Landonomoj en Esperanto: facile kaj logike

El La bona lingvo
Revizio de 16:20, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Tutmonda Esperanto aŭ al Renato: faritaj artikoloj aŭ al kampanjo por ujo == La baza sistemo == La sistemo de la landonomoj en Esperanto havas DU PARTO...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

La baza sistemo

La sistemo de la landonomoj en Esperanto havas DU PARTOJN. La landonomoj estas formataj laŭ du manieroj. Ambaŭ partoj de la sistemo estas simplaj kaj senesceptaj.

En la praktiko montriĝis, ke la du metodoj pli bone kongruas kun tio, kio okazas en la lingvoj de la mondo kaj en la mensoj de la homaro.

Unua parto : gento devenas el landnomo

“Nom-” -ano

Oni ekiras de la nomo de la lando, por formi la nomon de la landano, laŭ la ĝenerala regulo urbo --> urb-ano, Parizo --> Parizano, ktp.

Lando homo
Brazil-o brazil-ano
Uson-o uson-ano
Kolombi-o kolombi-ano
Pakistan-o pakistan-ano
Indonezi-o indonezi-ano
Kenj-o kenj-ano
Sud-Afrik-o sud-afrik-ano

En ĉi tiu parto de la sistemo la radiko indikas la landon, kaj necesas aldoni la finaĵon -ano por krei la nomon de la homo, kiu loĝas tie.

“Nomland-” -ano

Same funkcias la subaj ekzemploj, en kiuj la parto "land-" estas parto nedividebla de la radiko:

Lando homo
Irland-o irland-ano
Island-o island-ano
Nederland-o nederland-ano

Tiuj nomoj apartenas al la unua parto de la sistemo.

La radiko inkluzive de la "land" indikas la landon, kaj necesas aldoni la finaĵon -ano por krei la nomon de la homo, kiu loĝas tie.

-lando ne estas finaĵo, sed estas esenca parto de la radiko, kiun oni ne povas forigi.

“Nomi-” -ano

Simile kaj tute regule funkcias la subaj ekzemploj:

Lando homo
—o —ano
Kolombi-o kolombi-ano
Ĉili-o ĉili-ano
Siri-o siri-ano
Indonezi-o indonezi-ano
Aŭstrali-o aŭstrali-ano
Niĝeri-o niĝeri-ano
Liberi-o liberi-ano

Tiuj landoj apartenas al la unua parto de la sistemo. La radiko indikas la landon, kaj necesas aldoni la finaĵon -ano por krei la nomon de la homo, kiu loĝas tie.

-i- ne estas parto de la finaĵo. Ĝi estas esenca parto de la radiko, kiun oni ne povas forigi.

En tiuj ekzemploj, -io ne anstataŭas la normalan finaĵon -ujo. Oni ne povas diri “Kolombujo”, “Ĉilujo” ktp.

Pri la problemoj kaŭzataj de la nesekvo de la bazaj reguloj kaj de la uzo de -io anstataŭ -ujo vidu poste.

Pakistano

Apartenas al la unua parto de la sistemo ankaŭ la land-nomo Pakistano (ĉar ne ekzistas popolo, kiu nomiĝas “pakoj”). La finaĵo -istano estas esenca parto de la radiko, kiun oni ne povas forigi:

Lando homo
—o —ano
Pakistan-o pakistan-ano

Dua parto : landnomo devenas el gento

Gento kaj Gent-ujo

De la nomo de la loĝanto oni konstruas la nomon de la lando.

homo Lando
—o —ujo
ital-o Ital-ujo
franc-o Franc-ujo
german-o German-ujo
angl-o Angl-ujo
ĉin-o Ĉin-ujo
japan-o Japan-ujo
egipt-o Egipt-ujo.

Ĉi tie la radiko indikas la homon, kaj necesas aldoni la finaĵon -ujo por krei la landonomon.

