LASTA FOLIO

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Lasta folio

La abatejo brulis dum tri tagoj kaj tri noktoj kaj neniel efikis la lastaj penadoj. Jam matene de la sepa tago de nia restado en tiu loko, kiam la postvivantoj komprenis, ke neniu konstruaĵo povas esti savita, kiam de la plej belaj konstruaĵoj frakasiĝis la eksteraj muroj kaj la preĝejo, kvazaŭ kuntirante sin, englutis sian turon, en tiu momento al ĉiu mankis la volo batali kontraŭ la dia puno. Pli kaj pli malviglaj estis la kuroj al la malmultaj restantaj siteloj da akvo, dum ankoraŭ brulis trankvile la kapitula salono kun la impona domo de la abato. Kiam la fajro atingis la ekstreman flankon de la diversaj metiejoj, la servistoj jam delonge savis kiom eble plej multe da ilaroj, kaj ili preferis traserĉi la monteton por reakiri almenaŭ parton de la bestoj, kiuj fuĝis el la murzonita areo dum la nokta konfuzo.

Mi vidis kelkajn domoservantojn riske eniri en tion, kio postrestis el la preĝejo: mi imagis, ke ili volis eniri en la subteraĵon de la trezorejo por kapti kelkan altvaloran objekton antaŭ ol fuĝi. Mi ne scias, ĉu ili sukcesis, ĉu la subteraĵo ne jam enprofundiĝis, ĉu la kanajloj ne enfalis en la internaĵojn de la tero dum ili klopodis atingi ĝin.

Suprenvenis intertempe homoj el la vilaĝo por helpi, aŭ ankaŭ por provi pluki iom da rabaĵo. Plejmulto de la mortintoj restis en la ankoraŭ brulvarmaj ruinoj. La trian tagon, post kuraco de la vunditoj, post enterigo de la kadavroj restintaj ankoraŭ subĉiele, la monaĥoj kaj ĉiuj aliaj kolektis siajn aĵojn kaj forlasis la ankoraŭ fumantan altebenaĵon, kiel oni lasas malbenitan lokon. Mi ne scias kien ili dispeliĝis.

Vilhelmo kaj mi forlasis tiujn lokojn, sur du rajdobestoj, kiujn ni trovis perdiĝintaj en la arbaro kaj kiujn ni nun konsideris res nullius (nenies havaĵo). Ni iris orienten. Kiam ni denove atingis Bobjo’n, ni eksciis malbonajn informojn pri la imperiestro. Kiam li alvenis al Romo, li estis kronita de la homoj. Konsiderante nun neebla ajnan repaciĝon kun Johano, li elektis kontraŭpapon, Nikolao la 5-a. Marsiljo estis nomumita spirita vikario de Romo, sed pro lia kulpo, aŭ lia malforteco, okazis en tiu urbo eventoj tre malĝojaj por raporti. Pastroj lojalaj al la papo, kiuj ne volis celebri meson, estis torturitaj, prioro de la aŭgustenanoj estis ĵetita en la kavon de la leonoj sur monteto Kapitolo. Marsiljo kaj Johano el Ĝanduno deklaris Johano’n herezulo kaj Ludoviko mortkondamnigis lin. Sed la imperiestro malbone regis, li fariĝis malamiko de la lokaj potenculoj, li ŝtelis monon de la ŝtata trezorejo. Kiam ni aŭdis ĉi tiujn informojn, ni prokrastis nian malsupreniron al Romo, kaj mi komprenis, ke Vilhelmo ne volis fariĝi atestanto pri eventoj, kiuj humiligis liajn esperojn.

Post nia alveno al Pompozo, ni eksciis, ke Romo ribelis kontraŭ Ludoviko, kiu supreniris al Pizo, dum en la papan urbon eniris triumfe la senditoj de Johano.

Intertempe Mikaelo el Ĉezeno konsciis, ke sia ĉeesto en Avinjono ne estigas rezultojn, eĉ, li timis pri sia vivo, kaj fuĝis por rekuniĝi kun Ludoviko en Pizo. La imperiestro intertempe ankaŭ perdis la subtenon de Kastruĉo, reganto de Luko kaj Pistojo, kiu mortis.

Resume, antaŭvidante la eventojn, kaj sciante, ke la Bavarlandano estos alportita al Munkeno, ni inversigis nian iradon kaj decidis alveni tien antaŭ li, ankaŭ ĉar Vilhelmo sentis, ke Italujo iĝas nesekura por li. En la monatoj kaj jaroj, kiuj sekvis, Ludoviko vidis la diseriĝon de la alianco kun la gibelinoj, la sekvan jaron kontraŭpapo Nikolao kapitulacis al Johano, aperante ĉe li kun ŝnuro ĉirkaŭ sia kolo.

Kiam ni alvenis al Munkeno, mi devis disiĝi de mia bona majstro meze de multaj larmoj. Lia sorto estis necerta, miaj gepatroj preferis, ke mi revenu al Melk. Depost la tragika nokto, en kiu Vilhelmo malkaŝis al mi sian malesperon antaŭ la ruinoj de la abatejo, ni, kvazaŭ pro silenta interkonsento, ne plu parolis pri tiu travivaĵo. Nek ni menciis ĝin dum nia dolora adiaŭo.

