KVINA TAGO - tria pregh-horo: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 1: Linio 1:
 +
* reiru al [[La nomo de la rozo]]
 +
<hr>
 +
<br>
 +
 
'''Kvina tago - Tria preĝhoro'''
 
'''Kvina tago - Tria preĝhoro'''
  
Linio 62: Linio 66:
  
Li diris sekve, ke, pro la grandega boneco, kiun Dio elmontris kreante la popolon de siaj filoj, amante ilin ĉiujn sen distingo, ekde tiuj paĝoj de la biblia libro Genezo, en kiuj ankoraŭ ne estis mencio de pastroj kaj reĝoj, ankaŭ konsiderante, ke la Sinjoro donis al Adamo kaj al lia idaro la povon super la aferoj de ĉi tiu tero, kondiĉe, ke ili obeu la diajn leĝojn, oni povus konkludi, ke la Sinjoro ankaŭ ne kontraŭis la ideon, ke, koncerne la surterajn aferojn, la popolo estas leĝodonanto kaj unua kaŭzo de la leĝo. Per ‘popolo’, li diris, estus bone kompreni ĉiujn civitanojn, sed ĉar civitanoj estas ankaŭ la infanoj, la neinteligentaj, la krimuloj kaj la virinoj, verŝajne oni povus racie atingi konsenton pri la difino de la popolo kiel la partio pli bona el la civitanoj, kvankam tiutempe li ne opiniis taŭge indiki, kiujn konkrete apartenas al tiu partio.
 
Li tusetis kaj pardonpetis al la ĉeestantoj notante, ke sendube la atmosfero estis tre humida tiutage, kaj li konjektis, ke la rimedo per kiu la popolo esprimu sian volon povas esti elektita ĝenerala asembleo. Li diris, ke ŝajnas al li prudente, ke tia asembleo povas interpreti, ŝanĝi aŭ malapliki la leĝon, ĉar se la leĝon faras unu sola persono, li povus agi malbone pro nescio aŭ malico, kaj li aldonis, ke ne necesas memorigi al la ĉeestantoj, kiom multaj da tiaj kazoj aperis lastatempe. Mi konstatis, ke la ĉeestantoj, kiuj fariĝis sufiĉe perpleksaj pro liaj antaŭaj diroj, povis nur konsenti nun pri ĉi tiuj lastaj diroj, ĉar ĉiu evidente pensis pri alia persono, kaj ĉiu taksis la personon, pri kiu li pensas, ege malbona.
 
Nu, daŭrigis Vilhelmo, se unuopulo sola povas fari malbonajn leĝojn, ĉu pli bone farus multaj personoj? Kompreneble, li substrekis, ni parolas pri la surteraj leĝoj, koncernantaj la bonan disvolviĝon de la civilaj aferoj. Dio diris al Adamo, ke li ne manĝu el la arbo de bono kaj malbono, kaj ĝi estis dia leĝo; sed poste li rajtigis lin, kion mi diras?, li instigis lin doni nomojn al aferoj, kaj, por fari tion, li lasis sian surteran regaton libera. Fakte, kvankam kelkaj, en nia epoko, diras, ke nomina sunt consequentia rerum (la nomoj estas konsekvenco de la aferoj), ankaŭ Genezo estas tre klara pri ĉi tiu punkto: Dio venigis ĉiujn bestojn al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin, kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo. Kaj kvankam certe la unua homo estis tiel sagaca, ke li nomis, en sia lingvo de la Paradizo, ĉiun aferon kaj beston laŭ ĝia naturo, restas la fakto, ke li ekzercis ian suverenan rajton imagante la nomon, kiu, laŭ lia opinio, plej bone korespondis al tiu naturo. Ĉar fakte oni nun scias, ke diversaj estas la nomoj, kiujn la homoj trudas por nomi konceptojn, kaj ke nur la konceptoj, la signoj de aferoj, restas la samaj por ĉiuj. Do, certe la vorto nomen (nomo) fontas el νομός (nomòs), tio estas leĝo, ĉar ĝuste la nomina (nomoj) estas donitaj de viroj ad placitum, tio estas, pro libera kaj kolektiva interkonsento.
+
 
