KVINA TAGO - unua pregh-horo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Kvina tago - Unua preĝhoro

Kiam okazas frata diskuto pri la malriĉeco de Jesuo.

Kun la koro agitita de mil angoroj, post la okazintaĵoj de la nokto, mi ellitiĝis matene de la kvina tago dum jam sonoris la unua horo, kiam Vilhelmo skuis min maldelikate informante min, ke la du delegacioj baldaŭ kolektiĝos. Mi rigardis ekster la fenestro de la ĉelo kaj vidis nenion. La nebulo de la antaŭa tago fariĝis laktosimila tavolo, kiu komplete kovris la altebenaĵon.

Tuj post eliro, mi vidis la abatejon kiel mi ankoraŭ ne vidis ĝin antaŭe; nur kelkaj ĉefaj domoj, la preĝejo, la Konstruaĵo, la salono de la kapitulo, daŭre konturiĝis malproksime, kvankam ne tute klare, ombroj meze de ombroj, sed la resto de la domaro estis videbla nur de tre proksime. Ŝajnis, ke la formoj, de aferoj kaj de bestoj, subite aperas el nenio; la homoj ŝajnis eliri el la nebulo komence grizaj kiel fantomoj, poste pli kaj pli rekoneblaj sed malfacile.

Naskiĝinta en la nordaj landoj, mi jam konis tiun elementon, kiu en aliaj situacioj rememorigus al mi iom dolĉe la ebenaĵon kaj la kastelon de mia naskiĝo. Sed tiun matenon la kondiĉoj de la aero ŝajnis dolore similaj al la kondiĉo de mia animo, kaj la impreso de malĝojo, kun kiu mi vekiĝis, laŭgrade kreskis, dum mi alproksimiĝis al la kapitula salono.

Kelkajn paŝojn el la Konstruaĵo, mi vidis Bernardo Gui’n adiaŭi alian personon, kiun mi komence ne rekonis. Kiam li poste preterpasis min, mi konstatis, ke li estas Malaĥi. Li ĉirkaŭrigardis kiel iu, kiu ne volas esti vidita dum li plenumas krimon: sed mi jam diris, ke la mieno de tiu ĉi viro estis laŭ naturo tiu de iu, kiu kaŝas, aŭ klopodas kaŝi, nekonfeseblan sekreton.

Li ne rekonis min kaj foriris. Mi, puŝita de scivolemo, sekvis Bernardo’n kaj vidis, ke li trarigardis paperojn, kiujn eble Malaĥi donis al li. Sur la sojlo de la salono li vokis per gesto la ĉefon de la pafarkistoj, kiu staris ie apude, kaj flustris al li kelkajn vortojn. Poste li eniris. Mi sekvis lin.

Estis la unua fojo, ke mi eniris en tiun lokon, kiu ekstere aspektis ne multe granda kaj sobre ornamita; mi konstatis, ke oni ĝin rekonstruis ĵusdate sur la restaĵoj de origina abateja preĝejo, eble parte detruita de fajro.

Enirante de ekstere oni pasis sub portalo farita laŭ la nova modo, kun pintarko, sen dekoracioj kaj kun supra rozvitralo. Sed, interne, oni retroviĝis en atrio, rekonstruita sur la restaĵoj de malnova nartekso. Fronte staris alia portalo, kun la arko laŭ la malnova modo, kun mirinde ĉizita duoncirkla timpano. Eble ĝi estis la portalo de la detruita preĝejo.

La skulptaĵoj sur la timpano estis tiom belaj kiom tiuj de la nuna preĝejo, sed malpli maltrankviligaj. Ankaŭ ĉi tie sur la timpano staris Kristo surtronigita; sed apud li, en diversaj pozoj kaj kun diversaj objektoj en la manoj, staris la dek du apostoloj, kiuj ricevis de li la ordonon iri en la mondon por evangelizadi la popolojn. Super la kapo de Kristo, en arko dividita en dek du panelojn, kaj sub la piedoj de Kristo, en seninterrompa procesio de figuroj, estis reprezentitaj la popoloj de la mondo, alcelatoj de la Bonsciigo. Mi rekonis el iliaj vestaĵoj la judojn, la kapadocianojn, la arabojn, la indianojn, la frigojn, la bizancanojn, la armenojn, la skitojn, la romanojn. Sed, miksitaj kun ili, en tridek rondaj paneloj, aranĝitaj arkoforme super la arko de la aliaj dek du paneloj, estis la loĝantoj de nekonataj lokoj, pri kiuj apenaŭ aludas verko Physiologus (La fiziologo) kaj la konfuzaj rakontoj de vojaĝantoj.

