Er confortatore
Sta notte a mmezza notte er carcerato
sente uprí er chiavistello de le porte,
e ffasse avanti un zervo de Pilato
a ddijje: er fischio te condanna a mmorte.
Poi tra ddu’ torce de sego incerato
co ddu’ guardiani e ddu’ bbracchi de corte,
entra un confortatore ammascherato,
coll’occhi lustri e cco le guance storte.
Te l’abbraccica ar collo a l’improviso,
strillanno: «Alegri, fijjo mio: riduna
le forze pe vvolà ssu in paradiso».
«Che alegri, cazzo! alegri la luna!»,
quello arisponne: «Pozziate esse acciso;
pijjatela pe vvoi tanta furtuna».
1830 09 13
|
La konsolanto (1)
Malliberulo aŭdas noktomeze
grinci riglilon feran de la pordo:
Pilat-servisto (2) diras malkompleze:
"La leĝo vin kondamnas al la morto".
Inter du torĉoj, kiuj fumas peze,
venas kun kvar gardistoj por eskorto
konsolanto maskita morn-imprese (3)
kun la okuloj larmaj kaj buŝ-tordo.
Ĉi tiu lin brakumas, sen avizo,
kriante: "Estu gaja kaj nun penu
por baldaŭ flugi ĝis la Paradizo."
"Ĉu gaja, gaja mi? Fi! Ne! Vin prenu
- respondas li - mortiga paralizo
kaj tiun ĉi forgtunon por vi tenu!"
1830 09 13
|
(1) Konsolanto estis ano de la Kunfrataro de Sankta Johano Senkapigita, kies tasko estis konsoli religie mort-kondamnitojn.
(2) Pilat-servisto = sendito de la juĝejo.
(3) Maskita morn-imprese = vestita per la kunfratara robo kun kapuĉo.