 +
Nu, daŭrigis Vilhelmo, se unuopulo sola povas fari malbonajn leĝojn, ĉu pli bone farus multaj personoj? Kompreneble, li substrekis, ni parolas pri la surteraj leĝoj, koncernantaj la bonan disvolviĝon de la civilaj aferoj. Dio diris al Adamo, ke li ne manĝu el la arbo de bono kaj malbono, kaj ĝi estis dia leĝo; sed poste li rajtigis lin, kion mi diras?, li instigis lin doni nomojn al aferoj, kaj, por fari tion, li lasis sian surteran regaton libera. Fakte, kvankam kelkaj, en nia epoko, diras, ke ''nomina sunt consequentia rerum'' (la nomoj estas konsekvenco de la aferoj), ankaŭ Genezo estas tre klara pri ĉi tiu punkto: Dio venigis ĉiujn bestojn al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin, kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo. Kaj kvankam certe la unua homo estis tiel sagaca, ke li nomis, en sia lingvo de la Paradizo, ĉiun aferon kaj beston laŭ ĝia naturo, restas la fakto, ke li ekzercis ian suverenan rajton imagante la nomon, kiu, laŭ lia opinio, plej bone korespondis al tiu naturo. Ĉar fakte oni nun scias, ke diversaj estas la nomoj, kiujn la homoj trudas por nomi konceptojn, kaj ke nur la konceptoj, la signoj de aferoj, restas la samaj por ĉiuj. Do, certe la vorto ''nomen'' (nomo) fontas el ''νομός'' (nomòs), tio estas leĝo, ĉar ĝuste la ''nomina'' (nomoj) estas donitaj de viroj ''ad placitum'', tio estas, pro libera kaj kolektiva interkonsento.
 +
 
La ĉeestantoj ne kuraĝis kontraŭi ĉi tiun kleran pruvon. Tial, konkludis Vilhelmo, estas klare, ke la leĝodonado pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kaj do pri la aferoj de urboj kaj regnoj, havas neniun rilaton kun la gardado kaj administrado de la dia vorto, neforigebla privilegio de la eklezia hierarkio. Malfeliĉaj ja, diris Vilhelmo, estas la malfideluloj, kiuj ne havas similan aŭtoritaton, kiu interpretas por ili la dian vorton (kaj ĉiuj kompatis la malfidelulojn). Sed pro tio, ĉu ni povas diri, ke la malfideluloj ne havas la emon leĝodoni kaj administri siajn aferojn per registaroj, reĝoj, imperiestroj aŭ soldatoj kaj kalifoj, aŭ kiel ajn ili nomiĝu? Kaj ĉu oni povus nei, ke multaj romiaj imperiestroj ekzercis la surteran regadon saĝe, oni pensu pri Trajano? Kaj kiu donis al paganoj kaj malfideluloj ĉi tiun naturan kapablon leĝodoni kaj vivi en politikaj komunumoj? Ĉu verŝajne iliaj mensogaj dioj, kiuj nepre ne ekzistas (aŭ ne nepre ekzistas, kiel ajn oni vortumu ĉi tiun neadon)? Certe, ke ne. Nur la Dio Cebaot (de la armeoj), la Dio de Izraelo, la patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, povis doni ĝin al ili... Ĝi estas admirinda pruvo pri la dia boneco, kiu donis la kapablon juĝi pri politikaj aferoj ankaŭ al tiuj, kiuj malakceptas la aŭtoritaton de la roma papo nek kredkonfesas la samajn sanktajn, dolĉajn kaj terurajn misterojn de la kristana popolo! Ĉu eblas pli bona pruvo ol ĉi tiu, pri la fakto, ke la surtera regado kaj la laika jurisdikcio havas nenion komunan kun la eklezio kaj kun la leĝo de Jesuo Kristo kaj ke ili estis ordonitaj de Dio preter ĉiu eklezia konfirmo kaj eĉ antaŭ ol nia sankta religio aperu.
 