Multaj el ili estis nekonataj al mi, aliajn mi rekonis: la brutojn kun ses fingroj sur ĉiu mano, la faŭnojn, kiuj naskiĝas el la vermoj, kiuj formiĝas inter la ŝelo kaj la pulpo de la arboj, la sirenojn kun skvamaj vostoj, kiuj delogas la maristojn, la etiopojn kun siaj tute nigraj korpoj, kiuj defendas sin de la sunflamado fosante subterajn kavernojn, la azenocentaŭrojn, viroj ĝis la umbiliko kaj azenoj malsupre, la ciklopojn kun nur unu okulo granda kiom ŝildo, Skilon kun kapo kaj la brusto de knabino, la ventro de lupino kaj la vosto de delfeno, la harplenajn virojn de Hindujo, kiuj loĝas en la marĉoj kaj ĉe rivero Epigmarides, la hundokapulojn, kiuj ne povas diri eĉ ne unu vorton sen interrompiĝi kaj boji, la unupiedulojn, kiuj kuras tre rapide per sia unika kruro kaj kiam ili volas ŝirmi sin de la suno, ili kuŝas kaj levas sian grandan piedon kiel ombrelon, la senbuŝulojn de Grekujo, kiuj spiras el la naztruoj kaj nutriĝas nur per aero, la barbohavajn virinojn de Armenio, la pigmeojn, la epistigojn, kiujn kelkaj nomas ankaŭ blemjoj, kiuj naskiĝas sen kapo, havas la buŝon sur la ventro kaj la okulojn sur la ŝultroj, la monstrajn virinojn de la Ruĝa Maro, altaj dek du futojn, kun haroj longaj ĝis la kalkanumo, bova vosto fine de la ŝultro kaj kamelaj hufoj, kaj la ulojn kun renversitaj piedoj, tiom ke iliaj postkurantoj, rigardante iliajn spurojn, iras ĉiam al la loko de kie ili alvenis kaj neniam, kien ili iris, kaj plie la trikapajn homojn, tiujn kun okuloj brilegantaj kiel lampoj kaj la monstrojn de la insulo de Circa, kun homaj korpoj kaj kapoj de plej diversaj bestoj...

Tiuj kaj aliaj mirindaĵoj estis skulptitaj sur tiu portalo. Sed neniu el ili kaŭzis maltrankvilon, ĉar ili ne simbolis la malbonojn de ĉi tiu mondo aŭ la turmentojn de la infero, sed ili atestis pri tio, ke la Bonsciigo atingis la tutan konatan teron kaj etendiĝis al tiu nekonata, sekve la portalo estis ĝoja promeso de harmonio, de unueco atingita en la parolo de Kristo, de belega ekumeno.

Bona antaŭsigno, mi diris al mi, por la renkontiĝo, kiu okazos trans ĉi tiu sojlo, kie la homoj iĝintaj malamikoj unu de la alia pro malaj interpretoj de la evangelio, eble hodiaŭ renkontiĝos por solvi siajn disputojn. Kaj mi diris al mi, ke mi estas mizera pekulo, kiu suferas pro miaj personaj kazoj, dum estis okazontaj eventoj el rimarkinda signifo por la historio de la kristanaro. Mi komparis la malgrandecon de miaj doloroj kun la granda promeso de paco kaj sereneco sigelita en la ŝtono de la timpano. Mi petis pardonon al Dio pro mia malforteco, kaj trapasis la sojlon pli trankvile.

Tuj kiam mi eniris, mi vidis, ke ĉeestis ĉiuj membroj de ambaŭ delegacioj, unu kontraŭ la alia sur serio da benkoj aranĝitaj laŭ duonciklo, la du partioj dividitaj de tablo, ĉe kiu sidis la Abato kaj kardinalo Bertrando.

Vilhelmo, kiun mi sekvis por preni notojn, metis min je la flanko de la franciskanoj, kie Mikaelo estis kun la siaj kaj aliaj franciskanoj de la kortego de Avinjono: ĉar la renkontiĝo ne devis aperi kiel duelo inter italoj kaj francoj, sed diskuto inter subtenantoj de la franciskana regulo kaj iliaj kritikantoj, ĉiuj kunigitaj per sana kaj katolika fideleco je la papa kortego.

Kun Mikaelo el Ĉezeno sidis frato Arnaldo el Akvitanio, frato Hugo el Novkastelo kaj frato Vilhelmo Anek, kiuj partoprenis en la kapitulo de Peruĝo, kaj plie la episkopo de Kaffa kaj Berengaro Taloni, Bonagracja el Bergamo kaj aliaj franciskanoj de la avinjona kortego. En la kontraŭa flanko sidis Lorenco Dekoalkone, bakalaŭro de Avinjono, la episkopo de Padovo kaj Ĵan Dano', doktoro pri teologio en Parizo. Apud Bernardo Gui, silenta kaj mense tute okupita, estis la dominikano Ĵan Debon, kiun en Italujo oni nomis Giovanni Dalbena. Vilhelmo rakontis al mi, ke li estis inkvizitoro jarojn antaŭe en Narbono, kie li juĝprocesis multajn beginojn kaj pinzokojn; sed ĉar li kulpigis pri herezo starpunkton koncerne la malriĉecon de Kristo, Berengaro Taloni, bakalaŭro en la monaĥejo de tiu urbo, staris kontraŭ li, apelaciante al la papo. Tiutempe Johano ankoraŭ hezitis pri tiu ĉi temo, kaj li venigis la du al la kortego por diskuti, sed oni konkludis nenion. Tiom, ke post nemulte la franciskanoj alprenis tiun starpunkton, pri kiu mi jam diris, dum la kapitulo de Peruĝo. Fine, en la grupo de la avinjonanoj, estis pliaj aliaj, inkluzive de la episkopo de Alboreo.

