LOGIKE, TEMAS PRI MANUSKRIPTO

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


LOGIKE, TEMAS PRI MANUSKRIPTO

La 16-an aŭgusto 1968 oni enmanigis al mi libron elirintan el la plumo de iu abato Valje', "Le manuscript de Dom (1) Piednotoj de Manuskripto Adso el Melk, traduit en français d'après l'édition de Dom J. Mabillon (Aux Presses de l'Abbaye de la Source, Paris, 1842)" (2) Piednotoj de Manuskripto. En la libro, provizita per historiaj indikoj vere malmultaj, oni asertis, ke ĝi fidele respegulis manuskripton de la 14-a jarcento, siavice trovita en la monaĥejo de Melk fare de tiu elstara klerulo de la 17-a jarcento, al kiu oni ŝuldas multon pro lia historio de la benediktana ordeno. La klera trouvaille (3) Piednotoj de Manuskripto (tiu mia, la tria, do, en la tempo) ĝojigis min dum mi estis en Prago atende de kara persono. Ses tagojn poste la sovetuniaj trupoj invadis la malbonsortan urbon. Mi sukcesis, ne sen aventuroj, atingi la aŭstran landlimon ĉe Linz, de tie mi iris al Vieno, kie mi renkontis la atenditan personon kaj kune ni kontraŭflue ŝipveturis Danubon.

Mense tre ekscitita, mi legis, ravita, la teruran historion de Adso el Melk, kaj mi lasis, ke mi estu absorbita de ĝi tiom multe, ke preskaŭ tuj mi transskribis tradukon en kelkaj grandaj kajeroj de Papéterie (4) Piednotoj de Manuskripto Jozef Ĵilber', sur kiuj estas tre agrable skribi se la skribilo estas mola. Kaj dum mi faris tion, ni alvenis proksime de Melk, kie daŭre, krutege super kurbiĝo de la rivero, staras la bela Stift (5) Piednotoj de Manuskripto, plurfoje restaŭrita tra la jarcentoj. Eble la leganto divenis, ke mi trovis neniun spuron de la manuskripto de Adso en la biblioteko de la monaĥejo.

Antaŭ ol alveni al Salzburgo, iun tragikan nokton en malgranda hotelo ĉe la bordo de Mondsee, mia partnereco dumvojaĝa subite interrompiĝis kaj la persono kun kiu mi vojaĝis malaperis kunportante kun si la libron de abato Valje', ne pro malbonvolo, sed pro la senorda kaj abrupta maniero laŭ kiu nia rilato finiĝis. Do, restis serio da manskribitaj kajeroj en mia propra mano kaj granda malpleno en mia koro.

Kelkajn monatojn poste en Parizo mi decidis enprofundiĝi en mia esplorado. El la malmultaj informoj, kiujn mi ĉerpis el la franca libro, restis al mi nur la referenco pri la fonto, eksterordinare detala kaj preciza:

«Vetera analecta, sive collectio veterum aliquot operum & opusculorum omnis generis, carminum, epistolarum, diplomaton, epitaphiorum, &, cum itinere germanico, adaptationibus aliquot disquisitionibus R.P.D. Joannis Mabillon, Presbiteri ac Monachi Ord. Sancti Benedicti e Congregratione S. Mauri. - Nova Editio cui accessere Mabilloni vita & aliquot opuscula, scilicet Dissertatio de Pane Eucharistico, Azymo et Fermentato, ad Eminentiss. Cardinalem Bona. Subjungitur opusculum Eldefonsi Hispaniensis Episcopi de eodem argumentum. Et Eusebii Romani ad Theophilum Gallum epistola, De cultu sanctorum ignotorum, Parisiis, apud Levesque, ad Pontem S. Michaelis, MDCCXI, cum privilegio Regis» (6) Piednotoj de Manuskripto.

Mi tuj trovis la krestomation Vetera Analecta ĉe la biblioteko Sankta Ĵenevjev', sed je mia granda surprizo la trovita eldono malsamis pro du detaloj: unue, la eldonisto, kiu estis Montalant, ad Ripam P.P. Augustinianorum (prope Pontem S. Michaelis) (7) Piednotoj de Manuskripto kaj due, la dato, du jarojn pli malfrua. Necesas diri, ke ĉi tiu krestomatio ne enhavis manuskriptojn de Adso aŭ Adson el Melk - kaj efektive, kiel iu ajn povas kontroli, ĝi estas kolekto de tekstoj el meza kaj eta longeco, dum la rakonto transskribita de Valje' plenigis kelkajn centojn da paĝoj. Mi konsultis sekve famajn fakulojn pri Mezepoko kiel la karan kaj neforgeseblan Etien' Ĵilson, sed estis klare, ke la unikaj Vetera Analecta estis tiuj, kiujn mi vidis en Sankta Ĵenevjev'. Vizito al la Abatejo de Lasurs, kiu situas proksime de Pasi', kaj konversacio kun mia amiko Dom Arne Lanestet ankaŭ konvinkis min, ke neniu abato Valje' publikigis librojn per la presiloj (cetere, ili ne ekzistis) de la abatejo. Estas konata la neglektemo de francaj erudiciuloj koncerne havigon de bibliografiaj indikoj, kiuj havu iom da fidindeco, sed la kazo superis ĉian racian pesimismon. Mi ekkredis, ke falsaĵo venis en miajn manojn. Ĝis nun la libro de Valje' mem ne estis rehavebla (aŭ almenaŭ mi ne kuraĝis iri por peti ĝin al tiu, kiu ŝtelis ĝin de mi). Kaj al mi restis nur miaj notoj, pri kiuj mi jam komencis dubi.

