La lingvistikaj konceptoj de Esperanto: Haitao Liu

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


GrKG/Humankybernetik 2004(4): 155-165.

La Lingvistikaj Konceptoj de Zamenhof(1)

Haitao Liu
Applied Linguistics Department, Communication University of China, Beijing


Oni povas el multaj flankoj lingvistike studi Esperanton. Esperanto prezentas interesan studobjekton por lingvistoj. Leksike Esperanto estas rigardata kiel latinida lingvo; morfologie ĝi estas aglutina lingvo kun forta trajto de izola lingvo; stile ĝin multe influas slavaj lingvoj; funkcie ĝi celas ĉefe fariĝi lingvo por komunikado inter diverslingvanoj de la tuta mondo; genetike ĝi estas planlingvo kun multaj trajtoj de miksita lingvo, tio signifas ke ĝi ne havas klaran lokon en la arbo de lingva familio (Janton 1973, Nuessel 2000, Piron 1981, Wells 1989).

Estas konate, ke Zamenhof ne estis profesia lingvisto, ke li iam eĉ havis jenan diraĵon: “Konsiliĝu neniam kun lingvistoj, konsiliĝu nur kun personoj, kiuj havas filologian senton kaj havis multe da praktiko en Esperanto (2)”. Certe, ni komprenas kial Zamenhof ne ŝatis lingvistojn, ĉar en tiu tempo ne ĉiuj lingvistoj admiris Esperanton.

Tradiciaj lingvistoj kutime nur priskribas la lingvojn per diversaj metodoj kaj teorioj, tamen por planlingvo sendube nur priskribo ne sufiĉas, oni ankaŭ devas krei ion novan. Tio estas radika kontraŭstaro inter lingvistoj kaj planlingvaj konstruintoj.

Malgraŭ tio la lingvistiko evoluis multe dum la pasintaj 100 jaroj, ekzemple, komputa lingvistiko traktanta lingvan kreadon eniris en lingvistikon(Liu Haitao 1999), bedaŭrinde la situacio ne multe pliboniĝis. Tamen, nuntempe almenaŭ jam aperas kelkaj lingvistoj, kiuj havas filologian senton kaj multe da pratiko en Esperanto. Ŝ ajnas al mi, ke por lingvistoj Esperanto nepre devas esti interesa fenomeno, ĉar lingvo, kiu fariĝis vive funkcianta, ne plu estas nur projekto. Kiel normala lingvo de la homaro, Esperanto rajtas vivi kiel aliaj lingvoj. Nu, ĝi devas bonvenigi studojn multaflankajn faratajn de lingvistoj, kaj ne rifuzas tion. Tamen, la kontraŭstaro ne signifas, ke Zamenhof konstruis sian lingvon ankaŭ sen lingvistikaj principoj. En serio da verkoj de Zamenhof oni povas ofte legi rilatajn ideojn, kompreneble ne ĉiuj ĉiam estas formulitaj en terminoj de lingvistiko. La plej bazaj principoj, sur kiuj Zamenhof konstruis sian lingvon, troviĝas en la antaŭparolo de la Unua Libro de 1887.

Tie, Zamenhof starigis la problemojn, kiuj necese estu solvitaj dum oni konstruas internacian lingvon kiel Esperanto(3)