La kunsidon malfermis Abbo, kiu taksis utile resumi la lastajn eventojn. Li memorigis, ke en la jaro de la Sinjoro 1322 la ĝenerala kapitulo de la franciskanoj, kunveninta en Peruĝo sub la gvido de Mikaelo el Ĉezeno, difinis post taŭga kaj diligenta decido, ke Kristo, por doni ekzemplon de perfekta vivo, kaj la apostoloj, por konformiĝi je lia instruo, neniam posedis ion komune, ĉu pro proprieto ĉu pro regado, kaj ke ĉi tiu vero estas parto de sana kaj katolika kredo, kiel pruvas diversaj citaĵoj el la kanonaj libroj. Tial, estas meritplena kaj sankta la rezigno proprieti aĵojn kaj ke la unuaj fondintoj de la batalanta eklezio sekvis ĉi tiun regulon de sankteco. Ke la Koncilio de Vienne sekvis ĉi tiun veron en 1312 kaj ke papo Johano mem en 1317, per la konstitucio pri la statuso de la franciskanaj monaĥoj, kiu komenciĝas per la vortoj Quorundam exigit (De iuj li forpelis) rigardis la decidojn de tiu koncilio kiel sanktece prilaboritajn, klarajn, bazohavajn kaj diligentajn. Tial, la kapitulo de Peruĝo, opiniante, ke tion, kion laŭ sana doktrino la apostola sidejo ĉiam aprobis, oni devas ĉiam konsideri akceptita, kaj ke nenimaniere oni povas deflankiĝi el ĝi, nenion alian faris ol solenkonfirmi tiun koncilian decidon, kun la subskribo de majstroj pri sankta teologio kiel monaĥo Vilhelmo de Anglio, monaĥo Henriko de Alemanio, monaĥo Arnaldo de Akvitanio, provincestroj kaj ordenaj ministroj; samkiel kun la sigelo de monaĥo Nikolao ministro de la ordeno en Francujo, monaĥo Vilhelmo Blok, bakalaŭro, de la ĝenerala ministro kaj de kvar provincaj ministroj, monaĥo Tomaso el Bolonjo, monaĥo Petro de la provinco de sankta Francisko, monaĥo Fernando el Kastelo kaj monaĥo Simono el Turlando.

Tamen, aldonis Abbo, la sekvan jaron la papo elirigis sian dekreton Ad conditorem canonum (Al la aŭtoro de la reguloj) kontraŭ kiu frato Bonagracja el Bergamo apelaciis, konsiderante ĝin kontraŭa al la interesoj de sia ordeno. La papo sekve deprenis tiun dekreton el la pordoj de la ĉefpreĝejo de Avinjono, kie ĝi estis alnajlita, kaj ŝanĝis ĝin en pluraj partoj. Sed en la realo li igis ĝin des pli rigora, kiel pruvas la fakto, ke, tuja postsekvo, frato Bonagracja restis en malliberejo dum unu jaro. Nek oni povis dubi pri la severeco de la papo, ĉar la saman jaron li elirigis la nun konatan Cum inter nonnullos (Pro tio, ke ĉe ne malmultaj), per kiu la tezoj de la peruĝa kapitulo estis definitive kondamnitaj.

Je tiu punkto parolis kardinalo Bertrando, afable interrompante Abbo’n kaj diris, ke necesas memori kiel, por kompliki aferojn kaj inciti la papon, Ludoviko el Bavarlando intervenis en 1324 per la deklaro de Saĥsenhaŭsen, en kiu, sen iu ajn bona kialo, oni alprenis la tezojn de Peruĝo (nek oni komprenis, rimarkis Bertrando kun bela rideto, kial la imperiestro aplaŭdis tiom entuziasme la malriĉecon, kiun li tute ne praktikis), starigante sin kontraŭ sinjoro papo, nomante lin inimicus pacis (malamiko de la paco) kaj dirante, ke li celas estigi skandalojn kaj malkonkordojn, fine nomante lin herezulo, eĉ ĉefherezulo.

“Ne precize,” klopodis peri Abbo.

“Esence, jes,” diris Bertrando seke. Kaj li aldonis, ke ĝuste por kontraŭstari la netaŭgan intervenon de la imperiestro, sinjoro papo estis devigita aperigi dekreton Quia quorundam (Pro tio, ke iam) kaj ke fine li severe ordonis al Mikaelo el Ĉezeno aperi antaŭ li. Mikaelo sendis senkulpigajn leterojn dirante, ke li estas malsana, pri kio neniu dubis, kaj sendis anstataŭ sin fraton Johano Fidanca kaj fraton Humila Kustodjo el Peruĝo. Sed okazis, diris la kardinalo, ke la gelfoj de Peruĝo informis la papon, ke, tute ne malsana, frato Mikaelo daŭre estis en kontakto kun Ludoviko el Bavarlando. Kaj ĉiuokaze, flankenmetante tion, kio povis okazis aŭ ne okazis, la fakto estas, ke frato Mikaelo nun aspektis bona kaj trankvila, kaj ke do Avinjono atendis lin. Aliflanke, konfesis la kardinalo, pli bone estas konsideri antaŭe, kiel oni nun faris, je la ĉeesto de prudentaj viroj de ambaŭ partioj, tion, kion Mikaelo diros poste al la papo, ĉar ĉiuokaze ĉies celo ne estas pliakrigi la disputojn sed frate solvi polemikon, kiu ne havas motivojn por ekzisti inter amanta patro kaj liaj filoj devotecaj al li, kaj kiu ĝis tiam reintensiĝis nur pro la intervenoj de nereligiuloj, ĉu imperiestroj aŭ vicreĝoj, kiuj tute ne havas rilaton kun la aferoj de sankta patrino Eklezio.

Abbo tiam intervenis kaj diris ke, kvankam li estas ekleziulo kaj abato de ordeno, al kiu la eklezio multon ŝuldas (murmuro de respekto kaj de alta estimo trakuris ambaŭ duoncirklajn vicojn de la benkoj), li tamen ne kredas, ke la imperiestro devas resti senrilata kun ĉi tiuj demandoj, pro la multaj kialoj, kiujn poste diros frato Vilhelmo el Baskervilo. Tamen, daŭrigis Abbo, estas ĝuste, ke la unua parto de la debato okazu inter la papaj senditoj kaj la reprezentantoj de tiuj filoj de sankta Francisko, kiuj, pro la fakto mem, ke ili ĉeestas dum ĉi tiu kunsido, montriĝis filoj tre devotecaj je la papo. Kaj poste li invitis fraton Mikaelo'n, aŭ lian anstataŭanton, diri, kiun starpunkton li intencas subteni en Avinjono.

Mikaelo diris, ke, kun lia granda ĝojo kaj emocio, tiun matenon estas meze de ili Ubertino el Kazale, al kiu la papo mem, en 1322, petis realigi bazohavan raporton pri la temo de la malriĉeco. Kaj Ubertino mem povas resumi, per la klarmenseco, erudicio kaj pasia fido, kiujn al li ĉiuj rekonis, la ŝlosilajn punktojn de tiuj, kiuj estis jam nun, kaj ĉiam, la ideoj de la franciskana ordeno.

Ekstaris Ubertino kaj, tuj kiam li komencis paroli, mi komprenis, kial li kaŭzis tiom da entuziasmo kaj kiel predikanto kaj kiel kortegano. Pasiaj gestoj, konvinka voĉo, ĉarma rideto, klara kaj konsekvenca rezonado, li kaptis siajn aŭskultantojn tiom longe, kiom li parolis. Li komencis per tre klera raporto pri la motivoj, kiuj fortigis la tezojn de Peruĝo. Li diris, ke unue oni devas rekoni, ke Kristo kaj liaj apostoloj estis en duobla stato, ĉar ili estas prelatoj de la novtestamenta eklezio kaj tiel ili havis posedaĵojn, pro la aŭtoritato destini kaj disdoni, por doni al la senhavuloj kaj al la servantoj de la eklezio, kiel estas skribite en la kvara ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj, kaj neniu pridubas tion. Sed dualoke, Kristo kaj la apostoloj devas esti konsiderataj unuopaj personoj, fundamento de ĉiu religia perfekteco, kaj perfektaj malestimantoj de la mondo. Kaj ĉi-sence prezentiĝas du manieroj posedi, el kiuj unu estas civila kaj monduma, kiun la imperiestraj leĝoj difinas per la vortoj in bonis nostris (en nia proprietaĵo) ĉar ‘niaj’ estas tiuj havaĵoj, kies kontrolon ni havas kaj kies redonon, post ilia forpreno de ni, ni rajtas postuli. Tial, unu afero estas civile kaj mondume defendi sian propran posedaĵon de tiu, kiu volas ĝin forpreni de ni, apelaciante al la imperiestra juĝisto (kaj diri, ke Kristo kaj la apostoloj posedis aĵojn tiamaniere, estas hereza aserto, ĉar Mateo diras en la 5-a ĉapitro, ke al tiu, kiu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon, nek Luko diras alimaniere en la ĉapitro 6, kiam Kristo forigas de si ĉian potencon kaj regadon kaj devigas siajn apostolojn fari la samon; vidu ankaŭ en Mateo ĉapitro 19-a, kiam Petro diras al la Sinjoro, ke por sekvi lin ili forlasis ĉion); sed laŭ alia maniero oni tamen povas havi surterajn aferojn, pro la komuna frata karitato, kaj tiamaniere Kristo kaj la siaj havis havaĵojn pro natura rajto, kiun kelkaj nomas jus poli, tio estas rajto de la ĉielo, por vivteni sin, kiu sen homa interveno kongruas kun justa racio; dum jus fori (rajto de la placo) estas rajto, kiu dependas de la homa interkonsento. Antaŭ la unua divido de la aferoj, ĉi-lastaj, koncerne la proprieton, estis kiel tiuj nunaj aĵoj, kiuj estas nenies havaĵo kaj kiujn oni donas al tiu, kiu ilin prenas kaj kiuj certasence estis komunaj al ĉiuj homoj, dum nur post la origina peko niaj prapatroj komencis dividi inter si la posedon de la aferoj, kaj ekde tiam komenciĝis la monduma posedado kiel ni nun konas ĝin. Sed Kristo kaj la apostoloj havis la aĵojn laŭ la unua maniero, kaj tial ili havis la vestojn kaj la panojn kaj la fiŝojn, kiel same Paŭlo diras en sia unua letero al Timoteo: ni havas manĝaĵojn kaj vestojn kaj ni estos per tio kontentaj. Tial, tiujn aĵojn Kristo kaj la liaj ne posedis sed havis por uzo, kaj ilia absoluta malriĉeco restis tuta. Tion jam rekonis papo Nikolao la 2-a en dekreto Exiit qui seminat (Semisto eliris).

