Er boja
Er guajo nun è mmica che cqui oggn’anno
ar Governo nun fiocchino proscessi:
li delitti, ppiú o mmeno, sò l’istessi,
e, ppe ggrazzia de Ddio, sempre se fanno.
Ecchelo er punto indove sta er malanno:
che mmó li ggiacubbini se sò mmessi
drent’a li loro scervellacci fessi
ch’er giustizzià la ggente è da tiranno.
Nò cc’abbino li preti st’oppiggnone:
sempre però una massima cattiva,
dàjje, dàjje, la fa cquarch’impressione.
E accusí, ppe llassà la ggente viva
s’innimmicheno er boja, ch’è er bastone
de la vecchiaja de li Stati. Evviva!
1834 03 18
|
La ekzekutisto
La probelmo ne estas, ke ĉi tie
nun mankas la procesoj kriminalaj:
pli malpli estas krimoj samegalaj
kaj, danke Dion, okazas tradicie.
Sed alia problemo gravas plie,
ĉar jakobenoj (1) kun cerboj sensalaj
pensas, ke nur tiranoj tre brutalaj
ŝatas mort-puni eŝafod-podie.
Pastraro ja ne havas tiun penson,
sed diro ripetita kun malbono
finfine mis-impresas ĉies menson.
Kontrasti al ekzekutist', bastono
de la maljunaj ŝtatoj, por kommpenson
doni, hura', al ĉiu ajn fripono!
1834 03 18
|
(1) Jakobenoj estas en tiu periodo la progresemaj pensantoj kun politike liberalaj ideoj