(1) La lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante. (2) Ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj… Tiuj ĉi du principoj tuŝas la facilecon de lingvo. Per la du principoj, Zamenhof diris al ni, ke oni devas taksi la kompleksecon lingvan el tri dimensioj: akiri, rekoni kaj produkti. Pli precize diras, ke lingva komplekseco havas tri aspektojn: lernebleco, manipulebleco kaj komprenebleco. En lia tempo la ideo sendube estas kreiva, ĉar multaj samtempaj aŭtoroj de planlingvaj projektoj nur penas doni al siaj projektoj la trajton de tiel nomata 'tuja komprenebleco'. Nun ni turnas nin al lingvistiko pri la facileco de la lingvo. Bedaŭrinde profesiaj lingvistoj kutime evitis diskuti la temon ege interesatan de planlinganoj. Verŝajnas al lingvistoj, ke ĉiuj lingvoj estas same kompleksaj. Do, ĉiuj lingvoj estas ekvilibro inter facilo kaj malfacilo, kiam unu lingvo havis ion malfacilan ĉiflanke, ĝi havos ion alian pli facilan por ekvilibri la kvaliton de la lingvo. Oni iam kredis, ke tio estas natura leĝo de lingva evoluado. Alidirite, la koncepto de Zamenhof pri lingva facileco 3 Ni citas ĉiujn diraĵojn de Zamenhof el la libro “unuaj libroj por esperantistoj”, eldonejo ludovikito 1973. 3 (aŭ komplekseco) estas naiva, laika kaj nescienca laŭ tiama lingvistika kriterio. Hodiaŭ kelkaj lingvistoj jam serioze ektuŝas la temon, precipe en la studo pri piĝinaj kaj kreolaj lingvoj (Kusters 2003). Ekzemple, Kusters elokvente defendas la tezon per sia doktoriĝa disertacio, ke kelkaj lingvoj estas pli kompleksaj ol aliaj por ‘eksterulo’, almenaŭ en iuj flankoj. Se diversaj lingvoj posedas diversajn facilecojn, ĉu eble oni eltiras el ĉiuj lingvoj la faciligajn elementojn por krei novan lingvon kun grandega facileco? Zamenhof kredas, ke la celo atingeblas. Li solvis la unuan problemon laŭ jenaj manieroj: (1) “Mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon, kaj al tio de unu flanko en la spirito de la ekzistantaj vivaj lingvoj, por ke ĝi povu facile eniri en la memoron, kaj de la dua flanko neniom deprenante per tio ĉi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon. La tutan gramatikon de mia lingvo oni povas bonege ellerni en la daŭro de unu horo…. (2) Mi kreis regulojn por vortofarado kaj per tio ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio ĉi de la lingvo ĝian riĉecon, sed kontraŭe, farante la lingvon – dank’al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi ĉiujn eblajn nuancojn de la penso – pli riĉa ol la plej riĉaj naturaj lingvoj…” Zamenhof ne troigas la simplecon de sia lingvo, ĉar li donis al ni la tutan gramatikon kun nur 16 reguloj en la unua lernolibro de internacia lingvo. Kompreneble, por ĉiuj, kiuj posedas iomete da konoj pri gramatiko de eŭropaj lingvoj, lerni tiujn ĉi 16 regulojn ne estas ege malfacila tasko. Malgrandaj gramatikoj ne nur faciligas la akiradon de lingvo, ĝi ankaŭ grande liberigas la uzon de la lingvo. Estas interese, se ni foliumas la historion de planlingvo por rigardi la dikecon de la unua lernolibro de kelkaj planlingvaj projektoj. Estas normale kaj kompreneble, ke oni preferas elekti lingvon priskribitan en pli maldika libro, se la elektitaj ĉiuj havas similan funkcion. Ĝojindas, ke Zamenhof ne nur simpligis la gramatikon, ke li ankaŭ al ni liveris vortaron kun ĉirkaŭ nur 900 vortoj. Por esprimi pli multajn nociojn per tiuj limigitaj vortoj, Zamenhof refoje turnas sin al la reguloj, laŭ kiuj oni lerte povas kombini jam havatajn vortojn por esprimi novajn konceptojn. En tiu ĉi signifo, 4 Zamenhof vere plenumas la deziron de Humboldt, "lingvo estas senlimaj uzadoj de limaj rimedoj", sur kiu Chomsky ankaŭ konstruas sian mondfaman lingvistikan teorion. Ni ne klare scias, ĉu oni devas honori Zamenhof kiel unu el pioniroj de moderna lingvistiko. Tamen, almenaŭ la reguleco rajte estas konsiderata kiel la plej kerna kaj esenca elemento de Esperanto. Mi memoras jenajn frazojn, kiujn iu lingvisto4 skribis al mi antaŭ jaroj: “Mi ĉiam uzas Esperanton kiel modelon de lingvo, kiu posedas optimuman aŭ tre simplan gramatikon. Por mi, la facileco de la lingvo, ĉefe estas la senescepteco de la regulo, Esperanto estas ĝuste tia lingvo”. “Tio signifas ke, lerninte gramatikan regulon, oni rajtas apliki ĝ in ĉ ie kaj ĉ iam”(Corsetti/La Torre 2001). La usona lingvisto Sapir diris “ĉiuj gramatikoj havas likaĵojn”(Sapir 2002). Se escepto estas likaĵo de gramatiko, ĉu senescepteco egalas senlikaĵon? Se jes, la gramatiko de Esperanto povas esti nomata optimuma gramatiko. Socilingvistike modesta komenco de planlingva projekto ankaŭ utilas al evoluo de la lingvo. Tonkin trafe resumas la faron de Zamenhof jen: “Li volas krei lingvan projekton, kiu enhavas ĉiujn bazajn elementojn postultiajn por funkciigi la lingvon, kaj ne vivan lingvon kun kompleteco. Ĉar tia ĵ o ne povas esti konstruita de individuo”(Tonkin 2000). Tiamaniere Zamenhof bone solvas la problemon pri la akirado de la lingvo. Estas reguleco, kiu lin helpis meti ĉiujn necesaĵojn por lingvo en 16 regulojn kaj 900 vortojn. Tamen internacia lingvo celas al komunikado inter diversaj lingvanoj, por solvi la problemon de efika interkomunikado. Do, tuja rekono kaj produkto de lingvaĵo tre gravas por uzantoj de la lingvo. Pri tio Zamenhof daŭrigas en la Unua Libro: "Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj... Tiel ekzemple la 4 Hildo Honório do Couto, 2000-04-11/14 retpoŝto. 