Sed ekstaris el la kontraŭa partio Ĵan Dano’ kaj diris, ke la starpunkto de Ubertino ŝajnis al li kontraŭ ĝusta racio kaj ĝusta interpreto de la Skribo. Ĉar koncerne varojn putremajn pro uzo, kiel panon kaj fiŝojn, oni ne povas paroli pri nura uzrajto, kaj, ja, en tia okazo ne povas esti uzo, sed misuzo; ĉion, kion la kredantoj havis komuna en la praeklezio, kiel pruvas Agoj, dua kaj tria ĉapitroj, ili havis surbaze de la sama speco de posedo, kiun ili havis antaŭ la konvertiĝo; la apostoloj, post la malsupreniro sur ilin de la sankta Spirito, posedis bienojn en Judujo; la voto vivi sen proprieto ne koncernas tion, kion la homo nepre bezonas por vivi, kaj kiam Petro diris, ke ili forlasis ĉion, li ne volis diri, ke ili rezignis proprieti; Adamo havis kontrolon kaj proprieton de aferoj; la servisto, kiu prenas monon el sia mastro, certe faras nek uzon nek misuzon; la vortoj de la Exiit qui seminat, al kiu la franciskanoj ĉiam referencas kaj kiu fiksas, ke la franciskanoj havas nur la uzon de tio, kion ili utiligas, sen havi ĝian kontrolon kaj proprieton, devas aplikiĝi nur al la varoj, kiuj ne elĉerpiĝas per la uzo, kaj fakte se Exiit koncernus pereemajn varojn, ĝi deklarus neeblaĵon; la fakta uzo ne povas esti distingita de la jura proprieto; ĉiu homa rajto, surbaze de kiu oni posedas materiajn havaĵojn, enestas en la leĝoj de la reĝoj; Kristo kiel mortideva homo, ekde la momento de sia koncipiĝo, estis la posedanto de ĉiuj surteraj aĵoj kaj estante Dio li ricevis de sia patro la universalan regadon super ĉio; li estis la posedanto de vestoj, nutraĵoj, mono el kontribuoj kaj donacoj de la fideluloj, kaj se li estis malriĉa, tio ne okazis ĉar li ne havis posedaĵon sed ĉar li ne ricevis iliajn profitojn, ĉar la simpla jura proprieto, disigita de la kolekto de rentumo, ne riĉigas tiun, kiu posedas; kaj fine, ankaŭ en la kazo, ke Exiit dirus aliajn aferojn, la roma papo, koncerne kredon kaj moralajn demandojn, povas nuligi la decidojn de siaj antaŭuloj kaj ankaŭ fari kontraŭajn asertojn.

Ĝuste en tiu momento, frato Hieronimo, episkopo de Kaffa, leviĝis impete, kun sia barbo tremanta pro kolero kvankam liaj vortoj klopodis aspekti akordigemaj. Kaj li komencis argumentadon, kiu ŝajnis al mi iom konfuza: “Tion, kion mi volas diri al la sankta patro, kaj min mem, kiu diros tion, mi metas ekde nun sub lian korekton, ĉar mi vere kredas, ke Johano estas la vikario de Kristo kaj pro ĉi tiu konfeso mi estis kaptito de la saracenoj. Kaj mi komencos citante fakton raportitan de granda doktoro, pri la disputo, kiu estiĝis iun tagon ĉe monaĥoj, pri kiu estis la patro de Melkicedeko. Kaj tiam abato Kopes, pridemandita pri tio, batis al si la kapon kaj diris: ve al vi Kopes, ĉar vi serĉas nur tiujn aferojn, kiujn Dio ne ordonas al vi serĉi kaj vi estas malzorgema pri tiuj, kiujn Li ordonas al vi. Jen, kiel oni rapide konkludas el mia ekzemplo, estas klare, ke Kristo kaj la Beata Virgulino kaj la apostoloj nenion posedis nek persone nek komune, ke estus malpli klare agnoski, ke Jesuo estas homo kaj Dio samtempe, kaj tial ŝajnas al mi klare, ke kiu malkonfesas la unuan aspekton, tiu devus poste malkonfesi la duan!”

