La papo ĉe Di-servoj

El La bona lingvo
Revizio de 16:15, 6 Nov. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Le cappelle papale

La cappella papale ch’è ssuccessa
domenica passata a la Sistina,
pe tutta la quaresima è ll’istessa
com’è stata domenic’a mmatina.

Sempre er Papa viè ffora in portantina:
sempre quarche Eminenza canta messa;
e cquello che ppiú a ttutti j’interressa
sc’è ssempre la su’ predica latina.

Li Cardinali sce stanno ariccorti
cor barbozzo inchiodato sur breviario
com’e ttanti cadaveri de morti.

E nun ve danno ppiú sseggno de vita
sin che nun je s’accosta er caudatario
a ddijje: «Eminentissimo, è ffinita».

1835 04 14

La papo ĉe Di-servoj (1)

Papa ĉeesto dum la sankta meso,
kiel dimanĉon en Siksta kapelo, (2)
okazas dum karesmo (3) pro neceso (4),
sed ĉiam laŭ fiksita sama relo.

Envenas papo sur portofotelo,
rekantas Eminenco (5) laŭ promeso
kaj revigliĝas ĉies intereso
nur dum latina (6) predikad-modelo.

La kardinaloj kun mentonaj pintoj
najlitaj sur la paĝ' de breviero (7)
similas al kadavroj de mortintoj

kaj restas en kvazaŭa mort-esenco
gtxis kiam trenaĵleva presbitero
diras: "Finiĝis ĉio, Eminenco!" (8)

1835 04 14

(1) Temas pri specialaj okazoj, kiam la papo ĉeestis mesojn en solenaj periodoj.
(2) Siksta kapelo estas aparte fama loko en la Vatikano, en kiu okazas la plej solenaj ceremonioj. Ĝia nomo venas de la papo Siksto la 4-a, kiu refarigis ĝin de la plej famaj artistoj de tiu temo, ekzemple Davinĉi (Da Vinci), Mikelanĝelo (Michelangelo), ktp.
(3) Karesmo estas katolika periodo de 40 tagoj antaŭ Pasko, la plej granda katolika festo. Dum tiu periodo oni devas fasti, preĝi kaj prepariĝi al la Pasko.
(4) Neceso de la papa ĉeesto en la meso dependas de la soleno de la periodo.
(5) Eminenco estas la alvok-titolo de kardinaloj.
(6) En la latina: la latina lingvo estas la oficiala lingvo de la Vatikano kaj ĝi estis ankoraŭ uzita en la tempo de Beli por predikoj en solenaj okazoj.
(7) Breviero estas la preĝolibro, kiun uzas katolikaj pastroj, kaj kiu enhavas la tesktojn uzendajn en ĉiuj tagoj de la jaro,
(8) Trenaĵleva presbitero estis pastro, kiu devis levi la longajn vestojn de la kardinaloj, en la praktiko li estis speco de persona servanto. Li venis por diri al la maljuna kardinalo, eble endormiĝinta, ke la meso finiĝis.