Novtipa vizito

El La bona lingvo
Revizio de 01:09, 30 Dec. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Una visita de nov’idea

Ar quinto momoriale ecco una sera
sente sonà a la porta er campanello,
opre, e vvede du’ abbati, uno arto e bbello,
l’antro ppiú bbasso e de grazziosa scera.

Allora er primo, co bbona maggnera,
la salutò ccacciannose er cappello:
«È llei, disce, la vedova di quello
che llegava le ggioglie? È llei che spera...».

Ma cqui, mmentre l’abbate, bbono bbono,
seguitava a pparlà cco ttant’amore,
’na fijjetta strillò: «Mamma, è Ppio nono!».

Cosa vòi! quela povera pezzente
stette guasi llì llì ppe avé l’onore
de morijje d’avanti d’accidente.

1847 01 28

Novtipa vizito(1)

Post tri memorigiloj (2), jen, vespere,
domsonorilo tintas: par' klerika,
altulo kaj alia iom dika,
ĉe ŝia pordo staras malfiere.

Tuj ŝi malfermas; unu de ekstere
ŝin pridemandas per ekdir' amika:
"Ĉu estas vi vidvino de l' unika
kvartala juvelisto? Ĉu espere..."

Dum krekiuro daŭrigis la antaŭan
afablan diron, knabineto kriis:
"Panjo, rigardu ĉi: Pion la naŭan!" (3)

Ĉu ne? Virino simpla pro l' kontento
subite kvazaŭ sin privilegiis
mortante antaŭ li pro akcidento.

1847 01 28

(1) Temas pri mala respondo al tiu priskribita ne la soneto "La memorigilo" iam vidita en ĉi tiu kolekto
(2) Memorigilo estas skriba peto al la urbaj aŭ ŝtataj instancoj por helpo
(3) Pio la naŭa estis papo, kiu vere iris viziti simplajn homojn. Eble la instigo por ĉi tiu soneto vedas de lia vizito al malsanulino.