Orienta Esperanto: KIMURA Goro Christoph

El La bona lingvo
Revizio de 00:23, 13 Jan. 2017 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La bona monda lingvo: artikoloj <hr> <br> '''ĈU EBLAS DEEŬROPIGI ESPERANTON?'''* '''''KIMURA Goro Christoph''''' '''Du perspektivoj de Esperanto''' “Tiu...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



ĈU EBLAS DEEŬROPIGI ESPERANTON?*

KIMURA Goro Christoph


Du perspektivoj de Esperanto

“Tiu, kiu propagandas, ke Esperanto estus neŭtrala lingvo kaj neniun malavantaĝus, estas senhonta mensogulo. Certe Esperanto estas pli bona ol tio, ke ĉiuj terloĝantoj devas paroli anglan imperiisman lingvon, sed ankaŭ Esperanto estas, kiel eŭropa lingvo, sufiĉe detruega kontraŭ ne-eŭropaj kulturoj samkiel eŭropaj imperiismaj lingvoj.“

Antaŭ ĉirkau dek jaroj, unu japano loĝanta en Eŭropo, KUBOTA Taro, disdonis flugfolion, kiu akre kritikis la eŭropecon de Esperanto. Ĉi supre mi citis parton el tiu flugfolio. Raraj kaj valoraj estas tiuj frazoj tial, ĉar ili estas skribitaj en Esperanto. Rara pro tio, ke kutime japanaj kaj aliaj aziaj esperantistoj estas sufiĉe akceptemaj pri la eŭropeco de la internacia lingvo. Se pli kritikema, ili ja ne lernintus ĝin. Kaj valora pro tio, ke la skribinto, malsame al multaj aliaj similaj kritikantoj neesperantistaj, ne simple uzis tiun kritikpunkton por devalorigi Esperanton sed volis instigi al konstruiva diskuto ene de la lingva komunumo.

Kian vizion la verkinto de la flugfolio do prezentas pri la perspektivo de Esperanto? Li skribas, ke li “havas (nur) du respondojn.” La unua, “ideala solvo“ laŭ li estas, “ke idealistoj proponos neologismon el ne-eŭropaj lingvoj kaj tre malrapide ŝanĝos Esperanton en pli neŭtralan lingvon. Intertempe Esperanto fariĝos ’malfacila’ por eŭropanoj, sed lerni ne-eŭropajn vortojn ankaŭ helpos ilin vastigi vidkampon.“ La dua, “plirealisma solvo“ estas laŭ li, ke Esperanto fariĝu “komuna (helpa) lingvo por uniĝonta Eŭropo“. Li klarigas tiun ĉi duan vizion jene:

“Tiam kompreneble eŭropanoj devas rezigni ideon de mondkomuna (helpa) lingvo kaj por komuniki ne-eŭropanojn lernos iliajn lingvojn. Ankaŭ ne-eŭropanoj lernos Esperanton kiel eŭropan komunan (helpan) lingvon. Tio estas certe iom pli malgrandskala ol idealo de Zamenhof, sed estos granda sukceso, kiu havas signifon por tuta homaro.“

Lastatempe, ideoj similaj al ĉi lasta “eŭropisma“ vizio ŝajnas furori ĉe iuj esperantistoj en kaj ekster Eŭropo, do eble ankaŭ aliaj pensas tiun perspektivon sufiĉe realisma. Sed verdire mi dubas pri tio. Unue, pri la lingvopolitika situacio en Eŭropo mi ne estas tiom optimisma. La konscio pri “lingva demokratio“ kaj lingvaj rajtoj en internacia komunikado ankoraŭ estas tro malgranda, kaj antaŭjuĝoj pri Esperanto, pri kiuj esperantistoj parte mem kulpas prezentante ĝin kiel „artefaritan lingvon“, estas tro grandaj. Oni ĝenerale ne sentas la anglan “altrudita“, sed sentos kiel altrudo, se eŭropaj instancoj desupre decidus enkondukon de Esperanto. Kaj due, Esperanto jam de longe ne estas nur-eŭropa lingvo. Esperanto naskiĝis en Eŭropo. Sed la lingvon alproprigis ankaŭ homoj el aliaj mondpartoj. Tiel simile okazis ja ankaŭ pri tiom multaj aliaj eŭropdevenaj kulturaĵoj, kiuj disvastiĝis tra la terglobo. Provoj apartenigi Esperanton (nur) al ĝia devenmondparto estas anakronismaj. Do, laŭ mia opinio, Esperanto kiel nur-eŭropa komuna lingvo nek estas realisma nek alcelinda. Sed ĉu la unua vizio, la deeŭopiĝo de la lingvo mem, estas entute ebla? Verŝajne ni devas iom diferencigi la proponon de Kubota. Facile imageblas, ke anstataŭigi fundamentajn eŭropajn (latin-originajn) vortradikojn en Esperanto per radikoj el alimondpartaj lingvoj pli kaŭzos problemojn ol solvas. Aliflanke, por pli internaciigi Esperanton, necesas pliriĉigi la lingvon per vortoj el diversaj mondpartoj. Do, ankoraŭ multo fareblas kaj farendas leksike por malpliigi eŭropcentrismon de la lingvo (ekzemplojn prezentas Erich-Dieter Krause, „Asiatische Lexik im Esperanto“, en: Liu/Fiedler (red.): Studoj pri Interlingvistiko, Kava Pech 2001). Tamen, pri deeŭropigo, ĉu la atentigo pri leksiko sufiĉas? Ĉi sekve mi volas prezenti interesan kontribuon al tiu diskuto, kiun alia japana esperantisto faris pli ol 60 jarojn antaŭ Kubota.

