La trojanoj

El La bona lingvo
Revizio de 23:41, 21 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi




Τρώες

Είν’ η προσπάθειές μας, των συφοριασμένων·
είν’ η προσπάθειές μας σαν των Τρώων.
Κομμάτι κατορθώνουμε· κομμάτι
παίρνουμ’ επάνω μας· κι αρχίζουμε
νάχουμε θάρρος και καλές ελπίδες.

Μα πάντα κάτι βγαίνει και μας σταματά.
Ο Aχιλλεύς στην τάφρον εμπροστά μας
βγαίνει και με φωνές μεγάλες μάς τρομάζει.—


Είν’ η προσπάθειές μας σαν των Τρώων.
Θαρρούμε πως με απόφασι και τόλμη
θ’ αλλάξουμε της τύχης την καταφορά,
κ’ έξω στεκόμεθα ν’ αγωνισθούμε.

Aλλ’ όταν η μεγάλη κρίσις έλθει,
η τόλμη κι η απόφασίς μας χάνονται·
ταράττεται η ψυχή μας, παραλύει·
κι ολόγυρα απ’ τα τείχη τρέχουμε
ζητώντας να γλυτώσουμε με την φυγή.

Όμως η πτώσις μας είναι βεβαία. Επάνω,
στα τείχη, άρχισεν ήδη ο θρήνος.
Των ημερών μας αναμνήσεις κλαιν κ’ αισθήματα.
Πικρά για μας ο Πρίαμος κ’ η Εκάβη κλαίνε.


(Από τα Ποιήματα 1897-1933, Ίκαρος 1984)


La Trojanoj

Niaj klopodoj, de ni la malbonŝanĉuloj,
estas kiel la kolopodoj de la trojanoj.
Iomete ni sukcesas iomete
ni retrankviliĝas kaj ekaperas
kuraĝo kaj belaj esperoj.

Sed ĉiam okazas io kaj haltigas nin.
Aĥilo, ĝuste en la tranĉeo antaŭ ni
leviĝas kaj per siaj grandaj krioj timigas nin.

Niaj klopodoj similas tiujn de la trojanoj.
Ni pensas per kuraĝo kaj decido
renversi nian malbonŝancon,
kaj ni akceptas batali en malfermita kampo.

Sed ĉe la decida momento,
nia kuraĝo kaj decidemo mortas,
konsterniĝas nia animo eĉ haltas
kaj ni, kurante ĉirkaŭ la muregoj
provas savi nin per fuĝo.

Nia fino estas certa. Supre,
sur la muregoj komenciĝas la lamentado.
Pri niaj tagoj pasintaj kaj memoroj oni veas.
Vee ploras pro ni Hekubo kaj Priamo.

Tradukis Roland Platteau, kaj retradukis Renato Korseti



Klariga noto: La milito ĉe Trojo (Τροία) estis la temo de la granda greka poemo de Homero (Ὅμηρος). La trojaj soldatoj en la fino estis venkitaj. Aĥilo (Ἀχιλλεύς) estas la plej forta greka batalanto. Priamo (Πρίαμος) estis la maljuna reĝo de Trojo kaj Hekubo (Ἑκάβη) estis la maljuna reĝino.