Gento kaj Gent-lando (aŭ Gent-ujo)

Kompreneble oni povas ankaŭ uzi la finaĵon -lando anstataŭ -ujo. Rigardu:

homo Lando
—o —lando (aŭ —ujo)
pol-o Pol-landoPol-ujo
svis-o Svis-landoSvis-ujo
skot-o Skot-landoSkot-ujo
dan-o Dan-landoDan-ujo
taj-o Taj-landoTaj-ujo
rus-o Rus-landoRus-ujo

Teorie oni povus aldoni la finaĵon -lando al ĉiuj landonomoj anstataŭ -ujo (ekz. German-lando, Sved-lando ktp.) En la praktiko oni malofte aŭdas tiajn formojn.

Ankaŭ ĉi tiuj nomoj apartenas al la dua parto de la sistemo. La radiko indikas la homon, kaj necesas aldoni la finaĵon -ujo aŭ -lando por krei la landonomon.

Gento kaj Gent-istano (aŭ Gent-ujo)

Same al la dua parto de la sistemo apartenas tiuj landoj, por kiuj foje oni povas renkonti la finaĵon: "(i)stano". La uzo de la finaĵo (i)stano en ĉi tiu okazo estas misapliko de internaciaj formoj, en kiuj (i)stano fakte signifas "lando".

homo Lando
afgan-o Afgan-ujo aŭ Afgan-istano
kazaĥ-o Kazaĥ-ujo aŭ Kazaĥ-stano
kirgiz-o Kirgiz-ujo aŭ Kirgiz-istano
kurd-o Kurd-ujo aŭ Kurd-istano
taĝik-o Taĝik-ujo aŭ Taĝik-istano
turkmen-o Turkmen-ujo aŭ Turkmen-istano
uzbek-o Uzbek-ujo aŭ Uzbek-istano

Simple oni uzu "-ujo" aŭ "-lando" kaj neniam -(i)stano, krom en la okazo de Pakistan-o, en kiu la sufikso "stano" ne aldoniĝas al la nomo de gento. Ne ekzistas "pakoj" kiel popolo.

Kiu estas la senco de la gentonomo

Kion signifas italo' en la frazo Italoj loĝas en Italujo. Origine ĝi signifis ke la itala gento estas la plej granda aŭ grava gento en Italujo aŭ gento signifa pro alia kaŭzo, kaj pro tio ili donis la nomon al la lando.

Nuntempe ĝi emas nur signifi ke civitanoj de Italujo loĝas en Italujo'. Alivorte la senco estas ŝanĝiĝanta pro la ŝanĝiĝo de la graveco de civitaneco kompare kun etna deveno. Tio ne estas same vera en la tuta mondo.

Tamen, multaj nun diras ke la rilatoj inter italo kaj Italujo estas precize sama je la rilato inter nederlandano kaj Nederlando.

La tragedio de niaj tempoj: -io

Multaj homoj preferas uzi la finaĵon -io anstataŭ -ujo. Ekzemple:


homo Lando
—o —io (anstataŭ —ujo)
ital-o Ital-io (-ujo)
franc-o Franc-io (-ujo)
german-o German-io (-ujo)
angl-o Angl-io (-ujo)
ĉin-o Ĉin-io (-ujo)
japan-o Japan-io (-ujo)
egipt-o Egipt-io (-ujo)

Ĉi tiu sistemo estas kaj kontraŭa al la fundamentaj reguloj de la lingvo (kiujn oni eltiras el la libreto La Fundamento de Esperanto) kaj kaŭzas amason da problemoj, ĉar ne ĉiam eblas kompreni, kiuj landoj finiĝantaj per -io apartenas al la unua parto de la sistemo, kaj kiu apartenas al la dua parto de la sistemo, kiel ni vidos ankoraŭ sube. la vasta aplikado de -io portis la esperantistojn al situacio, en kiu la novaj lernantoj ne plu komprenas, kiel funkcias la sistemo.


Se vi havas la liston:

  • Ĉinio
  • Ĉilio
  • Francio
  • Aŭstalio
  • Rusio
  • Kamerunio
  • Germanio
  • Meksikio
  • Anglio

Ĉu vi povas decidi en kiuj el tiuj vortoj la -io estas finaĵo (anstaŭ -ujo aŭ -lando) kaj en kiuj ĝi estas parto de la radiko, tiel ke en Ĉilio loĝas ĉilianoj dum en Ĉinio loĝas ĉinoj?

