La bona transskribo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


°° konsiloj por transskribado en kelkaj lingvoj, kaj ligoj al similaj tekstoj en la reto.


Lingvoj pritraktitaj en ĉi tiu esploro


Celo de ĉi tiuj paĝoj estas ebligi transskribado de nomoj de homoj kaj lokoj laŭ la originala elparolo, tiom, kiom tio eblas per la sonoj konataj al parolanto de Esperanto laŭ la alfabeto de Esperanto.

Tio permesas interalie sekvi la rekomendojn de la Akademio, troveblaj en http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html . Tiuj rekomendoj interalie konsilas "3.6 La neesperantigitajn proprajn nomojn laŭeble akompanu prononc-indiko konforma al la jenaj postuloj: a) La prononc-indiko estu prezentita tuj ĉe la unua apero de la propra nomo inter rektaj aŭ rondaj krampoj per minusklaj literoj. b) La prononc-indiko principe uzu nur la Esperantajn literojn (en la okazo de manko de ĝusta Esperanta sono responda al la alilingva oni prezentu la plej proksiman Esperantan sonon, eĉ se tiel oni nur proksimume transdonas la originalan prononcon kaj perdas iujn informojn)."

Do, vi trovos proksimumajn sistemojn por redoni la originalajn elparolojn per la literoj de Esperanto por la lingvoj, pri kiuj ni sukcesis okupiĝi. Pritrakto pri ĉi tiu temo estas trovebla ankaŭ en http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj .