LOGIKE, TEMAS PRI MANUSKRIPTO

El La bona lingvo
Revizio de 17:53, 16 Aŭg. 2021 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La nomo de la rozo <hr> <br> LOGIKE, TEMAS PRI MANUSKRIPTO ''La 16-an aŭgusto 1968 oni enmanigis al mi libron elirintan el la plumo de iu abato Vallet,'' Le man...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


LOGIKE, TEMAS PRI MANUSKRIPTO

La 16-an aŭgusto 1968 oni enmanigis al mi libron elirintan el la plumo de iu abato Vallet, Le manuscript de Dom 1 -piednotoj manuskripto Adson de Melk, traduit en français d'après l'édition de Dom J. Mabillon (Aŭ Presses de l'Abbaye de la Source, Paris, 1842)2. En la libro, provizita per historiaj indikoj envere malmultaj, oni asertis, ke ĝi fidele respegulis manuskripton de la 14-a jarcento, siavice trovita en la monaĥejo de Melk fare de tiu elstara klerulo de la 17-a jarcento, al kiu oni ŝuldas multon pro lia historio de la benediktana ordeno. La klera trouvaille3 (tiu mia, la tria, do, en la tempo) ĝojigis min dum mi estis en Prago atende de kara persono. Ses tagojn poste la sovetuniaj trupoj invadis la malbonsortan urbon. Mi sukcesis, ne sen aventuroj, atingi la aŭstrian landlimon ĉe Linz, de tie mi iris al Vieno, kie mi renkontis la atenditan personon kaj kune ni kontraŭflue navigis Danubon. Mense tre ekscitita, mi legis, ravita, la teruran historion de Adson de Melk, kaj mi lasis, ke mi estu absorbita de ĝi tiom multe, ke preskaŭ tuj mi transskribis tradukon, en kelkaj grandaj kajeroj de Papéterie4 Joseph Gibert, sur kiuj estas tre agrable skribi se la skribilo estas mola. Kaj dum mi faris tion, ni alvenis proksime al Melk, kie daŭre, apike super kurbiĝo de la rivero, staras la bela Stift5, plurfoje restaŭrita tra la jarcentoj. Eble la leganto divenis, ke mi trovis neniun spuron de la manuskripto de Adso en la biblioteko de la monaĥejo. Antaŭ ol alveni al Salzburgo, iun tragikan nokton en malgranda hotelo ĉe la bordo de Mondsee, mia partnereco dumvojaĝa subite interrompiĝis kaj la persono kun kiu mi vojaĝis malaperis kunportante kun si la libron de abato Vallet, ne pro malbonvolo, sed pro la senorda kaj abrupta maniero laŭ kiu nia rilato finiĝis. Do restis serio da manskribitaj kajeroj en mia propra mano, kaj granda malpleno en mia koro. Kelkajn monatojn poste en Parizo mi decidis enprofundiĝi en mia esplorado. El la malmultaj informoj, kiujn mi ĉerpis el la franca libro, restis al mi nur la referenco pri la fonto, eksterordinare detala kaj preciza: «Vetera analecta, sive collectio veterum aliquot operum & opusculorum omnis generis, carminum, epistolarum, diplomaton, epitaphiorum, &, cum itinere germanico, adaptationibus aliquot disquisitionibus R.P.D. Joannis Mabillon, Presbiteri ac Monachi Ord. Sancti Benedicti e Congregratione S. Mauri. - Nova Editio cui accessere Mabilloni vita & aliquot opuscula, scilicet Dissertatio de Pane Eucharistico, Azymo et Fermentato, ad Eminentiss. Cardinalem Bona. Subjungitur opusculum Eldefonsi Hispaniensis Episcopi de eodem argumentum. Et Eusebii Romani ad Theophilum Gallum epistola, De cultu sanctorum ignotorum, Parisiis, apud Levesque, ad Pontem S. Michaelis, MDCCXI, cum privilegio Regis»6 Mi tuj trovis Vetera Analecta ĉe la biblioteko Sainte Geneviève, sed je mia granda surprizo la trovita eldono malsamis pro du detaloj: unue la eldonisto, kiu estis Montalant, ad Ripam P.P. Augustinianorum (prope Pontem S. Michaelis)7 kaj due, la dato du jarojn pli malfrua. Necesas diri, ke ĉi tiuj Analecta ne enhavis manuskriptojn de Adso aŭ Adson de Melk - kaj efektive, kiel iu ajn povas kontroli, ĝi estas kolekto de tekstoj el meza kaj eta longeco, dum