Estas magiaj momentoj, el granda fizika laciĝo kaj intensa mova ekscito, dum kiuj estiĝas vizioj de homoj konataj en la pasinteco, (en me retraçant ces details, j'en suis à me demander s'ils sont réels, ou bien si je les ai rêvés”) (8) Piednotoj de Manuskripto. Mi eksciis poste, per la bela libreto de la Abato de Bikŭa' (9) Piednotoj de Manuskripto, ke ekzistas ankaŭ vizioj pri libroj ankoraŭ ne verkitaj.

Se io nova ne estus okazinta, mi ankoraŭ estus ĉi tie scivolante, de kie alvenis la historio de Adso el Melk, tamen en 1970, en Bonaero, scivoleme serĉante en la benkoj de malgranda librobrokantejo en Korientes, ne malproksime de la pli fama Tango-dancejo Patio del Tango de tiu granda strato, mi renkontis la kastilian version de libreto de Milo Temesvar (10) Piednotoj de Manuskripto, “Pri la uzo de speguloj en la ŝakludo”, kiun mi jam havis okazon mencii (miavice) en "Apocalittici e integrati" (11) Piednotoj de Manuskripto, recenzante lian ĵusdatan “La vendistoj de Apokalipso”. Ĝi estis la traduko de la nun ne trovebla originalo en la kartvela lingvo (Tbiliso, 1934) kaj tie, kun mia granda surprizo, mi legis abundajn citaĵojn el la manuskripto de Adso, sed la fonto estis nek Valje' nek Mabijon', sed pastro Atanasjus Kirĥer (12) Piednotoj de Manuskripto (sed el kiu lia verko?). Akademiano – ne oportunas, laŭ mi, ke mi diru lian nomon - tiam certigis al mi, ke (kaj li citis indeksojn parkere) la granda jezuito neniam parolis pri Adso el Melk. Sed la paĝoj de Temesvar estis antaŭ miaj okuloj kaj la eventoj, kiujn li aludis, estis absolute similaj al tiuj en la manuskripto tradukita de Valje' (precipe la priskribo de la labirinto postlasis nenian dubon). Kion ajn Benjamino Plaĉido (13) Piednotoj de Manuskripto skribis pri li, abato Valje' ekzistis kaj do certe ankaŭ Adso el Melk.

Mi konkludis, ke la memoraĵoj de Adso prave ŝajnis esti parto de la naturo de la eventoj, kiujn li rakontas: envolvitaj en multaj kaj malprecizaj misteroj, ekde la aŭtoro ĝis la loko de la abatejo, pri kiu Adso silentas per firma obstino, tiel ke la konjektoj permesas lokigi malprecizan areon inter Pompoza kaj Conk, kun akceptebla probableco, ke ĝi situis ie sur la spino de Apeninoj, inter Piemonto, Ligurio kaj Francio (tio estas, inter Leriĉi kaj Turbja). Koncerne la epokon, kiam okazis la priskribitaj eventoj, ĝi datiĝas ĉirkaŭ la fino de novembro 1327; ne certas la dato en kiu la aŭtoro verkis. Kalkulante, ke li diras sin novico en 1327 kaj proksima al morto, kiam li verkas siajn memoraĵojn, ni povas konjekti, ke la manuskripto estis redaktita en la lastaj dek aŭ dudek jaroj de la 14-a jarcento.

Konsidere ĉion, estis tre malmultaj la motivoj, kiuj povis puŝi min eldoni mian itallingvan version de obskura franca novgotika versio de latina eldono de verko de la 17-a jarcento, verkita en la latina fare de germana monaĥo fine de la 14-a jarcento.