5 devenon de la vorto ‘fratino’, kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj: frat (frato), in (virino), o (kio estas, ekzistas)”. Laŭ tiu ĉi paragrafo ni povas konkludi, ke en la lingvo 1. ĉiu elemento estas egala vorto, 2. ĉiu elemento estas vorto senŝanĝa kaj memstara en la teksto, 3. ĉiu elemento havas sencon kaj formon, kiuj malsamas disde aliaj, 4. ĉiu elemento povas libere kuniĝi kun ĉiu alia laŭ sintaksa kaj semantika bezonoj. Evidente, per tiuj ĉi principoj Zamenhof kreis lingvon, kiu esence malsimilas Eŭ ropajn lingvojn, kiujn li scipovis. Strukture, li verŝajnas prilaboris kodan libron, ĉar li opiniis, ke lia lingvo estas tia, “ke ĉion, kion vi skribos en lingvo internacia, tuj kaj kun plena precizeco komprenos ĉiu, kiu ne sole ne ellernis antaŭe la gramatikon de la lingvo, sed eĉ neniam aŭdis pri ĝia ekzistado”. Tia lingvo funkcias simile kiel ‘sekreta skribo’, kion oni sekretigas kaj malsekretigas per la sama koda libro. Informike, oni povas simpligi interkomunikadon en la procezo de kodado kaj dekodado. Tamen, matematiko ne povas solvi ĉ ion, precipe, se oni tu ŝ as la problemon pri kompleksa pensado de la homo. Do, la tasko, kio kuŝis antaŭ Zamenhof, ankoraŭ ne estis facila same kiel krei ĝeneralan kodan libron. Ni ankoraŭ revenas al la vorto ‘fratino’, al ĝia tri partoj: frat, in, o. Zamenhof diris, ke tiuj tri vortoj estas egalaj. Tamen, niaopinie, funkcie, ili ne estas samaj. La vorto ‘frat’ apartenas al la kategorio vorta kun konkreta signifo, kiun oni ofte nomas radika vorto5 . Strukture, la radiko estas ĉefa kaj centra elemento por esprimi la ideon. Enhave, ĝi rekte dependas de aĵoj konkretaj kaj abstraktaj de la mondo. Forme, oni povas uzi ajnajn signojn por esprimi tion. Estas bonvene por lernantoj, ke Zamenhof elektas la formon de radiko ĉefe laŭ kriterioj de aposteriora principo, t.e. eltiri la radikojn el etnaj lingvoj. Tio povas esti helpa por lernado de la lingvo. Ĉar la latinidaj lingvoj estas ĉefa fonto de radikoj de la lingvo, oni konsideras, ke Esperanto leksike estas latinida lingvo. Laŭ statistiko de Gledhill(2000) la fontoj de la plej ofte uzitaj 5 lingvistoj uzas diversajn terminojn por la nocio. Tie, ni nur simple sekvas la uzadon de Zamenhof. 6 1000 vortoj en Esperanto estas: Latin(id)a Esperanto Germana Hindo-Eŭropa Greka Balto-Slava 70% 12% 10% 5% <2% <1% Toth(2004) komparas la similecon de Esperanto kun la germana, la angla, la franca, la rumana, la hispana, la ĉeĥa, la slovaka, la hungara kaj la finna, bazite sur la 100-Vorta Swadesh-Listo. Li konkludas ke Esperanto havas la plej malgrandan devion de la latinidaj lingvoj (45.66%), kaj la plej grandan de la finno-ugraj kaj la slavaj lingvoj (99%), kaj la mezan de la ĝermanj lingvoj (81%), dum la germana de la angla 26%, la franca kaj la hispana 21%, la ĉeĥa de la slovaka nur 10%, tamen la hungara de la finna atingas 70%, tio proksimas al la valoro, ke Esperanto devias el tiuj ĉi lingvoj je 75.22%. Nu, sendube, Esperanto apartenas al eŭropaj lingvoj, almenaŭ leksike. Tamen, la radikoj ne estas la tutaĵo por lingvo. Por faciligi la lernadon de la lingvo, Zamenhof ege malgrandigis la nombron de la radikoj. Por fortigi la esprimivon de la lingvo, li enkondukis alian vortan kategorion, al kiu la vorto ‘in’ apartenas. Oni kutime nomas ĝin afikso. Tamen, en Esperanto, afikso posedas pli fortan kapablecon. Fakte, ĝi estas leksika ilo, kiu povas laŭbezone esti uzita por ajna radiko, por precize esprimi novan koncepton. La sola limo estas la ebleco de kombinita signifo. Ŝajnas al ni, ke Zamenhof konstruis la sistemon de leksika funkcio, kio estas grava koncepto de lingvistika teorio “Meaning Text Theory”(Wanner 1996). Laŭ matematika kaj universala principoj, per kiu oni povas efike produkti serion da ‘istoj’, ‘inoj’ kaj ‘ioj’, kaj facile elparoli multajn ‘mal-‘ vortojn…. La lingvo estas signa sistemo por homa komunikado. La radikoj kaj afiksoj estas gravaj elementoj por la lingvo de Zamenhof. Tamen tio ankoraŭ ne sufiĉas. Por konstrui veran sistemon, oni bezonas rimedojn ligi tiujn ĉi elementojn. Alidirite, por esprimi precize kaj klare la kompleksan penson, kelkaj iloj estas postulataj por ligi vortojn en frazo kaj teksto. Estas fakto, ke multaj sekretaj lingvoj aŭ skriboj ne bezonas tian rimedon, ĉar ili ofte uzas la strukturon de iu lingvo kiel kodadan modelon. En tiuj artefaritaj lingvoj nur radiko sufiĉas. Tamen Esperanto celas al la popoloj de la tuta mondo, kiuj havas gepatrajn lingvojn kun diversaj strukturoj. Por 7 efike, precize kaj klare komuniki, oni bezonas havi klare uzeblan rimedon por fari tion. Do, Zamenhof kreis la trian vortan kategorion, al kiu la vorto ‘o’ apartenas. Tiu kategorio havas la nomon finaĵo. La finaĵo estas tre grava en Esperanto, ĉar ĝi preskaŭ fiksas la bazan strukturon de la frazo de la lingvo. Ekzemple, ĉiuj parolantoj de Esperanto kutimas al jenaj strukturoj: • (la) + a + o + as + (la) + a + (j) + n + o + (j) + n + (e). • (la) + o + as + (la) + o + (j) + n + (e). • (la) + o + as + (la) + a + (e). • (la) + o + as + (e). • ……. Atentindas, ke refoje Zamenhof proponis la solvon kun universaleco. Tion oni povas konfirmi en verkoj de Wüster(1931) pri Terminologio, de Tesnière(1959) pri (dependa) sintakso, de Trojanskij(Hutchsins 2000) pri traduka maŝino.

