Manuelo Komneno

El La bona lingvo
Revizio de 01:08, 22 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Μανουήλ ο Κομνηνός

Ο βασιλεύς κυρ Μανουήλ ο Κομνηνός
μια μέρα μελαγχολική του Σεπτεμβρίου
αισθάνθηκε τον θάνατο κοντά. Οι αστρολόγοι
(οι πληρωμένοι) της αυλής εφλυαρούσαν
που άλλα πολλά χρόνια θα ζήσει ακόμη.
Ενώ όμως έλεγαν αυτοί, εκείνος
παληές συνήθειες ευλαβείς θυμάται,
κι απ’ τα κελλιά των μοναχών προστάζει
ενδύματα εκκλησιαστικά να φέρουν,
και τα φορεί, κ’ ευφραίνεται που δείχνει
όψι σεμνήν ιερέως ή καλογήρου.

Ευτυχισμένοι όλοι που πιστεύουν,
και σαν τον βασιλέα κυρ Μανουήλ τελειώνουν
ντυμένοι μες στην πίστι των σεμνότατα.

(Από τα Ποιήματα 1897-1933, Ίκαρος 1984)


Manuelo Komneno

La reĝa moŝto Manuelo Komneno
en melankolia tago en septembro
sentis la morton proksima. La astrologoj
kortegaj (pagataj) babilas pri aliaj
multaj jaroj ankoraŭ vivotaj.
Dum ili parolas, li memoras pri tiuj
malnovaj piaj kutimoj,
kaj tiam ordonas, ke el monakaj ĉambroj
oni portu al li ekleziajn vestojn.
Ilin surmetas, kaj ĝojas montri sin
modesta pastro aŭ monako.

Feliĉaj tiuj, kiuj posedas fidon
kaj kiel la reĝo Manuelo Komneno finiĝas
modeste envolvitaj en sia fido.



Klariga noto: Manuelo Komneno (Μανουήλ Κομνηνός) estis reĝo de la bizancanoj de 1143 ĝis la morto en 1180. Li vivis en periodo aparte malfacila pro la bataloj kontraŭ la turkoj kaj kontraŭ la krucmilitistoj eŭropaj, kiuj iris tra la bizanca regno. Ĉiuokaze la poemo rilatas al aparta momento de lia vivo kaj celas paroli pri la trankvila maniero alfronti la morton.