion, oni ne komercas kun la demonhavantoj dum multaj jaroj sen akiri iliajn morojn! Ankaŭ vi scias tion, buĉanto de apostoloj! Oni kaptas nigran katon, ĉu ne?, kiu ne devas havi eĉ unu blankan haron (kaj vi scias tion) kaj oni ligas liajn kvar krurojn, poste oni portas ĝin al vojkruciĝo je noktomezo, kaj tie oni laŭte krias: ho granda Lucifero, imperiestro de la infero, mi prenas vin kaj enmetas vin en la korpon de mia malamiko tiel, kiel nun mi tenas ĉi tiun katon en kaptiteco, kaj se vi kondukos mian malamikon al morto, la postan tagon je noktomezo, en ĉi tiu sama loko, mi oferdonos al vi ĉi tiun katon, kaj vi faros tion, kion mi ordonos al vi per la potenco de la magio, kiun mi nun praktikas laŭ la sekreta libro de sankta Cipriano, en la nomo de ĉiuj gvidantoj de la ĉefaj legioj de la infero, Adrameleĥ, Alastoro kaj Azazelo, al kiuj mi nun preĝas kaj al ĉiuj iliaj fratoj...”. Lia lipo tremis, liaj okuloj ŝajnis eliri el siaj kavoj, kaj li komencis preĝi - pli bone, nur ŝajne li preĝis, ĉar li levis siajn petegojn al ĉiuj baronoj de la inferaj legiaroj de la infero... “Abigor, pecca pro nobis... Amon, miserere nobis... Samael, libera nos a bono... Belial eleyson... Focalor, in corruptionem meam intende... Haborym, damnamus dominum... Zaebos, anum meum aperies... Leonardo, asperge me spermate tuo et inquinabor...” (Abigoro, peku por ni… Amono, kompatu nin… Samaelo, liberigu nin el la bono… Belialo, kompatu nin… Fokaloro, kreskigu mian animkorupton… Aim, ni damnu la Sinjoron… Zaeboso, malfermu mian anuson… Leonardo, aspergu min per via spermo kaj mi estos koruptita). “Ĉesu, ĉesu!” kriis la ĉeestantoj, krucosignante sin. Kaj: “Ho Sinjoro, pardonu nin ĉiujn!” La provizestro nun silentis. Post eldiro de la nomoj de ĉiuj tiuj diabloj, li falis vizaĝalteren verŝante blankecan salivon el sia tordita buŝo kaj el sia grincanta dentaro. Liaj manoj, kvankam blokitaj de la ĉenoj, malfermiĝis kaj kunpremiĝis konvulsie, liaj piedoj batis la aeron neregule de tempo al tempo. Sentante, ke min kaptis tremado pro hororo, Vilhelmo metis sian manon sur mian kapon, kaptis min preskaŭ ĝis la nuko, ĝin premante kaj redonis al mi trankvilon: “Lernu,” li diris, “ke, sub torturo, aŭ minacata de torturo, homo ne nur diras tion, kion li faris, sed ankaŭ tion, kion li volis fari, kvankam li ne sciis tion. Remiĝo nun volas la morton per sia tuta animo”. La pafarkistoj forportis la provizestron, kiu ankoraŭ estis trafita de konvulsioj. Bernardo kolektis siajn paperojn. Poste li rigardis la apudstarantojn, senmovaj ĉar kaptitaj de granda perturbo. “La pridemandado finiĝis. La akuzito, konfesinta kulpulo, estos kondukata al Avinjono, kie okazos la definitiva proceso, por skrupule gardi la veron kaj la justecon, kaj nur post tiu regula juĝproceso li estos bruligita. Li, Abbo, ne plu apartenas al vi, nek li apartenas plu al mi, kiu estis nur la humila ilo de la vero. La ilo de justeco estas aliloke, la paŝtistoj faris sian devon, nun estas la vico de la hundoj, kiuj apartigas la infektitajn ŝafojn el la ŝafaro kaj purigas ĝin per fajro. La mizera epizodo, dum kiu ĉi tiu viro kulpis pri multaj abomenaj krimoj, finiĝis. Nun la abatejo vivas en paco. Sed la mondo...” kaj li pli laŭte parolis kaj iris al la grupo de delegitoj, “la mondo ankoraŭ ne trovis pacon, la mondo estas disŝirata de herezo, kiu trovas rifuĝon eĉ en la salonoj de la imperiestraj palacoj! Miaj fratoj memoru ĉi tion: cingulum diaboli (zono de la diablo) kunligas la perversajn sektanojn de Dolĉino kun la honorataj majstroj de la kapitulo de Peruĝo. Ni ne forgesu tion, antaŭ la okuloj de Dio la deliroj de tiu mizerulo, kiun ni ĵus liveris al la justico, ne estas malsamaj ol tiuj de la majstroj, kiuj festenas ĉe la tablo de la ekskomunikita germano de Bavario. La fonto de la abomenaĵoj de la herezuloj repleniĝas per la multaj predikoj, ankaŭ honorataj, ankoraŭ nepunitaj. Malmola pasio kaj humila Kalvario estas la strebo de tiuj, kiuj estis vokitaj de Dio, kiel mia pekanta persono, identigi la serpenton de herezo kie ajn ĝi kaŝiĝas. Sed plenumante ĉi tiun sanktan faron oni lernas, ke hereza ne estas nur tiu, kiu praktikas herezon publike. La subtenantojn de herezo oni povas identigi per kvin decidaj indicoj. Unue, tiuj, kiuj vizitas ilin sekrete dum ili estas en malliberejo; due, tiuj, kiuj priploras ilian kapton kaj estis iliaj deproksimaj amikoj dum la vivo (estas ja malfacile, ke la agado de herezulo ne estu konata de tiuj, kiuj vizitis lin longe); trie, tiuj, kiuj argumentas, ke la herezuloj estis maljuste kondamnitaj, ankaŭ kiam ilia kulpo estas pruvita; kvare, tiuj, kiuj rigardas per malbona inklino kaj kritikas tiujn, kiuj persekutas herezulojn kaj predikas kontraŭ ili sukcese, kaj tion oni povas konkludi el la okuloj, la nazo, la mieno, kiun ili klopodas kaŝi, montrante malamon al tiuj, por kiuj ili sentas rankoron kaj amon al tiuj, kies malfeliĉo tiom ĉagrenas ilin. Kvina signo, fine, estas la fakto, ke oni kolektas la cindrigitajn ostojn de la bruligitaj herezuloj, igante ilin objektoj de kultado… Sed mi rekonas multe da graveco ankaŭ al sesa signo kaj mi taksas evidentaj amikoj de la herezuloj tiujn, en kies libroj (kvankam ili ne klare ofendas la ortodoksecon) la herezuloj trovas la premisojn el kiuj ili evoluigas sian perversan rezonadon”. Li diris tion, kaj li rigardadis Ubertino’n. La tuta franciskana delegacio bone komprenis pri kio aludis Bernardo. Jam la kunsido malsukcesis, neniu havis la kuraĝon daŭrigi la matenan diskuton, sciante, ke ĉiun vorton oni aŭskultos pensante al la lastaj kaj malfeliĉaj eventoj. Se Bernardo estis sendita de la papo por malebligi interkonsenton de la grupoj, li sukcesis.