Resume, ni opinias ke Zamenhof klopode kreis sian lingvon por klara kaj preciza

komunikado inter diverslingvanoj. En liaj okuloj la lingvo unuavice estas ilo por komunikado. Do, la lingvo ne nur devas esti facile lernata, sed ankaŭ tuje rekonebla kaj komforte produktebla. Por konstrui tiaĵon, li ne nur eltiris el etnaj lingvoj la ĉ efajn radikojn, li ankaŭ faris regulojn por laŭbezone kombini tiujn radikojn, kreive enkondukis plenfunkciajn afiksojn, kiuj povas multe produkti novajn vortojn surbaze de malgranda vortaro. Por ligi tiujn ĉi radikojn en integraĵo, li kreis klaran kaj travideblan finaĵaron. Tio estas necesa, se ni konas la celon de la lingvo. Dum la komunikado la lingvo devas laŭeble esti komforta el du flankoj. Io superflua por parolanto eble estas helpa por aŭskultanto. Esperanto troviĝas en ekvilibra mezo. Tamen, kiam Esperanto eliris el la presejo Keltera, unue ĝi iris sur la vojo farita de Zamenhof kaj la unuaj pioniroj, ne laŭ lingva aspekto. Laŭ Zamenhof tio estis necesa por la unuaj tagoj de la lingvo, “ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tiel mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj". Kvankam Zamenhof nur liveris al ni vere bazajn gramatikajn regulojn kaj malgrandan vortaron, menciindas, ke tio ne signifas, ke oni povas libere tuj ekprodukti la lingvaĵ 8 ojn laŭ gramatiko kaj vortareto sen modelo. En la Unua Libro de 1887 Zamenhof nur enmetis kelkajn mallongajn tekstojn en la nova lingvo, tie “vort`o`j, kiu`j prezent`as kun`e unu ide`o`n, est`as skrib`at`a`j kun`e, sed divid`at`a`j unu de la ali`a per sign`et`o”. Tiel, oni povas facile trovi la nekonatan vorton en la vortaro. En la komenco de 1888, Zamenhof aperigis la duan libron pri sia lingvo. Per tiu libreto Zamenhof donas kelkajn tekstojn en Esperanto. Li kredis ke tio helpos al la lernantoj regantaj la regulojn de la gramatiko kaj komprenantaj bone la signifon kaj la uzon de la vortoj. La dua libro enhavas ĉirkaŭ 30 paĝajn da modelaj tekstoj. Per tiu ĉi maniero, Zamenhof refoje pionire enkondukis novan metodon, kiu ne nur utilas la regadon de gramatikaj reguloj, sed ankaŭ fiksas kaj precizigas la signifon de ĉiuj vortoj. Tio ege gravas por nova planlingvo, ĉar ĝi ankoraŭ ne havis memstaran semantikan sistemon. Por vere funkciigi la lingvon necesis frue formi la semantikan sistemon, sendepende de fontaj lingvoj. Tiuj ĉi tekstoj estis bazo por fari tion. Post pli ol 110 jaroj sciencistoj konstruas lingvan sistemon por komputilo laŭ simila principo bazita sur tekstaro(Bod/Sha/Sima’an 2003). Miaopinie modela tekstaro estas tre utilas kaj gravegas por la formiĝo de Esperanta semantika sistemo. Tio eble iomete klarigas, kial la Ekzercaro estas unu el esencaj partoj de FUNDAMENTO. Ekde la dua libro ni ne plu trovas la signeton6 , kiu dividas la vorton konsistantan el kelkaj vortoj. Sen signeto la nova lingvo almenaŭ supraĵe pli similas al eŭropaj lingvoj. Tamen, tio anka ŭ portas etajn problemojn en la lingvon, ekz-e, por kompreni ‘sendatan leteron’, oni eble bezonas la helpon de poŝtisoj, ĉar la letero estus ‘sen`dat`a’ aŭ ‘send`at`a’. Agnoskante la pozitivan rolon de modela tekstaro por la evoluado de Esperanto oni ne povas malalte taksi la influon de slavaj lingvoj por la formiĝo de la stilo de Esperanto. Tia influo estas grandega. Kelkaj sciencistoj eĉ foje asertas, ke stile Esperanto estas slava. Vere ni povas diri, ke Zamenhof kreis lingvon kun lingvistikaj aspektoj, kio enkorpiĝas en ege regula gramatiko kaj vortfarado kaj klara finaĵaro liganta vortojn por esprimi la kompleksan ideon. Tamen, en la evoluado de Esperanto modela 6 Post 100 jaroj, oni denove emfazis la gravecon de signeto. Vidu: Klaus Schubert (1989): A depedency syntax of Esperanto. En: Metataxis in Practice. p. 210. 9 tekstaro estas tre grava por fari la lingvon viva. Hodiaŭ, kiam ni diskutas la lingvistikan esencon de la lingvo, ni ne devas nur konsideri teoriajn eblecojn starigitajn de la Unua Libro, sed ankaŭ devas vidi la rolon de modela tekstaro, kies strukturo kaj stilo jam profunde enradikiĝas en la lingvo, kaj fariĝis nedistingebla parto de la lingvstika strukturo de nia lingvo. Nun ni eltiras kelkajn datumojn el EKZERCARO per tekstara analizilo7 . La ilo montras al ni, ke la plej ofte uzita vorto estas ‘LA’. Tiu ĉi fakto tuj prezentiĝas al ne-e ŭropanoj, kies lingvo ne havas la similan artikolon. Jes, Zamenhof jam konsciis, ke la uzado de la artikolo eble estus malfacila por iuj, ĉar li