Unue, kian stilon adopti? La tento rilatigi min al tiuepokaj italaj modeloj estis malakceptita ĉar tute nepravigebla: ne nur Adso skribis latine, sed klaras el la tuta disvolviĝo de la teksto, ke lia kulturo (aŭ la kulturo de la abatejo, kiu tiom evidente influis lin) estas multe pli malnova; ĝi klare estas plurjarcenta kunmeto de scioj kaj stilaj kutimoj ligitaj kun la malfru-mezepoka latina tradicio. Adso pensas kaj skribas kiel monaĥo, kiu ne estis tuŝita de la revolucio enkondukita de la popola lingvo, li ligiĝas al la paĝoj konservataj en la biblioteko, pri kiu li rakontas, edukita per patristik-skolastikaj (14) Piednotoj de Manuskripto tekstoj, kaj lia historio (escepte de la aludoj kaj eventoj de la 14-a jarcento, kiujn ja Adso transskribas kun mil duboj, kaj ĉiam surbaze de aŭskultitaj faktoj) povus esti verko, pro lingvaĵo kaj erudiciaj citaĵoj, de la 12-a aŭ 13-a jarcento.

Aliflanke, tute certas, ke, tradukante la latinon de Adso en sian novgotikan francan lingvon, Valje' enkondukis diversajn proprajn arbitraĵojn, kaj ne ĉiam nur stilajn. Ekzemple, la personoj foje parolas pri la kvalitoj de herboj, klare aludante tiun libron de sekretoj, kies aŭtorecon oni pretendas al Alberto la Granda (15) Piednotoj de Manuskripto kaj kiun oni senĉese reprilaboris dum la jarcentoj. Estas certe, ke Adso konis ĝin, sed fakto estas, ke li citas fragmentojn, kiuj tro laŭvorte reeĥas ĉu receptojn de Paracelsus (16) Piednotoj de Manuskripto, ĉu evidentajn tekstajn aldonojn entenitajn en eldono aperinta dum la Tudora epoko. Aliflanke, mi konstatis poste, ke en la periodo, kiam Valje' transskribis (ĉu vere?) la manuskripton de Adso, dekok-jarcenta eldono de la Granda kaj Malgranda Alberto (17) Piednotoj de Manuskripto estis havebla en Parizo kun teksto tiam neripareble manipulita. Tamen, kiel certiĝi, ke la teksto, pri kiu aludis Adso, aŭ la monaĥoj, kies dirojn li notis, ne enhavis, inter glosoj, marĝenaj klarigaj tekstoj kaj diversaj aldonaj partoj, ankaŭ notojn, kiujn nutris la kulturo de la postaj tempoj?

Fine, ĉu mi devis konservi en la latina tiujn tekstojn, kies tradukon abato Valje' mem ne taksis oportuna, eble por konservi la tiaman etoson? Ne estis precizaj motivoj por fari tion, krom la emo, eble miskomprenita, resti fidela je mia fonto... Mi forigis la troaĵon, sed ion mi lasis. Kaj mi timas, ke mi kondutis kiel tiuj malbonaj romanverkistoj, kiuj, enscenigante francan rolulon, lasas, ke li diru: "parbleu!" (diable!) kaj "la femme, ah! la femme!" (la virino, aĥ! La virino!).

Konklude, mi estas plena de duboj. Ĝuste ĉar mi vere ne scias, kial mi decidis esti kuraĝa kaj prezenti la manuskripton de Adso el Melk kiel nedubeble veran. Ni diru: ĝi estis faro pro enamiĝo. Aŭ, se vi preferas, maniero por liberigi min de multaj kaj malnovaj obsedoj.

Mi transskribas sen zorgi pri aktualeco. En la jaroj, kiam mi malkovris la tekston de abato Valje', disvastiĝis la konvinko, ke oni devis verki nur por sindediĉi al nuntempo kaj por ŝanĝi la mondon. Dek kaj pliajn jarojn poste estas nun konsolodone por la literaturisto (relevita al ties plej alta digno), ke oni povas verki pro pura amo al verkado. Kaj tial, nun mi sentas min libera rakonti, pro la simpla plezuro fantaziumi, la historion de Adso el Melk, kaj mi sentas komforton kaj konsolon konstatante, ke ĝi treege malproksimas en la tempo (nun, kiam la maldormo de la racieco forpelis ĉiujn monstrojn, kiujn ĝia dormo generis), ke ĝi estas tiom glore manka je rilatigo al nia epoko, pretertempe fremda je niaj esperoj kaj niaj certecoj.

Ĉar ĝi estas historio pri libroj, ne pri ĉiutagaj mizeroj, kaj ĝia legado povas instigi nin deklami, kune kun la granda “imitanto” de Kempis (18) Piednotoj de Manuskripto: "In omnibus requiem quaesivi, et nusquam inveni nisi in angulo cum libro" (19) Piednotoj de Manuskripto.

la 5-an de Januaro 1980