Kompreneble ĉi tiu estas nur la plej evidenta problemo. Ekzistas ankoraŭ pri profundaj problemoj. Esence ĉi tiu sufikso -i- estus la unua, kiu ne kondutas kiel la aliaj sufiksoj en Esperanto, kiuj estas ĉiuj uzeblaj memstare. Oni provas ŝanĝi la lingvon de aglutina lingvo al hind-eŭropa lingvo.

Notu, ke:

  • i/o estus la sola sufikso kiu konsistas nur el unu litero
  • -i jam indikas la infinitivon
  • oni kutimas uzi afiksojn memstare (tiu ulo, el praa tempo, bela ino...)
  • kaze de i-/o (Francio kaj Italio estas ioj) tio kauzas konfuzon
  • io jam estas tabelvorto apud tio

ATENTU: ne uzu -ion, se vi volas paroli regulan kaj ne dub-sencan Esperanton.

Geografiaj nomoj laŭ la alfabeta ordo

La nomoj venas de la lasta rekomendo de la Akademio de Esperanto, en la formo Lando: loĝanto. Renato Corsetti notis per ° tiujn formojn, pri kiuj li mem respondecas.

Afganujo: afgano
Albanujo: albano
Alĝerio: alĝeriano
Andoro: andorano
Anglujo: anglo
Angolo: angolano
Antigvo kaj Barbudo: ano de Antigvo kaj Barbudo, [antigvano, barbudano]
Argentino: argentinano
Armenujo: armeno
Aŭstralio: aŭstraliano
Aŭstrujo: aŭstro
Azerbajĝano: azerbajĝanano
Bahamoj: bahamano
Bangladeŝo: bangladeŝano
Barato: baratano (vidu ankaŭ Hindujo/Hindio)
Barbado: barbadano
Barejno: barejnano
Belgujo: belgo
Belizo: belizano
Belorusujo: beloruso
Benino: beninano
Birmo: birmano
Bocvano: bocvanano
Bolivio: boliviano
Bosnujo kaj Hercegovino: ano de Bosnujo kaj Hercegovino
Brazilo: brazilano
Britujo: brito
Brunejo: brunejano
Bulgarujo: bulgaro
Burkino: burkinano
Burundo: burundano
Butano: butanano
Centr‑Afriko: centrafrikano
Ĉado: ĉadano
Ĉeĥoslovakujo (eksa lando): ĉeĥoslovako
Ĉeĥujo: ĉeĥo
Ĉilio: ĉiliano
Ĉinujo: ĉino
Danujo: dano
Dominika Respubliko: dominik-respublikano, [dominikano]
Dominiko: dominikano
Ebur‑Bordo: eburbordano
Egiptujo: egipto
Ekvadoro: ekvadorano
Ekvatora Gvineo: ekvator-gvineano
Eritreo: eritreano
Estonujo: estono
Etiopujo: etiopo
Fiĝio: fiĝiano
Filipinoj: filipinano
°Finlando: finlandano
Finnlando: finno [vidu ankaŭ Finland-o kaj Suom-ujo]
Francujo: franco
Gabono: gabonano
Gambio: gambiano
Ganao: ganaano
Germanujo: germano
Grekujo: greko
Grenado: grenadano
Gronlando: gronlandano
Gujano: gujanano
Gvatemalo: gvatemalano
Gvineo‑Bisaŭo: gvinebisaŭano
Gvineo: gvineano
Ĝibutio: ĝibutiano
Haitio: haitiano
Hindujo: hindo (vidu ankaŭ Barato)
Hispanujo: hispano
Honduro: hondurano
Hungarujo: hungaro
Indonezio: indoneziano
Irako: irakano
Irano: iranano
Irlando: irlandano
Islando: islandano
Israelo: israelano
Italujo: italo
Jamajko: jamajkano
Japanujo: japano
Jemeno: jemenano
Jordanio: jordaniano
Jugoslavujo (eksa lando): jugoslavo
Kaboverdo: kaboverdano
Kamboĝo: kamboĝano
Kameruno: kamerunano
Kanado: kanadano
Kartvelujo: kartvelo
Kataro: katarano
Kazaĥujo: kazaĥo
Kenjo: kenjano
Kipro: kiprano
Kirgizujo: kirgizo
