Lingvaj respondoj: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 122: Linio 122:

''demando:''

En la japana oni ĝenerale uzas as-tempan verbon ankaŭ por estontaĵo kiel jene.

Asita watasi wa soko e yuku.(Morgaŭ mi iros tien.)

Mainiti watasi wa soko e yuku.(Ĉiutage mi iras tien.)

Pro tio estas malfacile por japanoj distingi la jenajn frazojn unu de la alia.

1. Se vi supreniras sur tiun monteton, vi povas vidi la maron.

2. Se vi supreniros sur tiun monteton, vi povos vidi la maron.

Mi volus ricevi vian konsilon por klarigi al miaj kursanoj la diferencon.

''respondo:''

La forlaso de la os-tempo disvastiĝas ankaŭ en la parolata itala, ekzemple:

Fra tre anni vado in America/Post tri jaroj mi irAS al Ameriko.

Devas temi pri ĝenerala movo.

​Mi havas viajn samajn problemojn. Mi simple atentigas, ke en Esperanto se temas pri estonta tempo oni DEVAS uzi la os-tempon de la verbo. Samtempe mi klarigas pri la fenomeno de forlaso de la os-tempo en la itala, sed insistas, ke tio ne okazas en Esperanto.​

Kiel registrite je 13:17, 21 Mar. 2017

demando:

| Kiun vi pli amas, hundon aŭ katon?

Ĉu ĝenerale singularaj "hundo" kaj "kato" estas uzataj en ĉi tiu okazo? Mi mem dirus, "Kiujn vi pli amas, hundojn aŭ katojn?".

respondo:

Mi mem kaj ankaŭ Anna, kiun mi demandis, normale diras kiel vi. Sed ni ne trovas kialojn por diri ke la frazo en la singularo estas erara. Ĝi estas komprenebla, laŭ ni.

demando:

| Por esprimi la saman sencon aliaj skribis, "Kiun vi preferas, hundon aŭ katon?".

respondo:

Ankaŭ tio ŝajnas akceptinda.

demando:

| Kelkaj el miaj lernantoj skribas “Baldaŭ fariĝos la kvina horo” kaj similajn. Ĉu vi opinias tiujn frazojn senriproĉaj? Mi mem dirus “Baldaŭ estos la kvina horo”, sed mi hezitas diri ke “fariĝi la kvina horo” estas malĝusta, ĉar troviĝas la esprimo “fariĝis nokto” inter la Zamenhofaj ekzemploj kaj “fariĝis tagmezo” en la Malnova Testamento.

respondo:

Ankaŭ Anna kaj mi diras "baldaŭ estos la kvina horo". Mi komprenas la esprimon "baldaŭ fariĝos la kvina horo" kiel paŭsaĵon de la germana, en kiu la uzata verbo "werden" donas ankaŭ la singifon "fariĝi". Evidente "tagiĝas" = "iĝas tago"/"fariĝas tago" indikas la procedon en la mateno, kiam la nokto laŭgrade formalaperas kaj la lumo envenas. En la okazo de preciza horo, mi trovas la aferon pli neuzebla. Mi povus kompreni ĝin en frazo tia: "De la kvara horo ni ludas ŝakon. Nun estas la 4-a, kaj se ni daŭrigos baldaŭ iĝos la 5-a."

Entute mi kredas, ke via uzo estas pli bona.

demando:

Ĉu vi opinias la jenan frazon senriproĉa?

Malvarma klimato estas fremda al ili.

Ĝin skribis unu el miaj lernantoj. Mi mem dirus: Ili ne konas malvarman klimaton.

respondo:

Mi pensas, ke temas pri frazo influita de la angla. Ĝi ne estas komprenebla por nesciantoj de la angla.

demando:

Kelkaj japanaj esperantistoj uzas la vortojn "elementa lernejano" en la senco de "lernanto de elementa lernejo". Ĉu tiu esprimo estas senriproĉa?
Oni ne povas diri "granda urbano" en la senco de "loĝanto de granda urbo". Se jes, "elementa lernejano" estas same stranga, ĉu ne?

respondo:

Jes. Mi aŭdis tiun esprimon ankaŭ en Eŭropo."ano de elementa lernejo", "lernanto en elementa lernejo" kaj eventuale "element-lernejano" estus pli bona.