rimarkigis en la fino de la unua el la 16 reguloj jene “La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵ on, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi”. Tamen, kiel la plej oftuzita vorto, certe ĉiuj lernantoj de la lingvo devas pene regi la uzon de ‘LA’, ĉar en la tekstaro, kiun Zamenhof rekomendas al la lernantoj kiel la modelon lingvan, ‘LA’ estas la plej grava elemento de la lingva strukturo. Fakte, kiam ni ege pligrandigas la tekstaron, ‘LA’ ĉ iam aperas antaŭ ĉio. En la tekstaro la meza vorto-longeco estas 4.36 literoj, tio montriĝas, ke Zamenhof apenaŭ uzis la kunmetaĵojn en siaj tekstoj. Alidirite, la iniciatoro de nia lingvo ne preferas esprimi la novan koncepton per vortfaradaj reguloj, kiujn li rekomendas multe en la Unua Libro.Tamen, tio ne signifas, ke Zamenhof ne konstruis ajnajn kunmetaĵojn en la komenco de nia lingvo. Tiuj almenaŭ estas sekvaj vortoj: abonpago, bongusta, bonsoneco, doktoredzino, dormoĉambro, herbriĉa, kuracistedzino, lavistinedzo, lernolibro, manĝoĉambro, provincestro, rozokolora, skribotablo, tirkesto, tutmonda, vaporŝipo. En la tekstaro la vortoj kun longeco de 2 literoj, 3 literoj kaj 5 literoj estas la plej multaj. Aliaj ofte aperintaj vortoj en la antaŭaj 50 vortoj estas: kaj, al, de, en, ke, kiu, sur, el, ĉi, por, per, kiam, kun. Tiuj ĉi prepozicioj kaj konjunkcioj fortigas la lokon de la lingvo kiel eŭropaj lingvoj en sintaksa nivelo. Cetere, ni ankaŭ apenaŭ trovas memstaran uzadon de finaĵoj kaj sufikso en la tekstaro. La tekstaro ankaŭ liveras al ni la modelon de vortoj, precipe, de verboj, kiuj 7 ni uzas WordSmith Tools kaj tekstaro el http://www.ikso.net/~bertilo/tekstaro/. 10 preskaŭ fiksas la strukturon de la frazo. Ekzempe, ni povas eltiri la frazajn modelojn kaj modelajn vortordojn, kiujn regas la vorto 'estas/is/os': • (la) (-a) -o (ne) estas (-e) -a. (la plej ofte uzita) • (la) (-a) -o (ne) estas (-e) -a -o. • (la) (-a) -o (ne) estas prepozicio -o. • jen estas -o. • kie estas la -o? • kiu estas prep. -o? • ...... kaj de la vorto 'vidas': • pronomo (homo) vidas -e -aN -oN. • pronomo (homo) vidas, ke .... • kion pronomo vidas? • pronomo vidas per -o. kaj de la vorto 'kuŝas': • sur -o kuŝas -o. • (-a) -o kuŝas sur -o. • jen kuŝas -o. Evidente, tiuj modeloj ege influas la evoluadon de Esperanto. Nu, la lingvo ensociiĝis laŭ la vojo gividita de Zamnehof per liaj modelaj tekstoj, kiuj ludas pli gravan rolon ol la principoj proponitaj de li mem en la Unua Libro por la evoluigado de Esperanto. Modela tekstaro farigis Esperanton iri en la vico de eŭropaj lingvoj. Tial, la influo de tekstaro estas studinde detale, ĉar ĝi estas utile por plibone kompreni kaj evolui la koncepton de eŭrolingvistiko proponita de Frank (2000). Teorie oni povus diskuti aŭ difini, ke Esperanto estas lingvo kun trajto de izola lingvo. Tamen, en la realeco bedaŭrinde ĝi ne estas. Se ĉinoj produktus la unuan tekstaron modelan de Esperanto, eble ĝi estus. Tamen, hodiaŭ kiam oni alfrontas vivan lingvon, oni devas obei la kutimaĵon formiĝintan en pasintaj 117 jaroj, eĉ se la Unua Libro permesas ke ni faras multajn novaĵojn. Por ajnaj lingvoj la stabila evoluado estas la plej grava. 11 Ni ankaŭ ne menciis multe pri la lukto inter skemismo kaj naturalismo. Kiel aziano kaj ĉino mi persone preferas skemismon. Ĉar tio estas kutima en mia gepatra lingvo, kaj ankaŭ estas esence Esperanta. Tamen, mi anka ŭ povas kompreni naturalismon, ĉar ĝi ne estas kontraŭ FUNDAMENTO. Jen estas Esperanto, la sola plenfunkcia planlingvo. Ĝi estas ekvilibro inter multaj faktoroj, ĝi estas produkto de multaj homoj en la pasintaj 127 jaroj. Mi ne povas akcepti jenan formon de sekva frazo kaj ankaŭ dubas tio sukcesos: • angl a lingv o os iĝ i mond a lingv o. • yingyu jiang chengwei shijie yu. • 英语 将 成为 世界 语。 • la angla fariĝos monda lingvo. malgraŭ ĝi estas akceptebla laŭ la Unua Libro. Nu, nature la problemo venas. Se la reguleco estas la plej grava elemento de lingvistikaj aspektoj de Esperanto, se la reguleco donas al nia lingvo simplecon kaj facilan lerneblecon kaj komfortan produktecon, se ĝi faras Esperanton optimuma lingvo, kial oni ne povas senescepte multe uzi la regulojn por evoluigi nian lingvon, precipe, se la faro ne tuŝus la stabilecon de Esperanto, se la agado ne malaltigus la kvaliton de Esperanto en interkomunikado. Ĉu vere ne ekzistas meza vojo inter skemismo kaj naturalismo? Fakte, tio ĝuste estas vojo delonge serĉata de multaj aziaj E-parolantoj, kiuj certe ne estas reformemuloj. Ili nur esperas ke nia lingvo povas vivi plibone, ĉar “simpleco kaj facila lernebleco estas la plej baza aksiomo de Esperanto. Ĝi rekte rilatas al la vivo kaj morto de la lingvo” 8 . Nagata Akiko ankaŭ emfazas “por ke la planlingvo Esperanto iĝu tutmonda, necesas, ke la konstrulogika karaktero erisma estu respektata kaj ke tio stimulu la kunmetadon kun plena utiligo de la Esperantaj vortelementoj. Se tio ne okazus, la planeco de la planlingvo povus degradiĝi senfine9 ”. William Auld diskutas pri la naturo de Esperanto jene “Nuntempe la granda 8 SHAO Rong pri Esperanta Terminologio. 