Li parolis kun tono de triumfo, kaj mi vidis Vilhelmon levi la okulojn al la ĉielo. Mi suspektas, ke li konsideris la silogismon de Hieronimo iom misa, kaj mi ne povas diri, ke li eraris, sed des pli misa ŝajnis al mi la tre kolera kaj kontraŭa argumentado de Giovanni Dalbena, kiu diris, ke kiu ion asertas pri la malriĉeco de Kristo, tiu asertas tion, kion oni vidas (aŭ oni ne povas vidi) por la okulo, dum la kredo intervenas por difini lian homecon kaj diecon, do la du asertoj ne povas esti komparataj. Por sia respondo, Hieronimo estis pli akra ol la kontraŭulo:

“Ho ne, kara frato,” li diris, “la malo ŝajnas al mi vera, ĉar ĉiuj Evangelioj deklaras, ke Kristo estis homo kaj manĝis kaj trinkis kaj, pro siaj tre evidentaj mirakloj, li ankaŭ estis Dio, kaj ĉio ĉi tuj estis evidenta por la okuloj!”

“Ankaŭ magiistoj kaj aŭguristoj faris miraklojn,” diris Dalbena memkontenta.

“Jes,” rebatis Hieronimo, “sed pro faro de magia arto. Kaj ĉu vi volas egaligi la miraklojn de Kristo kaj la magian arton?” La kunsidantoj indigne murmuris, ke oni ne volas tion. “Kaj fine,” daŭrigis Hieronimo, kiu nun sentis sin proksima al la venko, “ĉu sinjoro kardinalo Delpoĝeto volus konsideri hereza la kredon je la malriĉeco de Kristo, kiam sur ĝi baziĝas la regulo de ordeno kiel tiu de la franciskanoj, tia ordeno, ke ekzistas neniu regno en kiu ĝiaj filoj ne iris por prediki, verŝante sian sangon, de Maroko ĝis Hindio?”

“Sankta animo de Petro Hispano,” murmuris Vilhelmo, “protektu nin”.

“Mia tre amata frato,” tiam ekkriis Dalbena farante paŝon antaŭen, “vi ja parolu pri la sango de viaj kunfratoj, sed ne forgesu, ke ĉi tiun sangan tributon pagis ankaŭ la religiuloj de aliaj ordenoj…”

“Kun la tuta respekto ŝuldata al la kardinalo,” kriis Hieronimo, “neniu dominikano iam mortis ĉe la malfideluloj, dum nur en mia epoko naŭ franciskanoj estis martirigitaj!” Tiam, ruĝa en la vizaĝo, ekstaris la dominikana episkopo de Alboreo: “Nu, mi povas pruvi, ke antaŭ ol la franciskanoj estu en Tartario, papo Inocento alsendis tien tri dominikanojn!”

“Ĉu jes?” malice ridaĉis Hieronimo. “Nu, mi scias, ke ekde okdek jaroj la franciskanoj ĉeestas en Tartario kaj ili havas kvardek preĝejojn tra la tuta lando, dum la dominikanoj havas nur kvin spacojn en la marbordo kaj maksimume ili estas dekkvin monaĥoj! Kaj tio tranĉas la diskuton!”

“Tio tranĉas neniun diskuton,” kriis la episkopo de Alboreo, “ĉar ĉi tiuj franciskanoj, kiuj naskas herezulojn kiel la hundinoj naskas hundetojn, atribuas ĉion al si, fanfaronas pri martiroj sed ili havas belajn preĝejojn, pompajn vestaĵojn kaj aĉetas kaj vendas kiel ĉiuj aliaj monaĥoj!”

“Ne, mia sinjoro, ne,” intervenis Hieronimo, “oni ne aĉetas nek vendas per si mem, sed per la proadministrantoj de la apostola sidejo, kaj la proadministrantoj havas la proprieton dum la franciskanoj havas nur la uzon!”

“Ĉu vere?” rikanis Alborea, “kaj kiomfoje do vi vendis sen ili? Mi konas la historion pri iuj etbienoj, kiuj...”

“Se mi faris tion, mi eraris,” haste interrompis Hieronimo, “ne kulpigu la ordenon pri io, kio eble estis rezulto de mia malforteco!”

“Sed, honorindaj fratoj,” tiam intervenis Abbo, “nia diskuttemo ne estas ĉu la franciskanoj estas malriĉaj, sed ĉu Nia Sinjoro estis malriĉa…”

“Nu,” Hieronimo denove aŭdigis sin je tiu punkto, “mi havas pri ĉi tiu demando argumenton, kiu tranĉas kiel glavo…”

“Sankta Francisko protektu viajn filojn...” diris senkonsola Vilhelmo.

“La argumento estas,” daŭrigis Hieronimo, “ke la orientanoj kaj la grekoj, kiuj multe pli ol ni konas la doktrinon de la sanktaj patroj, tute certas pri la malriĉeco de Kristo. Kaj se tiuj herezuloj kaj skismuloj tiel klare subtenas tian klaran veron, ĉu ni volas esti pli herezuloj kaj skismuloj ol ili kaj nei ĝin? Se tiuj orientanoj aŭskultus iujn el ni prediki kontraŭ ĉi tiu vero, ili ŝtonmortigus ilin!”