Mia majstro donis al mi multajn bonajn konsilojn por miaj estontaj studoj, kaj li donis al mi la lensojn, kiujn Nikolao faris por li, ĉar li havis la siajn denove. Mi estis ankoraŭ juna, li diris al mi, sed iam ili utilos (kaj ja mi tenas ilin sur la nazo nun, kiam mi skribas ĉi tiujn liniojn). Poste li forte brakumis min, kun la tenereco de patro, kaj forsalutis min.

Mi ne plu vidis lin. Mi eksciis post multe da tempo, ke li mortis dum la granda pesto, kiu furiozis en Eŭropo en la duono de la nuna jarcento. Mi ĉiam preĝas, ke Dio estu akceptinta lian animon kaj estu pardoninta al li la multajn agojn de orgojlo, kiujn lia intelekta fiereco plenumigis al li.


Jarojn poste, estante jam tre matura viro, mi havis la okazon fari vojaĝon al Italujo laŭ tasko de mia abato. Mi ne povis rezisti la tenton kaj dum mia revenvojaĝo mi faris longan ĉirkaŭvojon por reviziti tion, kio postrestis de la abatejo.

La du vilaĝoj ĉe la montopiedo dezertiĝis, la ĉirkaŭaj teroj estis nekultivataj. Mi supreniris al la altebenaĵo kaj spektaklo de dezerteco kaj morto prezentiĝis al miaj okuloj malsekigitaj de larmoj.

El la grandaj kaj imponaj konstruaĵoj, kiuj ornamis tiun lokon, postrestis disaj ruinoj, kiel jam okazis al la monumentoj de la antikvaj paganoj en urbo Romo. Hedero kovris la rubojn de la muroj, la kolonojn, la malmultajn ĉeftrabojn, kiuj restis sendifektaj. Sovaĝaj herboj invadis la grundon ĉie, kaj eĉ ne estis klare, kie iam estis la legomĝardeno kaj la ĝardeno. Nur la loko de la tombejo estis rekonebla pro kelkaj tomboj, kiuj ankoraŭ reliefiĝis el la tero. La sola vivosigno: kelkaj rabobirdoj ĉasis lacertojn kaj serpentojn kiuj, kiel baziliskoj, kaŭris meze de la ŝtonoj aŭ zigzagis sur la muroj. De la preĝeja portalo postrestis malmultaj spuroj koroditaj de ŝimo. La timpano staris duonigita kaj en ĝi mi povis vidi ankoraŭ, larĝigitan de la vetero kaj malbriligitan de malpuraj likenoj, la maldekstran okulon de la surtroniĝinta Kristo kaj ion de la vizaĝo de la leono.

La Konstruaĵo, escepte de la suda murego, ruiniĝinta, ŝajnis daŭre stari kaj defii la tempopason. La du eksteraj turoj, super la krutaĵo, ŝajnis preskaŭ sendifektaj, sed ĉie la fenestroj estis malplenaj okulkavoj, kies gluecaj larmoj konsistis el putraj grimpoplantoj. Interne, la verko de la arto, detruita, kunfandiĝis kun tiu de la naturo kaj en vastaj partoj de la kuirejo la okulo kuris al la malfermita ĉielo tra la breĉo de la supraj etaĝoj kaj de la tegmento, defalintaj kiel falintaj anĝeloj. Ĉio, kio ne estis verda pro la muskoj, estis ankoraŭ nigra pro la fumo de antaŭ multaj jardekoj.

Traserĉante la fatrasojn mi, de tempo al tempo, trovis pecojn de pergameno falintajn el la scriptorium kaj el la biblioteko kaj transvivintajn kiel trezorojn enterigitajn; kaj mi komencis kolekti ilin, kvazaŭ mi devus rekunmeti la foliojn de libro. Poste mi rimarkis, ke en unu el la turegoj daŭre staris, kaduka kaj preskaŭ kompleta, la helikforma ŝtuparo ĝis la scriptorium, kaj de tie, surgrimpante deklivon el fatrasoj, oni povis atingi la nivelon de la biblioteko: ĝi tamen estis nur speco de galerio, kiu superstaris la malplenan spacon laŭlonge de la eksteraj muroj.

Laŭlonge de parto de muro mi trovis ŝrankon, ankoraŭ mirakle starantan, kiu saviĝis, mi ne scias kiel, el la fajro, kaj putritan pro akvo kaj insektoj. Interne estis ankoraŭ kelkaj paperfolioj. Mi trovis aliajn fragmentojn dum mi traserĉis la ruinojn malsupre. La mia estis malmulta rikolto, sed mi pasigis tutan tagon kolektante ĝin, kvazaŭ el tiuj disiecta membra (disaj partoj) de la biblioteko fontis mesaĝo por mi. Kelkaj pecetoj de pergameno estis senkolorigitaj, aliaj iel montris la ombron de bildo, kaj foje la fantomon de unu aŭ de pluraj vortoj. Foje mi trovis foliojn sur kiuj tutaj frazoj estis legeblaj kaj, pli facile, bindaĵojn ankoraŭ sendifektajn, defenditajn de tiuj, kiuj estis iliaj metalaj ornamaĵoj… Larvoj de libroj, ŝajne ankoraŭ sanaj ekstere, sed voritaj interne: kaj tamen foje saviĝis duona folio, estis travidebla incipit (komencaj vortoj), iu titolo...