Li denove tusis, sed ĉi-foje li ne estis la unika. Multaj el la ĉeestantoj maltrankviliĝis en siaj sidlokoj kaj klarigis siajn gorĝojn. Mi vidis, ke la kardinalo ŝovis sian langon sur siajn lipojn kaj faris maltrankvilan sed ĝentilan geston por inviti Vilhelmo’n konkludi. Kaj Vilhelmo pritraktis tiujn, kiuj nun ŝajnis al ĉiuj, ankaŭ al tiuj, kiuj ne samopiniis, la eble malagrablajn konkludojn de tiu nekontestebla parolado. Vilhelmo tiam diris, ke liaj deduktoj ŝajnis al li subtenataj de la ekzemplo mem de Kristo, kiu venis en ĉi tiun mondon ne por ordoni, sed por submetiĝi je la kondiĉoj, kiujn li trovis en la mondo, almenaŭ koncerne la leĝojn de la cezaroj. Li ne volis, ke la apostoloj havu komandon kaj regadon, kaj tial ŝajnis saĝe, ke la posteuloj de la apostoloj estu liberigitaj de ĉia surtera kaj altruda povo. Se la papo, la episkopoj kaj la pastroj ne estus submetitaj je la surtera kaj altruda povo de la princo, la aŭtoritateco de la princo estus senvalida, kaj tio senvalidigus la ordon, kiu, kiel oni montris antaŭe, estis aranĝita de Dio. Oni certe devas konsideri tre delikatajn kazojn - diris Vilhelmo - kiel tiun de la herezuloj, pri kies herezo povas esprimi sian opinion nur la eklezio, gardanto de la vero, kaj tamen nur ĝia sekulara brako povas agi. Kiam la eklezio malkovras herezulojn, ĝi certe devas raporti pri ili al la princo, kiu devas esti bone informita pri la kondiĉoj de siaj civitanoj. Sed kion faru la princo kun herezulo? Ĉu kondamni lin en la nomo de tiu dia vero, pri kiu li ne estas la gardanto? La princo povas kaj devas kondamni la herezulon, se lia ago damaĝas ĉies kunvivadon, tio estas, se la herezulo asertas sian herezon mortigante aŭ malhelpante tiujn, kiuj ne kundividas ĝin. Sed je tiu punkto la povo de la princo ĉesas, ĉar sur ĉi tiu tero neniu povas esti devigata per torturo sekvi la preskribojn de la evangelio, se jes, kio okazus al la libera volo, pri kies utiligo ĉiuj estos juĝataj en la transa mondo? La eklezio povas kaj devas averti la herezulon, ke li forlasas la komunumon de la fideluloj, sed ĝi ne povas juĝi lin surtere kaj devigi lin kontraŭ lia volo. Se Kristo dezirus, ke liaj pastroj akiru altrudan povon, li starigus precizajn preskribojn kiel Moseo faris kun la antikva leĝo. Li ne faris tion. Do, li ne volis tion. Aŭ ĉu ĉi tio pensigas, ke li volis tion, sed mankis al li la tempo aŭ la kapablo anonci ĝin, dum tri jaroj da predikado? Sed estis ĝuste, ke li ne volu tion, ĉar se li dezirus, tiam la papo estus povinta altrudi sian volon al la reĝo, kaj kristanismo ne estus plu la leĝo de libereco, sed netolerebla sklaveco.
 