“Kion vi diras?” ŝerce diris Alborea, “kaj sekve, kial ili ne ŝtonmortigas la dominikanojn, kiuj ĝuste predikas kontraŭ tio?”

“Ĉu dominikanojn? Sed mi neniam vidis ilin tie!”

Alborea, viola en la vizaĝo, rimarkis, ke dum tiu frato Hieronimo estis en Grekujo eble dekkvin jarojn, li mem restis tie ekde infanaĝo. Hieronimo rebatis, ke li, la dominikana Alborea, eble estis ankaŭ en Grekujo, sed por travivi plezurserĉan vivon en belaj episkopaj palacoj, dum li, franciskano, estis tie ne dum dekkvin sed dum dudekdu jaroj kaj predikis fronte al la imperiestro en Konstantinopolo. Tiam Alborea, manke de argumentoj, klopodis trairi la spacon, kiu dividis lin de la franciskanoj, manifestante laŭte, kaj per vortoj, kiujn mi ne kuraĝas transskribi, sian firman intencon deŝiri la barbon de la episkopo de Kaffa, kies virecon li endubigis, kaj kiun, laŭ la logiko de ‘okulon pro okulo’, li volis puni, uzante tiun barbon kiel skurĝilon.

La aliaj franciskanoj alkuris por konsistigi barilon por la defendo de sia frato, la avinjonanoj pensis utile subteni la dominikanon kaj postsekvo estis (Sinjoro, estu mizerikorda rilate al viaj pli bonaj filoj!) interbatiĝo, kiun la abato kaj la kardinalo vane provis pacigi. Dum la posta tumulto, franciskanoj kaj dominikanoj diris tre gravajn aferojn unu al la alia, kvazaŭ ĉiuj estus kristanoj luktantaj kontraŭ la saracenoj. La solaj, kiuj restis en sia loko, estis, unuflanke, Vilhelmo kaj, aliflanke, Bernardo Gui. Vilhelmo aspektis malĝoja kaj Bernardo feliĉa, se oni povus paroli pri feliĉo surbaze de la pala rideto, kiu faldetis la lipon de la inkvizitoro. “Ĉu ne estas pli bonaj argumentoj,” mi demandis al mia majstro, dum Alborea obstine furiozis kontraŭ la barbo de la Episkopo de Kaffa, “por pruvi aŭ nei la malriĉecon de Kristo?” “Sed oni povas aserti ambaŭ, mia bona Adso,” diris Vilhelmo, “kaj vi neniam povos konstati surbaze de la Evangelioj, ĉu Kristo konsideris sia posedaĵo, kaj kiom, la tunikon, kiun li surportis kaj kiun li forĵetis kiam ĝi estis eluzita. Kaj, se oni volas, la doktrino de Tomaso el Akvino pri la proprieto estas pli aŭdaca ol tiu de ni franciskanoj. Ni diras: ni posedas nenion kaj ni havas ĉion por uzo. Li diris: ja konsideru vin posedantoj kondiĉe, ke, se al iu mankas io, kion vi posedas, vi permesos al li uzi ĝin, kaj tio pro devo, ne pro karitato. Sed la demando ne estas ĉu Kristo estis malriĉa, sed ĉu la eklezio devas esti malriĉa. Kaj malriĉa ne signifas posedi palacon aŭ ne, sed konservi aŭ rezigni la rajton leĝdoni pri surteraj aferoj”. “Jen do,” mi diris, “kial la imperiestro tiom interesiĝas pri la paroladoj de la franciskanoj pri malriĉeco”. “Ĝuste. La franciskanoj partoprenas en la ludo de la imperiestro kontraŭ la papo. Sed por Marsiljo kaj mi la ludo estas duobla, ĉar ni ŝatus, ke la ludado de la imperio estu tiu nia kaj utilu al nia tezo pri la regpovo de la homoj”. “Kaj ĉu vi diros ĉi tion kiam vi devos paroli?” “Se mi diras ĉi tion, mi plenumas mian mision, kiu estas esprimi la opiniojn de la imperiestraj teologoj. Sed se mi diras ĉi tion, mia misio malsukcesas, ĉar mi devas faciligi duan renkontiĝon en Avinjono, kaj mi pensas, ke Johano ne akceptas, ke mi iru tien por diri ĉi tiujn aferojn”. “Do?” “Kaj do mi estas kaptita inter du kontraŭstarantaj fortoj, kiel azeno, kiu ne scias el kiu el du sakoj da fojno manĝi. Fakto estas, ke la momento ne estas taŭga. Marsiljo deliras pri neebla transformo, nun, kaj Ludoviko ne estas pli bona ol siaj antaŭuloj, kvankam nuntempe li restas la nura bastiono kontraŭ aĉulo kiel Johano. Eble mi devos paroli, krom en la kazo, ke antaŭe ĉi tiuj mortigos sin unu la alian. Ĉiukaze skribu Adso, por ke almenaŭ restu spuro de tio, kio okazas hodiaŭ”. “Kaj kion pri Mikaelo?” “Mi timas, ke li malŝparas sian propran tempon. La kardinalo scias, ke la papo ne volas peradon, Bernardo Gui