La tago de la lasta juĝo
Er giorno der giudizzio Cuattro angioloni co le tromme in bocca Allora vierà ssù una filastrocca E sta bbiocca sarà ddio bbenedetto, All’urtimo usscirà ’na sonajjera 1831 11 25 |
La tago de la lasta juĝo (1) Kvar anĝelegoj (2) iros kun trumpetoj ĉe buŝoj, ĉiu en angulon sian kaj, poste, eliginte voĉon krian ekdiros: "Foren ĉiuj, laŭ dekretoj!". Kaj tiam litanio (3) da skeletoj aliros kvarpiede vivon plian; kaj prenos homfiguron kiel iam ŝajannate ĉe kokino, kokidetoj. Kaj ĉi-kokino (4) estos Di' kun gento dugrupa: blanka, nigra laŭmerite, al kel' ironta aŭ al dom-tegmento.(5) Laste anĝela greg' venos subite kaj, kvazaŭ estus enlitiĝ-momento, estingos lampojn kaj "Ĝis...ĝis". Finite. 1831 11 25 |
(1) Laŭ la kristana religio iam okazos lasta juĝo fare de Dio pri ĉiuj homoj mortintaj tra la tuta tempo. Ili reviviĝos por esti juĝataj.
(2) Kvar anĝelegoj estas popola reinterpreto de tio, kion diras la evangelioj. Apokalipso, 7: 1 "Mi vidis kvar anĝelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero." kaj Mateo . 24: 31 "Li elsendas siajn anĝelojn kun granda sono de trumpetoj."
(3) Litanio estas ĉen-preĝo, ĉi tie ĝi simple signifas longan vicon.
(4) Kokino: en Mateo, 23: 37 "Ho Jerusalem...kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn kiel kokino kolektas siajn idaron."
(5) kel'...tegmento estas por Infero kaj Paradizo, al kiuj estos destinitaj la du partoj de la homaro.
1 Camminando cioè con mani e piedi.
2 Chioccia.
3 Un formicaio, ecc.