Ĉio ĉi, aldonis Vilhelmo kun ridanta vizaĝo, ne estas limigo de la povoj de la Supera Pontifiko, sed pli ĝuste glorado de lia misio: ĉar la servanto de la servantoj de Dio estas en ĉi tiu tero por servi kaj ne por esti servata. Kaj, fine, estus almenaŭ strange, se la papo havus jurisdikcion sur la aferoj de la imperio kaj ne sur la aliaj regnoj de la tero. Kiel oni scias, tio, kion la papo diras pri la diaj aferoj, validas por la regatoj de la reĝo de Francujo samkiel por tiuj de la reĝo de Anglujo, sed ĝi devas validi ankaŭ por la regatoj de la Granda Ĥano aŭ la sultano de la malfideluloj, kiuj estas ĝuste nomataj malfideluloj, ĉar ili ne estas fidelaj je tiu ĉi bela vero. Kaj tial, se la papo supozus, ke li havas surteran jurisdikcion - kiel papo - nur sur la imperio, li povus estigi la suspekton, ke, ĉar la surtera jurisdikcio identiĝas kun tiu spirita, tial li ne nur ne posedus spiritan jurisdikcion sur la saracenoj aŭ la tataroj, sed eĉ ne sur la francoj kaj la angloj - kio estus krima blasfemo. Jen la motivo, konkludis mia majstro, kial ŝajnis al li juste atentigi, ke la eklezio de Avinjono farus vundon al la tuta homaro asertante, ke ĝi havas la rajton aprobi aŭ haltigi tiun, kiu estas elektitaj imperiestro de la Romanoj. La papo ne havas pli grandajn rajtojn sur la imperio ol sur aliaj regnoj, kaj ĉar nek la reĝo de Francujo nek la sultano estas submetitaj je papa aprobo, ne ekzistas bona motivo, ke estu submetitaj la imperiestro de la germanoj kaj de la italoj. Tia submetiĝo ne fontas el dia rajtigo, ĉar la Sankta Skribo ne mencias ĝin. Ĝi ne estas sankciita de la leĝo de la homoj, pro la motivoj donitaj antaŭe. Koncerne la kunligon kun la debato pri la malriĉeco, Vilhelmo fine diris, ke liaj modestaj opinioj, ellaboritaj en formo de konversaciaj ideoj fare de li kaj de kelkaj kiel Marsiljo el Padovo kaj Johano de Ĝanduno, kondukis al la sekvaj konkludoj: se la franciskanoj volas resti malriĉaj, la imperiestro ne povas nek devas kontraŭstari tian virtan deziron. Certe, se la hipotezo pri la malriĉeco de Kristo estus pruvita, tio ĉi ne nur helpus la franciskanojn, sed plifortigus la ideon, ke Jesuo ne volis por si iun ajn surteran jurisdikcion. Sed tiumatene Vilhelmo aŭskultis tre saĝajn homojn aserti, ke oni ne povas pruvi, ke Jesuo estis malriĉa. Tial, ŝajnis al li pli oportune renversi la manieron logike pruvi tion. Ĉar neniu asertis, nek oni povas aserti, ke Jesuo petis ian surteran jurisdikcion por si kaj por la siaj, tiu ĉi malintereso de Jesuo pri la surteraj aferoj ŝajnas sufiĉa por ke ni povu kredi, sen peki, ke Jesuo ankaŭ plejamis malriĉecon.
 
Vilhelmo parolis per tiom humila tono, li esprimis siajn certecojn tiom dubeme, ke neniu el la ĉeestantoj povis leviĝi por rebati al li. Ĉi tio ne signifas, ke ĉiuj estis konvinkitaj pri tio, kion li diris. Ne nur la avinjonanoj nun agitiĝis kun vizaĝoj koleriĝintaj kaj murmurante komentojn inter si, sed la abato mem aspektis tre malfavore impresita de tiuj vortoj, kvazaŭ li pensis, ke ne estis tiu la rilatmaniero, kiun li imagis, inter sia ordeno kaj la imperio. Kaj ĉe la franciskanoj, Mikaelo el Ĉezeno estis perpleksa, Hieronimo ege konsternita, Ubertino pripensema.
 
La silenton rompis kardinalo de la Poĝeto, ankoraŭ ridetanta kaj senstreĉa, kiu per bona afableco demandis al Vilhelmo, ĉu li iros al Avinjono por diri tiujn samajn aferojn al sinjoro la Papo. Vilhelmo petis la opinion de la kardinalo, kiu diris, ke sinjoro la Papo aŭdis multajn dubindajn opiniojn dum sia vivo kaj estis homo tre amemna rilate al ĉiuj siaj filoj, sed ke certe tiuj proponoj multe malĝojigus lin.
 
Bernardo Gui, kiu ĝis tiam neniam malfermis la buŝon, intervenis: “Mi estus tre feliĉa, se frato Vilhelmo, tiom lerta kaj elokventa por klarigi siajn ideojn, alvenus por submeti ilin je la juĝo de la papo…”
 
“Vi konvinkis min, sinjoro Bernardo,” diris Vilhelmo, “mi ne venos”. Poste, turnante sin al la kardinalo, per pardonpeta tono: “Vi scias, ĉi tiu fluidaĵo, kiu kaptas mian bruston, ne konsilas al mi entrepreni tiom longdaŭran vojaĝon ĉi-sezone...”
+
 
 +
“Vi konvinkis min, sinjoro Bernardo,” diris Vilhelmo, “mi ne venos”. Poste, turnante sin al la kardinalo, per pardonpeta tono: “Vi scias, ĉi tiu fluidaĵo, kiu kaptas  
 +
mian bruston, ne konsilas al mi entrepreni tiom longdaŭran vojaĝon ĉi-sezone...”
 +
 
“Sed, do, kial vi parolis tiom longe?” demandis la kardinalo.
 