scias, ke sia tasko estas la malsukceso de la renkonto; kaj Mikaelo scias, ke li iros al Avinjono ĉiukaze, ĉar li ne volas, ke la ordeno ĉesu ĉiun rilaton kun la papo. Kaj li riskos sian vivon”. Dum ni interparolis – kaj mi vere ne scias, kiel ni povis aŭdi unu la alian – la disputo atingis sian kulminon. La pafarkistoj intervenis, post mansigno de Bernardo Gui, por malhelpi la du grupojn kunpuŝiĝu definitive. Sed samkiel sieĝantoj kaj sieĝatoj starantaj ambaŭflanke de la muroj de fortikaĵo, ili lanĉis disputojn kaj insultojn, pri kiuj mi raportas ĉi tie senorde, ne povante atribui ilian aŭtorecon, kaj komprenante, ke la frazoj ne estis eldiritaj sinsekve, kiel okazus dum disputo en miaj landoj, sed la la mediteranea kutimo, kun unu kovranta la alian, kiel la ondoj de furioza maro. “La evangelio diras, ke Kristo havis sakon!” “Ĉesu paroli pri tiu sako, kiun vi pentras eĉ sur la krucoj! Kion, prefere, vi diras pri tio, ke Nia Sinjoro, kiam li estis en Jerusalemo, ĉiuvespere revenis al Betanio?” “Kaj se Nia Sinjoro volis dormi en Betanio, kiu estas vi por kritiki lian decidon?” “Ne, maljuna virkapro, Nia Sinjoro revenadis al Betanio, ĉar li ne havis monon por pagi gastejon en Jerusalemo!” “Bonagracja, virkapro estas vi! Kaj kion Nia Sinjoro manĝis en Jerusalemo?” “Kaj vi dirus, ke la ĉevalo, kiu ricevas furaĝon de sia mastro por pluvivi, havas la proprieton de la furaĝo?” “Atentu, ke vi komparas Kriston kun ĉevalo...” “Ne, estas vi, kiu komparas Kriston kun simonia prelato de via kortego, kolektujo de sterko!” “Ha jes? Kaj kiomfoje la Sankta Seĝo devis ŝarĝiĝi per la kostoj de procesoj por defendi viajn havaĵojn?” “La ekleziajn havaĵojn, ne la niajn! Ni nur uzis ilin!” “Uzataj por manĝi ilin, por konstrui al vi belajn preĝejojn kun oraj statuoj, hipokrituloj, transportiloj de maljusteco, blankigitaj tomboj, nestoj de malvirto! Vi bone scias, ke la karitato, kaj ne la malriĉeco, estas la principo de perfekta vivo!” “Ĉi tion diris tiu via frandemulo Tomaso!” “Atentu, fiulo! Tiu, kiun vi nomas frandemulo, estas sanktulo de la sankta roma eklezio!” “Sanktulo de miaj sandaloj, sanktproklamita de Johano por ĉikani la franciskanojn! Via papo ne povas proklami sanktulojn, ĉar li estas herezulo! Eĉ, li estas ĉefherezulo!” “Ni jam aŭskultis ĉi tiun belan gurdadon! Ĝi estas la deklaro de la marioneto de Bavario en Saĥsenhaŭsen, preparita de via Ubertino!” “Atentu pri tio, kion vi diras, porko, filo de la putino de Babelo kaj ankaŭ de pliaj malĉastulinoj! Vi scias, ke Ubertino ne estis ĉe la imperiestro tiun jaron, sed li estis precize en Avinjono por servi al kardinalo Orsini, kaj la papo alsendis lin kiel heroldon al Aragono!” “Mi scias, mi scias, ke li faris voton de malriĉeco ĉe la kardinala festeno, kiel li faras nun en la plej riĉa abatejo de la duoninsulo! Ubertino, se vi ne estis tie, kiu proponis la uzon de viaj tekstoj al Ludoviko?” “Ĉu estas mia kulpo, se Ludoviko legas miajn tekstojn? Kompreneble li ne povas legi la viajn ĉar vi estas analfabeto!” “Ĉu mi estas analfabeto? Ĉu estis lego kaj skribokapabla via Francisko, kiu parolis kun anseroj?” “Vi blasfemas!” “Vi estas la blasfemanto, fratuleto de la bareleto!” “Mi neniam faris ion kun bareleto, kaj vi scias tion!!!” “Jes, vi faris, vi kun viaj kunfratuloj, kiam vi enŝoviĝis en la liton de Klara el Montefalko!” “Ke Dio cindrigu vin per fulmoj! Mi estis inkvizitoro tiutempe, kaj Klara estis jam mortinta odoranta kiel sanktulino!” “El Klara eliĝis odoro de sankteco, sed vi enspiris alian odoron, kiam vi kantis la matenajn preĝojn al la monaĥinoj!” “Daŭrigu, daŭrigu, la kolerego de Dio trafos vin, kiel ĝi atingos vian mastron, kiu donis rifuĝon al du herezuloj: tiu ostrogoto Majstro Eckhart kaj tiu angla sorĉisto, kiun vi nomas Branucerton!” “Respektindaj fratoj, respektindaj fratoj!” kriadis kardinalo Bertrando kaj la Abato.