la rakonto transskribita de Vallet plenigis kelkajn centojn da paĝoj. Mi konsultis tiam famajn fakulojn pri Mezepoko kiel la karan kaj neforgeseblan Etienne Gilson, sed estis klare, ke la unikaj Vetera Analecta estis tiuj, kiujn mi vidis en Sainte Geneviève. Vizito al la Abbaye de la Source, kiu situas proksime de Passy, kaj konversacio kun mia amiko Dom Arne Lahnestedt ankaŭ konvinkis min, ke neniu abato Vallet publikigis librojn per la presiloj (interalie, ili ne ekzistis) de la abatejo. Estas konata la neglektemo de francaj erudiciuloj koncerne havigon de bibliografiaj indikoj, kiuj havu iom da fidindeco, sed la kazo superis ĉian racian pesimismon. Mi ekkredis, ke falsaĵo venis en miajn manojn. Ĝis nun la libro de Vallet mem ne estis rehavebla (aŭ almenaŭ mi ne kuraĝis iri por peti ĝin al tiu, kiu ŝtelis ĝin de mi). Kaj al mi restis nur miaj notoj, pri kiuj mi jam komencis dubi. Estas magiaj momentoj, el granda fizika laciĝo kaj intensa mova ekscito, dum kiuj estiĝas vizioj de homoj konataj en la pasinteco (“en me retraçant ces details, j'en suis à me demander s'ils sont réels, ou bien si je les ai rêvés”8). Mi eksciis poste, per la bela libreto de la Abbé de Bucquoy9, ke ekzistas ankaŭ vizioj pri libroj ankoraŭ ne verkitaj. Se io nova ne estus okazinta, mi ankoraŭ estus ĉi tie scivolante, de kie alvenis la historio de Adson de Melk, tamen en 1970, en Bonaero, scivoleme serĉante en la benkoj de malgranda librobrokantejo en Corrientes, ne malproksime de la pli fama Patio del Tango de tiu granda strato, mi renkontis la kastilian version de libreto de Milo Temesvar10, “Pri la uzo de speguloj en la ŝakludo”, kiun mi jam havis okazon mencii (miavice) en Apocalittici e integrati11, recenzante lian ĵusdatan “La vendistoj de Apokalipso”. Ĝi estis la traduko de la nun ne trovebla originalo en la kartvela lingvo (Tbiliso, 1934) kaj tie, kun mia granda surprizo, mi legis abundajn citaĵojn el la manuskripto de Adson, sed la fonto estis nek Vallet nek Mabillon, sed pastro Athanasius Kircher12 (sed el kiu lia verko?). Akademiano – ne oportunas, laŭ mi, ke mi diru lian nomon - tiam certigis al mi, ke (kaj li citis indeksojn parkere) la granda jezuito neniam parolis pri Adson de Melk. Sed la paĝoj de Temesvar estis antaŭ miaj okuloj kaj la eventoj, kiujn li aludis, estis absolute similaj al tiuj en la manuskripto tradukita de Vallet (precipe la priskribo de la labirinto postlasis nenian dubon). Kion ajn Beniamino Placido13 skribis pri li, abato Vallet ekzistis kaj do certe ankaŭ Adson de Melk. Mi konkludis, ke la memoraĵoj de Adson prave ŝajnis esti parto de la naturo de la eventoj, kiujn li rakontas: envolvitaj en multaj kaj malprecizaj misteroj, komencante de la aŭtoro, ĝis la loko de la abatejo, pri kiu Adson silentas kun firma obstino, tiel ke la konjektoj permesas lokigi malprecizan areon inter Pomposa kaj Conques, kun konsentebla hipotezo, ke la loko staris ie laŭlonge de la ĉeno de Apeninoj, inter Piemonto, Ligurujo kaj Francio (tio estas inter Lerici kaj Turbia). Pri la periodo de la priskribitaj eventoj, temas pri la fino de Novembro 1327; ne estas certa, male, la dato kiam la aŭtoro verkis. Kalkulante, ke li diras sin noviculo en '27 kaj proksima al morto kiam li verkas siajn memoraĵojn, ni povas konjekti, ke la manuskripto estis redaktita en la lastaj dek aŭ dudek jaroj de la 14-a jarcento. Konsiderante ĉion, estis tre malmultaj la motivoj, kiuj povis puŝi min eldoni mian itallingvan version de obskura franca novgotika versio de latina eldono de verko de la 17-a jarcento, verkita en la latina fare de germana monaĥo fine de la 14-a jarcento. Unue, kian stilon