“Por atesti pri la vero,” diris Vilhelmo humile, “la vero liberigos nin”.
 
“Nu, ne!” je ĉi tiu punkto Giovanni Dalbena eksplodis. “Ĉi tie ne temas pri la vero, kiu liberigas nin, sed pri la troa libereco, kiu volas fariĝi vero!”
 
“Ankaŭ ĉi tio eblas,” Vilhelmo konfesis milde.
 
Mi perceptis per abrupta intuicio, ke ŝtormo de koroj kaj lingvoj estas eksplodonta, multe pli furioza ol la unua. Sed nenio okazis. Dum Dalbena ankoraŭ parolis, la kapitano de la pafarkistoj eniris kaj iris por flustri ion en la orelo de Bernardo. Kiu subite ekstaris kaj petis, levante sian manon, povi paroli.
 
“Fratoj,” li diris, “verŝajne ĉi tiu profitodona diskuto povos daŭri en alia momento, ĉar nun evento el ega graveco devigas nin ĉesigi nian laboron, kun la permeso de la abato. Eble mi neintence kontentigis la atendojn de la abato mem, kiu esperis malkovri la kulpulon de la multaj krimoj plenumitaj en la lastaj tagoj. Tiu viro nun estas en mia mano. Sed ve, li estis kaptita tro malfrue, denove... Io okazis tie...” kaj li ĝenerale indikis al la ekstero. Li rapide trairis la salonon kaj eliris, sekvata de multaj, Vilhelmo estas inter la unuaj kaj mi kun li.
 
Mia majstro rigardis min kaj diris: “Mi timas, ke io okazis al Severino”
 
Kiel registrite je 23:28, 24 Jun. 2022

Kvina tago - Tria preĝhoro

Kiam Severino parolas al Vilhelmo pri stranga libro kaj Vilhelmo parolas al la delegacianoj pri stranga konceptado pri la surtera regado.

La disputo ankoraŭ furiozis, kiam unu el la novicoj gardostarantaj ĉe la pordo eniris kaj trairis tian konfuzon kiel iu, kiu trairas kampon batitan de hajlo, kaj li venis por flustri al Vilhelmo, ke Severino volas paroli kun li urĝe. Ni eliris tra la nartekso, kie svarmis scivolemaj monaĥoj, kiuj klopodis ekkompreni ion el la interne okazantaj krioj kaj bruoj. Unua en la vico ni vidis Ajmaro’n de Aleksandrio, kiu akceptis nin kun sia kutima rideto de kompato pri la malsaĝo de la universala mondo: “Certe, ekde kiam estiĝis la ordenoj de la almozmonaĥoj, kristanismo fariĝis pli virta”, li diris.

Vilhelmo flankenpuŝis lin, ne ĝentile, kaj direktiĝis al Severino, kiu atendis nin en angulo. Li estis maltrankvila, li volis paroli kun ni private, sed ne troviĝis trankvila loko meze de la konfuzo. Ni volis eliri eksteren, sed Mikaelo el Ĉezeno aperis sur la sojlo de la kapitula salono kaj li instigis Vilhelmo’n reveni, ĉar, li diris, la kverelo trankviliĝas, kaj devas daŭri la serio de intervenoj.

Hezitanta fronte al du aliaj sakoj da furaĝo, Vilhelmo instigis Severino’n paroli kaj la herbisto provis ne esti aŭdata de la ĉeestantoj.

“Berengaro certe estis en la hospitalo antaŭ ol iri al la banejoj,” li diris.

“Kiel vi scias tion?” Kelkaj monaĥoj alproksimiĝis, scivolemaj pri nia interparolo. Severino parolis per des pli mallaŭta voĉo, ĉirkaŭrigardante.

“Vi diris al mi, ke tiu viro... eble havis ion kun si... Nu, mi trovis ion en mia laboratorio, miksitan kun la aliaj libroj... libron ne mian, strangan libron...”