9 “Lingvikaj vortoj de Esperanto el la vidpunkto de japanlingvano”, en Serta Graulatoria in Honorem Juan Regulo: Esperantismo. 1987. p. 484. 12 influa de la angla lingvo penetradas eĉ en Esperanto, kaj la senpripensa enkondukado de anglaj terminoj en nian lingvon, tute precipe tiam, kiam ili ne facile permesas pluformadon laŭ la vortkonstrua strukturo de la lingvo aŭ eĉ tion foje rezistas komplete, ne povas ne esti danĝera en etoso tutmonda, ĉar ĝi minacas fundamente ŝ anĝi la naturon de la lingvo, forpelante la vortkunmetadon kaj kun ĝi la simplecon kaj relative facilan lerneblecon. …… Ĉu ne estas jam tempo, ke por ĉiu semantika ideo ni serĉu diligente iun esprimon en Esperanto antaŭ ol facilanime balastigi denove nian jam dikegan vortaron? Ni neniam forgesu, ke ‘riĉigo’ de nia vortaro povos en la fino malriĉigi ĝin” 10 . Por eŭropanoj, verŝajne naturalisma metodo estas pli komforta, oni nur simple devas enkonduki la bezonatan vorton el iu etna lingvo, kiu hodiaŭ vole nevole ofte estas la angla. Por azianoj, precipe, ĉinoj, kiuj alkutimiĝas esprimi novan koncepton per kombino de jam havataj vortoj en sia gepatra lingvo, oni devas unue ekspluati la latentan kapablon de la lingvo, do esprimi novan nocion laŭeble per elementaj vortoj. Ĉiu monero havas du flankojn. Naturalismo dikigas nian vortaron, tio malfaciligas la lernadon de azianoj, tamen faciligas ĝin por eŭropanoj. Skemismo ne ŝarĝas la vortaron, tamen la uzantoj devas krei kaj koni la rilaton inter la formo de nova kunmetaĵo kaj ĝia senco. La naturalismo ne nur enkondukas la formon de la nova vorto, ĝi ankaŭ kunportas al Esperanto precizan sencon de la formo el la fonta lingvo. Kiam oni enkondukis ‘komputeron’ en Esperanton, ĝi havas la saman sencon kun angla ‘computer’. Hodiaŭ E-parolantoj preferas pli esperantecan ‘komputilon’, tamen kiu jam ne plu estas simpla ilo por komputado. Sammaniere, ‘lernejo’ ankaŭ ne nur estas ejo por lernado. Se’komputilo’ tute sinonimiĝas kun ‘komputero’, kiel ni esprimas ĝeneralan ‘ilon’ por komputado’? Tio estas defio por tute logika vortfarado. Se la reguloj de vortfarado ne plu povus travideble klarigi la sencon de kunmetaĵo, la regulo perdus iugrade la kapablon regi la lingvon. Tio estas ankaŭ la tasko de E-parolanto por trovi la taŭgan mezon. Unuflanke, oni povas enkonduki novan afikson, tio certe estas efika ilo por la celo. Tamen, ĉu vi volas akcepti novajn 10 “Studoj pri Esperanto”, Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1993. p. 168. 13 sufiksojn por monato kaj semajno proponitan de ĉino11? -bro por monato: unbro (januaro), dubro (feburaro), tribro (marto), kvarbro (aprilo), kvinbro (majo), sesbro (junio), sepbro (julio), okbro (a ŭ gusto), na ŭ bro(septembro), dekbro (oktobro), dekunubro (novembro), dekdubro (decembro). -do por semajno: undo (lundo), dudo (mardo), trido (merkredo), kvardo (ĵaŭdo), kvindo (vendredo), sesdo (sabato), sepdo (dimanĉo). Teorie, la solvo estas pli efika ol la nuna ne nur por lerneblo, ankaŭ por rekoni kaj produkti. En la malnova sistemo oni bezoas memorigi 19 vortojn, tamen en la nova nur DU sufiksojn kaj 10 numeralojn. Laŭ azianoj la propono estas tute akceptebla, ĉar ĝi ne estas kontraŭ la Fundamento, ĉar ĝi bone utilas la regulan kapablecon de vortfarado de Esperanto, ĉar ĝi multe faciligas la lernadon de rilataj vortoj. Tamen ĉ u eŭropaj kolegoj ankaŭ volas akcepti tion? Ĉar por ili kelkaj logikaj kalkuloj estas postulataj pli ol la malnova sistemo. Jen kelkaj ekzemploj de kunmetoj Esperantaj kompare kun la Ĉina lingvo(Zhu 1993): reĝ + palac + = reĝpalacvesper + manĝ = vespermanĝfer + voj = fervojkap + dolor = kapdolorter + trem =tertremter + kultiv = terkultivklar + vid = klarvidwang + gong = wanggong 王宫 wan + can = wancan 晚餐 tie + lu = tielu 铁路 tou + tong = 头痛 di + zhen = dizhen 地震 zhong + di = zhongdi 种地 kan + qing = kanqing 看清