Kiribato: kiribatano
Kolombio: kolombiano
Komoroj: komorano
Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Kongo Kinŝasa): kongano, ano de Demokratia Respubliko Kongo, [kongo-kinŝasano]
Kongo (Respubliko Kongo, Kongo Brazavila): kongano, ano de Respubliko Kongo, [kongo-brazavilano]
Kosovo: kosovano
Kostariko: kostarikano
Kroatujo: kroato
Kubo: kubano
Kuvajto: kuvajtano
Laoso: laosano
Latvujo: latvo
Lesoto: lesotano
Libano: libanano
Liberio: liberiano
Libio: libiano
Liĥtenŝtejno: liĥtenŝtejnano
Litovujo: litovo
Luksemburgo: luksemburgano
Madagaskaro: madagaskarano
Makedonujo: makedono
Malajzio: malajziano
Malavio: malaviano
Maldivoj: maldivano
Malio: maliano
Malto: maltano
Maroko: marokano
Marŝaloj: marŝalano
Maŭricio: maŭriciano
Maŭritanio: maŭritaniano
Meksiko: meksikano
Mikronezio: mikroneziano
Moldavujo: moldavo
Monako: monakano
Mongolujo: mongolo
Montenegro: montenegrano
Mozambiko: mozambikano
Namibio: namibiano
Nauro: naurano
Nederlando: nederlandano
Nepalo: nepalano
Niĝerio: niĝeriano
Niĝero: niĝerano
Nikaragvo: nikaragvano
Nord‑Koreujo: nordkoreo
Norvegujo: norvego
Nov‑Zelando: novzelandano
Omano: omanano
Orienta Timoro: orient-timorano
Pakistano: pakistanano
Palaŭo: palaŭano
Panamo: panamano
Papuo‑Nov‑Gvineo: ano de Papuo-Nov-Gvineo, [papuano]
Paragvajo: paragvajano
Peruo: peruano
Polujo: polo
Portugalujo: portugalo
Ruando: ruandano
Rumanujo: rumano
Rusujo: ruso
Salomonoj: salomonano
Salvadoro: salvadorano
Samoo: samoano
Sankta Kristoforo kaj Neviso: ano de Sankta Kristoforo kaj Neviso, [sankta-kristoforano, nevisano]
Sankta Lucio: sankta-luciano
Sankta Vincento kaj Grenadinoj: ano de Sankta Vincento kaj Grenadinoj, [sankta-vincentano, grenadinano]
Sanmarino: sanmarinano
Santomeo kaj Principeo: ano de Santomeo kaj Principeo, [santomeano, principeano]
Sauda Arabujo: saud-arabo
Sejŝeloj: sejŝelano
Senegalo: senegalano
Serbujo: serbo
Siberio: siberiano
Sieraleono: sieraleonano
Singapuro: singapurano
Sirio: siriano
Skotujo: skoto
Slovakujo: slovako
Slovenujo: sloveno
Somalujo: somalo
Sovet‑Unio (eksa lando): sovetuniano
Srilanko: srilankano
Sud‑Afriko: sudafrikano
Sud‑Koreujo: sudkoreo
Sudano: sudanano
°Suomujo: suomo
Surinamo: surinamano
Svaziujo: svazio
Svedujo: svedo
Svisujo: sviso
Taĝikujo: taĝiko
Tajujo: tajo
Tajvano: tajvanano
Tanzanio: tanzaniano
Togolando: togolandano
Tongo: tongano
Trinidado kaj Tobago: ano de Trinidado kaj Tobago, [trinidadano, tobagano]
Tunizio: tuniziano
Turkmenujo: turkmeno
Turkujo: turko
Tuvalo: tuvalano
Ugando: ugandano
Ukrainujo: ukraino
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj: ano de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, [emirlandano]
Urugvajo: urugvajano
Usono: usonano
Uzbekujo: uzbeko
Vanuatuo: vanuatuano
Vatikano: vatikanano
Venezuelo: venezuelano
Vjetnamujo: vjetnamo
Zambio: zambiano
Zimbabvo: zimbabvano