“Ĝi devas esti tiu,” diris Vilhelmo triumfe, “alportu ĝin tuj al mi”.

“Mi ne povas,” diris Severino, “mi klarigos poste, mi malkovris... mi pensas, ke mi malkovris ion interesan... Vi devas veni, mi devas montri al vi la libron... singardeme...” Li ĉesis paroli. Ni konstatis, ke, silente kiel li kutimis, Jorge preskaŭ subite aperis apud ni. Li tenis la manojn antaŭen, kvazaŭ li klopodus, ne kutimiĝinta paŝi en tiu loko, kompreni kien li iras. Normala homo ne povis aŭdi la flustradon de Severino, sed ni jam delonge eksciis, ke la aŭdkapablo de Jorge, kiel tiu de ĉiuj blinduloj, estas aparte akra.

Tamen la maljunulo ŝajne aŭdis nenion. Male, li moviĝis al direkto kontraŭa al la nia, tuŝis unu el la monaĥoj kaj petis ion. Tiu prenis lin milde je la brako kaj gvidis lin eksteren. En tiu momento reaperis Mikaelo, kiu denove instigis Vilhelmo’n, kaj mia majstro alprenis decidon: “Bonvolu,” li diris al Severino, “tuj revenu al la loko de kie vi alvenis. Enŝlosu vin interne kaj atendu min. Vi, “ li diris al mi, “postsekvu Jorge’n. Ankaŭ kaze, ke li ion komprenis, mi ne pensas, ke li petos esti akompanata al la hospitalo. Ĉiukaze, vi diros al mi, kien li iris”.

Li komencis reeniri la salonon, kaj li ekvidis (kiel mi ankaŭ) Ajmaro’n klopodantan liberigi al si la vojon tra la homamaso por postsekvi Jorge’n dum li eliris. Tiam Vilhelmo agis malprudente, ĉar ĉi-foje, laŭtvoĉe, de unu ekstremo de la nartekso al la alia, li diris al Severino, kiu jam estis ekstere: “Mi rekomendas. Ne permesu al iu ajn, ke... tiujn paperojn... oni reportu al la loko, kie ili estis antaŭe!” Dum mi postsekvis Jorge’n, mi vidis en tiu momento la provizestron sin apogantan al fosto de la ekstera pordo, kiu aŭdis la vortojn de Vilhelmo kaj alterne rigardis mian majstron kaj la herbiston, kun sia vizaĝo kuntirita pro timo. Li ekvidis Severino’n elirantan eksteren kaj sekvis lin. Mi, sur la sojlo, timis, ke Jorge elglitu el mia vido, ĉar li jam komencis malaperi en la nebulo: sed ankaŭ la aliaj du, en la kontraŭa direkto, estis malaperontaj en la nebulo. Mi rapide determinis tion, kion mi devas fari. Oni ordonis al mi postsekvi la blindulon, sed ĉar oni timis, ke li iros al la hospitalo. Male, la direkto al kiu li ekiris, kun sia kunulo, estis alia, ĉar li estis transiranta la klostron, direkten al la preĝejo, aŭ al la Konstruaĵo. Male, la provizestro tute evidente postsekvis la herbiston kaj Vilhelmo maltrankviliĝis pri tio, kio povus okazi en la laboratorio. Do, mi postsekvis ĉi-lastajn du, demandante al mi interalie, kien Ajmaro iris, se li ne eliris pro motivoj tute samaj al la niaj.

Restante je taŭga distanco, mi daŭre povis vidi la provizestron, kiu malrapidigis sian paŝadon, ĉar li rimarkis, ke mi postsekvas lin. Li ne povis kompreni, ĉu la ombro sekvanta lin estas mi, samkiel mi ne povis kompreni, ĉu la ombro, kiun mi postsekvas, estas li, sed, samkiel mi ne dubis, ke tiu estas li, li ne dubis, ke mi estas mi.