Laŭ tiuj ĉi ekzemploj, la du lingvoj havas tre similajn strukturojn de kunmetaĵoj,

tamen en la ĉina lingvo oni povas iri pli fore, ĉu Esperantistoj ankaŭ volas daŭre antaŭeniri laŭ la sama vojo? Tio signifas ĉu vi povas akcepti la kunmetaĵojn en la kvara listo: Tramo dianche 电车 elektroveturilo Kurento dianliu 电流 elektrofluo 11 Proponita de forpasita ĉina profesoro Shao Rong. 14 Cirkvito dianlu 电路 elektrovojo telefono dianhua 电话 eletroparolo komputilo diannao 电脑 elektrocerbo filmo dianying 电影 elektrobildo ...... Nu, la vera demando ankoraŭ estas, kie troviĝas la ekvilibra mezo? Se ‘-ik’ estas sufikso pri scienco, kial ni ne povas diri ‘lingviko’ anstataŭ ‘lingvistiko’, ĉar la esprimata scienco temas pri lingvo, kaj ne pri lingvisto. Ĉu la homo, kiu esploras la sciencon ne povas esti nomata lingvikisto, ĉar la homo, kiu esploras fizikon, estas fizikisto, kvankam ni ne scias, pri kio temas ‘fiz-‘. Kompreneble, terminologo diros al ni kialon, tamen ĉu li povas konvinke klarigi la rilaton inter terminologio kaj terminologo? Kial ne estas termiko kaj termikisto? Ĉu Esperantologo egalas al esperantisto? Kial oni ne anstataŭas esperantologion per esperantiko, se Esperanto estas branĉo de lingviko? Laŭ la vidpunkto de aziano, Esperanto povus esti pli regula, ĉar ĝi signifas simplecon kaj facilan lerneblecon. Tio estas la radiko de Esperanto. Ni scias ke Esperanto denaske portas eŭroplingvan vestaĵon, sed ĝi havas sian animon neeŭ ropecan. Do, la ĉiaman regulecon ĉiuj uzantoj devas obei. Nur sub tia situacio, simpleco kaj facila lernebleco povas esti garantiata. Sen tiu trajto ĉio perdiĝos. Kompreneble, ni scias ke stabileco de la lingvo estas grava, tamen la evoluado estas pli grava. Antaŭ 117 jaroj, Zamenhof kreive konstruis Esperanton surbazer de tute nova lingvistika koncepto por eŭropanoj, tamen li ne plene evoluigis sian lingvon laŭ tiuj principoj por faciligi komencon de la lingvo. Hodiaŭ estas tempo por plene evoluigi la lingvon laŭ ĝia animo, ĉar tio estas utila por pli vastaj lernantoj en aliaj partoj de la mondo. Tamen, ĉiuj devas agadi en la kadro permesita de la Fundamento, ĉar oni devas strebi stabilan evoluadon.