Mi kolektis ĉiun relikvon, kiun mi povis trovi, kaj plenigis per ili du vojaĝsakojn, forlasante aĵojn, kiuj estis al mi utilaj por povi savi tiun mizeran trezoron.

Laŭ la vojo reen kaj poste en Melk mi pasigis multajn, multajn horojn provante deĉifri tiujn spurojn. Mi ofte rekonis el vorto aŭ restinta bildo, al kiu verko ĝi apartenis. Kiam mi retrovis, dum la tempopaso, aliajn ekzemplerojn de tiuj libroj, mi studis ilin kun amo, kvazaŭ la sorto lasis al mi tiun heredaĵon, kvazaŭ la rekono de la detruita kopio estus klara signo el la ĉielo, kiu diris tolle et lege (prenu kaj legu). Je la fino de mia pacienca rekunmeto konturiĝis malpli grava biblioteko, signo pri la malapero de tiu gravega kaj konsistanta el fragmentoj, citaĵoj, nekompletaj frazoj, stumpetoj de libroj.

Ju pli mi relegas ĉi tiun liston, des pli mi estas konvinkita, ke ĝi estas rezulto de hazardo kaj ke ĝi tute ne entenas mesaĝon. Sed ĉi tiuj nekompletaj paĝoj akompanis min dum la tuta vivo, kiu ekde tiam postrestis al mi, mi ofte konsultis ilin kiel orakolon, kaj mi havas preskaŭ la impreson, ke tio, kion mi skribis sur ĉi tiuj folioj, kiujn vi nun legas, nekonata leganto, estas nenio pli ol flik-libreto, figura poemo, grandega akrostiko, kiu ne diras nek ripetas ion alian ol tion, kion sugestis al mi tiuj fragmentoj, nek mi ne plu scias ĉu mi ĝis nun parolis pri ili aŭ ĉu ili parolis per mia buŝo.

Sed, kiu ajn el la du eblecoj estu tiu ĝusta, ju pli mi ripetas al mi la historion, kiu rezultis el ili, des malpli mi scias, ĉu ĝi enhavas, aŭ ne, intrigon distingeblan de la nura natura sinsekvo de eventoj kaj de la tempoj, kiuj kunligas ilin. Kaj estas malfacile por tiu ĉi maljuna monaĥo, ĉe la sojlo de la morto, scii, ĉu la teksto, kiun li skribis, enhavas ian kaŝitan signifon, aŭ pli ol unu, aŭ multajn, aŭ tute neniun.

Sed ĉi tiu mia nekapablo vidi estas verŝajne efiko de la ombro, kiun la granda mallumo alproksimiĝanta ĵetas sur la maljunan mondon.

Est ubi gloria nunc Babylonia (kie estas nun la gloro de Babilono)? Kie estas la iamaj neĝoj? La tero dancas la dancon de Makabro, ŝajnas al mi kelkfoje, ke sulkas la Danubon boatoj plenaj de frenezuloj irantaj al malluma loko.

Ĉio, kion mi povas fari, estas silenti. O quam salubre, quam iucundum et suave est sedere in solitudine et tacere et loqui cum Deo! (Ho kiom estas sane, ĝoje kaj dolĉe sidi en soleco kaj silenti kaj paroli kun Dio!). Post nemulte mi reunuiĝos kun mia komenco, kaj mi ne plu kredas, ke li estas la Dio de gloro, pri kiu parolis al mi la abatoj de mia ordeno, aŭ de ĝojo, kiel kredis tiam la franciskanoj, eble eĉ ne de pieco. Gott ist ein lautes Nichts, ihn rührt kein Nun noch Hier... (Dio estas brua nenio, [preter] la tuŝo de Tempo kaj Loko).

Mi baldaŭ eniros ĉi tiun vastan dezerton, kiu estas perfekte ebena kaj nemezurebla, en kiu la vere pia koro cedas, plenigita de beateco. Mi enprofundiĝos en dian mallumon, en mutan silenton kaj neesprimeblan unuiĝon, kaj en tiu enprofundiĝo perdiĝos ĉiu egaleco kaj ĉiu malegaleco, kaj en tiu abismo mia spirito perdos sin mem, kaj ĝi ne konos egalecon nek malegalecon, nek ion alian: kaj ĉiuj diferencoj estos forgesitaj, mi estos en la simpla fundamento, en la silenta dezerto, kie neniam oni vidis diversecon, en la intimeco, kie neniu troviĝas en sia propra loko. Mi falos en la silentan kaj neloĝatan diecon, kie ne estas verko nek bildo.


Frostas en la scriptorium, la polekso doloras. Mi postlasas ĉi tiun skribaĵon, mi ne scias al kiu, mi ne plu scias pri kio ĝi temas: stat rosa pristina nomine, nomina nuda tenemus.