adopti? La tento rilatigi min al tiuepokaj italaj modeloj estis malakceptita ĉar tute nepravigebla: ne nur Adson skribis latine, sed klaras el la tuta disvolviĝo de la teksto, ke lia kulturo (aŭ la kulturo de la abatejo, kiu tiom evidente influis lin) estas multe pli malnova; ĝi klare estas plurjarcenta kunmeto de scioj kaj stilaj kutimoj ligitaj kun la malfru-mezepoka latina tradicio. Adson pensas kaj skribas kiel monaĥo, kiu ne estis tuŝita de la revolucio enkondukita de la popola lingvo, li ligiĝas al la paĝoj konservataj en la biblioteko, pri kiu li rakontas, edukita per patristik-skolastikaj14 tekstoj, kaj lia historio (escepte de la aludoj kaj eventoj de la 14-a jarcento, kiujn ankaŭ Adson transskribas kun mil duboj, kaj ĉiam surbaze de aŭskultitaj faktoj) povus esti verko, pro lingvaĵo kaj erudiciaj citaĵoj, de la 12-a aŭ 13-a jarcento. Aliflanke estas sendube, ke tradukante la latinon de Adson en sian novgotikan francan lingvon, Vallet enkondukis diversajn proprajn arbitraĵojn, kaj ne ĉiam nur stilaj. Ekzemple, la personoj foje parolas pri la kvalitoj de herboj, klare aludante tiun libron de sekretoj, kies aŭtorecon oni pretendas al Alberto la Granda15 kaj kiun oni senĉese reprilaboris dum la jarcentoj. Estas certe, ke Adson konis ĝin, sed fakto estas, ke li citas fragmentojn, kiuj tro laŭvorte reeĥas ĉu receptojn de Paracelsus16, ĉu evidentajn tekstajn aldonojn entenitajn en eldono aperinta dum la Tudora epoko. Aliflanke, mi konstatis poste, ke en la periodo kiam Vallet transskribis (ĉu vere?) la manuskripton de Adso, dekok-jarcenta eldono de la Granda kaj Malgranda Alberto17 estis haveblaj en Parizo kun teksto tiam neripareble manipulita. Tamen, kiel certiĝi, ke la teksto, pri kiu aludis Adson, aŭ la monaĥoj, kies dirojn li notis, ne enhavis, inter glosoj, marĝenaj klarigaj tekstoj kaj diversaj aldonaj partoj, ankaŭ notojn, kiujn nutris la kulturo de la postaj tempoj? Fine, ĉu mi devis konservi en la latina tiujn tekstojn, kies tradukon abato Vallet mem ne taksis oportuna, eble por konservi la tiaman etoson? Ne estis precizaj motivoj por fari tion, krom la emo, eble miskomprenita, resti fidela je mia fonto... Mi forigis la troaĵon, sed ion mi lasis. Kaj mi timas, ke mi kondutis kiel tiuj malbonaj romanverkistoj, kiuj, enscenigante francan rolulon, lasas, ke li diru: “parbleu!” kaj “la femme, ah! la femme!”. Konklude, mi estas plena de duboj. Ĝuste ĉar mi vere ne scias, kial mi estis kuraĝgranda kaj prezentis la manuskripton de Adson de Melk kiel nedubeble veran. Ni diru: ĝi estis faro pro enamiĝo. Aŭ, se vi preferas, maniero por liberigi min de multaj kaj malnovaj obsedoj. Mi transskribas sen zorgi pri aktualeco. En la jaroj, kiam mi malkovris la tekston de abato Vallet, disvastiĝis la konvinko, ke oni devis verki nur por sindediĉi al nuntempo kaj por ŝanĝi la mondon. Dek kaj pliajn jarojn poste estas nun konsolodone por la literaturisto (relevita al ties plej alta digno), ke oni povas verki pro pura amo al verkado. Kaj tial, nun mi sentas min libera rakonti, pro la simpla plezuro fantaziumi, la historion de Adson de Melk, kaj mi sentas komforton kaj konsolon konstatante, ke ĝi treege malproksimas en la tempo (nun, kiam la maldormo de la racieco forpelis ĉiujn monstrojn, kiujn ĝia dormo generis), ke ĝi estas tiom glore manka je rilatigo al nia epoko, pretertempe fremda je niaj esperoj kaj niaj certecoj. Ĉar ĝi estas historio pri libroj, ne pri ĉiutagaj mizeroj, kaj ĝia legado povas instigi nin deklami, kune kun la granda “imitanto” de Kempis18: “In omnibus requiem quaesivi, et nusquam inveni nisi in angulo cum libro.”19 la 5-an de Januaro 1980