(1) Dankas al Detlev Blanke, kiu glatigas mian lingvaĵon.
(2) vidu ‘La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto’(SAT, 2002), p. 597. Por kompleta kunteksto, vidu Ludovikito, PVZ vol. 7, Kioto: Ludovikito, 1980, p.345. La teksto estas la letero, kiun Zamenhof skribis en 1906 al Javal, rekte antaŭ la apero de Ido kaj lige al neologismoj. En la sama letero, Zamenhof ankaŭ diras la kaŭzon ”Al la lingvistoj ĉiu arbitre elpensita vorto en la komenco estos neagrabla, sed por la estontaj uzantoj de la lingvo certa nombro da tiaj arbitraj vortoj estas absolute necesa.” Tio estas kontraŭstaro tuj menciota de ni.

Referencoj 15 Rens Bod, Remko Scha, Khalil Sima’an (2003, eds.): Data-Oriented Parsing. MIT. Renato Corsetti kaj Mauro La Torre (2001): Ĉu klara strukturo estas instruo? Interface 15(2). p. 185. Frank, Helmar (2000) Ansatz zu einer interlinguistischen Sprachaxiomatik für Fremdsprachenpropädeutik und Eurolinguistik. En: Grkg 41/3, p. 99.117. Gledhill, Christopher (2000): The Grammar of Esperanto. A corpus-based description. 2nd version. München: Lincom Europa. Hutchins, John (2000): Petr Petrovich Troyanskii (1894-1950): a forgotten pioneer of mechanical translation'. Machine Translation vol. 15(3), pp. 187-221. Janton, Pierre (1973): L'espéranto. Paris: Presses Universitaires de France – Translation by Humphrey Tonkin (1993): Esperanto language, literature, and community. Albany: State University of New York Press. Kusters, Wouter (2003): Linguistic Complexity. Utrecht: LOT; "Linguistic Typology", 2001 (5), special issue on creoles and complexity. Liu Haitao (1999): Aplikata interlingvistiko, En: Grkg, 40(1), p.31-41. Nuessel, Frank (2000): The Esperanto Language. Ottawa: Legas. Piron, Claude (1981): Esperanto: European or Asiatic Language?. Roterdam: UEA. Sapire, Edward (2002): Language. Beijing: FLTRP. Tesnière, L. (1959): Eléments de la syntaxe structurale. Paris: Klincksieck. Tonkin, Humphrey (2000): The role of literary language in Esperanto. Interface 15(1). p. 13. Toth, Alfred (2004) Linguistische Grundlagen des Hermannstaedter Programms. En Grkg, 45(2): 69-80. Wanner, 12 Leo (ed. 1996): Lexical functions in lexicography and NLP. John Benjamins. Wells, John C. (1989): Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto (dua eldono). Rotterdam: UEA/CED. Wüster, Eugen (1931): Internationale Sprachnormung in der Technik. Besonders in der 16 Elektrotechnik. (Die nationale Sprachnormung und ihre Verallgemeinerung). Berlin: VDI. Zhu Xueli ‘Vortfaradoj de Esperanto kaj la ĉina lingvo’ en Studoj pri Esperanto. Ĉ EE, 1993. p. 188. Adreso de la aŭtoro: Prof. Liu Haitao, Applied Linguistics Department, School of Presentation Art, Communication University of China, No.1 Dingfuzhuang Dongjie, CN-100024, Beijing, P.R. China. byliuhaitao@cuc.edu.cn Linguistic concepts of Zamenhof (Summary) Zamenhof wanted to create a language with clear and precise features for international communication, because language is a tool of communication. Thus, the proposed language is not only easy to learning, but also it should can be recognized immediately and produced comfortable by the speakers. To fulfill the task, he extracted the basic roots from ethnic languages. For exploit the capacity of these basic roots, he introduced many affixes with full functions. Using logical rules, the speakers now may express new concepts with limit roots and affixes. To build clear sentence structure, he had created ‘ends’ marks, which make the syntax of Esperanto easier and more explicit. This is very useful and necessary to a language, whose target speakers are the people of the whole world. Essentially, Zamenhof had constructed for us a language with features of isolated languages. In his time, those linguistic concepts are new to general peoples of Europe. For the good fortune of the language, Zamenhof has to walk on other way. He wrote many texts with new language and asked the learners of the language to imitate them. In other words, Zamenhof had developed Esperanto with the model texts, but not the basic principles proposed in the first book of the language (La Unua Libro). If we analyze the most famous texts “EKZERCARO” with modern corpus tools, it is not difficult to find the evidences 17 supporting our viewpoints. For the speakers of Esperanto outside Europe, it is an important challenge how to develop the language based on the principles of logic and exceptionless of rules, because all works should be done under the framework of Esperanto’s Fundamento.