demando:

Japanoj fojfoje diras, "Mi pensis en la koro, ke ...". Ĉi tiu esprimo estas laŭvorta traduko de la japana lingvo.
Kion vi pensas pri ĉi tiu esprimo?
Mi mem dirus: Mi diris al mi en la koro, ke ..."

respondo:

​Via esprimo certe estas pli klara. En Europo oni dirus: "Mi diris al mi mem, ke..", "Mi pensis en mi mem/en mia menso, ke...". Tamen ankau la esprimo "Mi pensis en la koro, ke..." estas komprenebla kaj chi tie ghi sonas iom poezie.

demando:

| En Esperanto-Japana Vortaro nun plej vaste uzata ĉe ni troviĝas la ekzempla esprimo “populara ĉe la studentoj” sub la kapvorto “populara”, kaj eble pro tio multaj el miaj kursanoj diras, ekzemple, “La verkisto estas populara ĉe la junuloj”.

Ĉu en Eŭropo en ĉi tiu okazo oni ĝenerale uzas la prepozicion “ĉe”? Mi mem emas uzi “inter”. Kaj krom tio, mi opinias ke la uzo de la artikolo antaŭ “studentoj” estas malĝusta, aŭ almenaŭ ne rekomendinda.

respondo:

​Efektive tiu uzo estas sufiĉe ĝenerala ankaŭ en Eŭropo. Ĝin subtenas la franca kaj germana lingvoj. Ankaŭ 'inter' estas uzata. Ĝin subtenas la itala kaj la angla lingvoj.
Pri la artikolo vi pravas, laŭ mi.​

demando:

Mi volus ekscii, kiun el la esprimoj “demandi al iu” kaj “demandi iun” vi pli ofte aŭdas en Eŭropo.

respondo:

En Eŭropo oni aŭdas ambaŭ formojn, ĉar en eŭropaj lingvoj sen akuzativo la sola ebla formo estas "demandi al iu". En la fino inter Anna kaj mi ni konkludis ke eble "demandi iun" estas pli ofta.

demando:

| Kelkaj el miaj kursanoj diras “Cignoj naĝas en lago”, dum aliaj diras “Cignoj naĝas sur lago”. Mi mem uzus “sur lago”. Zamenhof uzis “naĝi sur lagoj” kiel jene.

Sur ili(lagoj) naĝis blankaj cignoj … (Fabeloj de Andersen)

Ĉu mi povus diri al miaj kursanoj ke “naĝi en lago” ne estas ĝusta?

respondo:

Mi iom debatis la problemon kun Anna. La konkludo estas ke 'sur lago' estas pli bona, se oni volas priskribi scenon en kiu la atento estas je la cigno kaj la akvo, sur kiu ĝi naĝas.
Se, male, temas pri ĝenerala priskribo de la fakto ke cignoj ĝenerale naĝas en lagoj kaj ne en riveroj aŭ en la maro, ankaŭ 'en lago' povus funkcii.

demando:

En la japana oni ĝenerale uzas as-tempan verbon ankaŭ por estontaĵo kiel jene.

Asita watasi wa soko e yuku.(Morgaŭ mi iros tien.)
Mainiti watasi wa soko e yuku.(Ĉiutage mi iras tien.)

Pro tio estas malfacile por japanoj distingi la jenajn frazojn unu de la alia.

1. Se vi supreniras sur tiun monteton, vi povas vidi la maron.
2. Se vi supreniros sur tiun monteton, vi povos vidi la maron.
Mi volus ricevi vian konsilon por klarigi al miaj kursanoj la diferencon.

respondo:

La forlaso de la os-tempo disvastiĝas ankaŭ en la parolata itala, ekzemple: Fra tre anni vado in America/Post tri jaroj mi irAS al Ameriko. Devas temi pri ĝenerala movo.

​Mi havas viajn samajn problemojn. Mi simple atentigas, ke en Esperanto se temas pri estonta tempo oni DEVAS uzi la os-tempon de la verbo. Samtempe mi klarigas pri la fenomeno de forlaso de la os-tempo en la itala, sed insistas, ke tio ne okazas en Esperanto.​