Lingvaj respondoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


demando:

| Kiun vi pli amas, hundon aŭ katon?

Ĉu ĝenerale singularaj "hundo" kaj "kato" estas uzataj en ĉi tiu okazo? Mi mem dirus, "Kiujn vi pli amas, hundojn aŭ katojn?".

respondo:

Mi mem kaj ankaŭ Anna, kiun mi demandis, normale diras kiel vi. Sed ni ne trovas kialojn por diri ke la frazo en la singularo estas erara. Ĝi estas komprenebla, laŭ ni.

demando:

| Por esprimi la saman sencon aliaj skribis, "Kiun vi preferas, hundon aŭ katon?".

respondo:

Ankaŭ tio ŝajnas akceptinda.



demando:

| Kelkaj el miaj lernantoj skribas “Baldaŭ fariĝos la kvina horo” kaj similajn. Ĉu vi opinias tiujn frazojn senriproĉaj? Mi mem dirus “Baldaŭ estos la kvina horo”, sed mi hezitas diri ke “fariĝi la kvina horo” estas malĝusta, ĉar troviĝas la esprimo “fariĝis nokto” inter la Zamenhofaj ekzemploj kaj “fariĝis tagmezo” en la Malnova Testamento.

respondo:

Ankaŭ Anna kaj mi diras "baldaŭ estos la kvina horo". Mi komprenas la esprimon "baldaŭ fariĝos la kvina horo" kiel paŭsaĵon de la germana, en kiu la uzata verbo "werden" donas ankaŭ la singifon "fariĝi". Evidente "tagiĝas" = "iĝas tago"/"fariĝas tago" indikas la procedon en la mateno, kiam la nokto laŭgrade formalaperas kaj la lumo envenas. En la okazo de preciza horo, mi trovas la aferon pli neuzebla. Mi povus kompreni ĝin en frazo tia: "De la kvara horo ni ludas ŝakon. Nun estas la 4-a, kaj se ni daŭrigos baldaŭ iĝos la 5-a."

Entute mi kredas, ke via uzo estas pli bona.



demando:

Ĉu vi opinias la jenan frazon senriproĉa?

Malvarma klimato estas fremda al ili.

Ĝin skribis unu el miaj lernantoj. Mi mem dirus: Ili ne konas malvarman klimaton.


respondo:

Mi pensas, ke temas pri frazo influita de la angla. Ĝi ne estas komprenebla por nesciantoj de la angla.




demando:

Kelkaj japanaj esperantistoj uzas la vortojn "elementa lernejano" en la senco de "lernanto de elementa lernejo". Ĉu tiu esprimo estas senriproĉa?
Oni ne povas diri "granda urbano" en la senco de "loĝanto de granda urbo". Se jes, "elementa lernejano" estas same stranga, ĉu ne?

respondo:

Jes. Mi aŭdis tiun esprimon ankaŭ en Eŭropo."ano de elementa lernejo", "lernanto en elementa lernejo" kaj eventuale "element-lernejano" estus pli bona.




demando: Japanoj fojfoje diras, "Mi pensis en la koro, ke ...". Ĉi tiu esprimo estas laŭvorta traduko de la japana lingvo. Kion vi pensas pri ĉi tiu esprimo? Mi mem dirus: Mi diris al mi en la koro, ke ..."

respondo:

​Via esprimo certe estas pli klara. En Europo oni dirus: "Mi diris al mi mem, ke..", "Mi pensis en mi mem/en mia menso, ke...". Tamen ankau la esprimo "Mi pensis en la koro, ke..." estas komprenebla kaj chi tie ghi sonas iom poezie.