Devigante lin kontroli min, mi malhelpis lin esti proksimega al Severino. Do, kiam la hospitala pordo montriĝis en la nebulo, ĝi jam estis fermita. Severino jam estis enirinta, dank’ al la ĉielo. La provizestro denove turniĝis por rigardi min, kiu nun staris senmova kiel arbo en la legomĝardeno, kaj poste li ŝajnis alpreni decidon kaj ekiris al la kuirejo. Ŝajnis al mi, ke mi plenumis mian mision, Severino estis saĝa homo, li tute ne malfermus pordon al iu ajn. Mi havis nenion alian por fari kaj ĉefe mi estis bruligita de la scivolemo vidi, kio okazas en la kapitula salono. Do, mi decidis reveni por raporti. Eble mi faris malbonan aferon, mi devus denove resti gardostaranta, kaj tiel ni estus ŝparintaj multajn aliajn malfeliĉaĵojn. Sed mi scias tion nun, tiutempe mi ne sciis tion.

Reveninte, mi preskaŭ kunpuŝiĝis kun Benĉo, kiu ridetis laŭ konspira maniero: “Severino trovis ion lasitan de Berengaro, ĉu ne?”

“Kion vi scias pri tio?” mi respondis malĝentile, alparolante lin kiel mi parolus kun samaĝulo mia, parte pro kolero kaj parte pro lia juna vizaĝo, kiu nun surhavis mienon preskaŭ infanecan.

“Mi ne estas malsprita,” respondis Benĉo, “Severino alkuris por diri ion al Vilhelmo, vi kontrolis, ke neniu postsekvas lin...”

“Kaj vi tro kontrolas nin, kaj Severino’n,” mi diris kolere.

“Ĉu mi? Kompreneble mi kontrolas vin. De antaŭ du tagoj, mi fiksas miajn okulojn al la banejoj kaj la hospitalo. Se mi povus fari tion, mi jam enirus en ilin. Mi pagus unu mian okulon por vidi, kion Berengaro trovis en la biblioteko”.

“Vi volas scii tro da aferoj sen havi la rajton!”

“Mi estas lernejano kaj mi rajtas scii, mi, kiu venis el la mondofino por koni la bibliotekon, dum la biblioteko restas fermita kvazaŭ ĝi entenas malbonaĵojn, kaj mi...”

“Lasu min foriri,” mi diris malmilde.

“Mi lasos vin, ĉar vi ĵus diris al mi, kion mi volas scii”.

“Ĉu mi?”

“Oni parolas ankaŭ silentante”.

“Mi konsilas al vi ne eniri la hospitalon,” mi diris al li.

“Mi ne eniras, mi ne eniras, ne maltrankviliĝu. Sed neniu malpermesas al mi rigardi de ekstere”.

Mi ne plu aŭskultis lin kaj mi reeniris. Tiu scivolemulo, ŝajnis al mi, ne konsistigis grandan danĝeron. Mi realproksimiĝis al Vilhelmo kaj mallonge informis lin pri la okazintaĵoj. Li kapjesis aprobe, poste li mangestis, ke mi silentu. La konfuzo nun malpliiĝis. La delegitoj de ambaŭ partioj nun interŝanĝis la kison de paco. Alborea laŭdis la kredon de la franciskanoj, Hieronimo altigis la karitaton de la predikantoj, ĉiuj esprimis la esperon havi eklezion ne plu agititan de internaj luktoj. Kelkaj solenis la forton de alia grupo, kelkaj, la moderecon de la aliaj, ĉiuj alvokis justecon kaj konsilis prudenton. Neniam mi vidis tiom multajn virojn, kiuj tiel sincere strebis por la triumfo de la teologiaj kaj kardinalaj virtoj.

Sed jam Bertrando de la Poĝeto invitis Vilhelmo’n prezenti la tezojn de la imperiestraj teologoj. Vilhelmo ekstaris, maleme: unuflanke li perceptis, ke la renkontiĝo ne utilas, aliflanke li volis haste foriri kaj la mistera libro nun estis por li pli grava ol la sorto de la renkontiĝo. Sed estis klare, ke li ne povas eviti sian devon.

Li komencis do paroli kun multaj “he” kaj “ho”, eble pli multaj ol kutime kaj pli multaj ol necese, kvazaŭ por klarigi, ke li dubis pri tio, kion li diros, kaj li komencis konstatante, ke li komprenas tre bone la vidpunkton de tiuj, kiuj parolis pli frue ol li, kaj ke, aliflanke, tio, kion aliaj nomis la “doktrino” de la imperiestraj teologoj, nenio estis krom kelkaj disaj rimarkoj, kiujn oni ne pretendas starigi kiel kredoveroj.