Propono de “Orienta Esperanto“

En la julia numero 1942 de „Revuo Orienta“, organo de Japana Esperanto-Instituto, ISIGA Osamu [Iŝiga Osamu], konata kiel tradukanto al la japana de la verkoj de la sveda verkistino Selma Lagerlöf, skribis japanlingvan eseon kun titolo “Orienta Esperanto“ (p.18). Tie li levas similan demandon kiel la supre prezentita flugfolio, ĉu ne indas rekoncepti Esperanton el “orientula vidpunkto”. Li proponas:

“ne hezitu uzi esprimojn komfortajn kaj facilajn por ni [orientuloj], kondiĉe ke tio ne detruas la Fundamenton de Esperanto kaj ne malebligas interkompreniĝon kun okcidentaj esperantistoj.” [tradukis KGC]

Li klarigas la sencon de lia propono tiel, ke je “orientismo” en Esperanto eŭropanoj sentos pli da fremdeco kaj bezonos energion por akcepti tion, sed tiajn sentojn kaj penojn pli ol sufiĉe kompensas la gajnoj de japanaj kaj aliaj orientaj esperantistoj, por kiuj la lingvo iĝos pli intima kaj facila.

Certe ne estas hazardo, ke tia alvoko al akcepto de “orienta Esperanto” aperis ĝuste en tiu mallongega eŭforia tempo, kiam Japanio ŝajnis venkebli en la Azia-Pacifika-Milito. Sufiĉe signifoplenas, ke eĉ Iŝiga, ĝisosta pacisto kiu eĉ deklaris rifuzon militservi, rilatigis siajn tezojn al la (falsa, kiel tuj evidentiĝis) fakto, ke “la japana armepovo atingis kaj superas tiujn de Eŭropo kaj Usono”!

Aktuala signifo de la “Iŝiga-principo”

Do, ĉu lia alvoko estis nur epizodo pri la dummilita ekscito, kaj hodiaŭ ne plu aktuala? Lia dualismo inter “oriento” kaj “okcidento” certe ne taŭgas por ni. En 2007, dum la diskutoj en Universala Kongreso en Jokohamo kaj la akompananta 5a Nitobe-Simpozio en Tokio, oni konstatis, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" estas malutilaj (vd. la rezolucion de la 92a UK kaj la konkludon de la 5a Nitobe-Simpozio).

Sed mi pensas, ke liaj bazaj ideoj ne perdis signifon. Atentindas, ke Iŝiga enfokusigas la pragmatikan eŭropecon pli ol la leksikan. Tio estas pli esenca aliro por plineŭtraligi Esperanton, ĉar por lingvo kiel socia fenomeno pli gravas la uzmaniero ol la deveno kaj surfaca aspekto de lingveroj mem.

La estiĝo de propra prilingva sento en Esperanto pruvas, ke ĝi iĝis sufiĉe aŭtonomia lingvo. Sed troa normigo de la lingvo malpliigas la unikan liberecon de la planlingvo kaj malhelpas ĉerpon de ĝia esprimpovo. Ni devas atenti, por ke la eŭropa fono de la esperantaj lingvonormoj, kiu certe kontribuis al stabiliĝo de la lingvostilo en Esperanto, ne funkciu kiel korseto al libera lingvoevoluo.

Tiusence, mi esperas, ke la ideoj de Iŝiga ne perdiĝu, sed iĝu konscia parto de la hodiaŭa priesperanta diskuto. Ni povus reformuli kaj ĝeneraligi la "Iŝiga-principon” jene:

“Ankaŭ neeŭroplingvanoj ne hezitu uzi esprimojn komfortajn kaj facilajn por si, kondiĉe ke tio ne detruas la Fundamenton de Esperanto kaj ne malebligas interkompreniĝon kun alilingvanoj.”

Por pli konkretigi la fokuson de diskuto, mi provu listigi kelkajn eblajn implicojn de tiu principo:

1. Rilate al lingvolerno

Komencantoj ankoraŭ ne konantajn la norm(al)an lingvaĵon de Esperanto (,do ankoraŭ ne influitaj/venenitaj de tiuj,)
- ne lernu la lingvon same kiel alian etnan lingvon senkiale akceptante lingvajn normojn kaj kutimojn
- kaj ne hezitu mem konstrui esprimojn uzante la lingvan ilaron de Esperanto.

2. Rilate al lingvoinstruo

Instruistoj jam konantajn la taŭgajn kaj uzatajn esprimilojn, tamen kuraĝigu komencantojn mem eltrovi kreivan esprimon kaj ne korektu tian lingvaĵon nur pro tio, ke ĝi estas “nekutima“.

3. Rilate al lingvouzo

Ĉiuj uzantoj de la lingvo ne timu uzi nekutimajn esprimojn, kondiĉe, ke ili ne detruas la Fundamenton kaj ne malebligas la interkompreniĝon kun alilingvanoj.

Se tia toleremo kaj bonvenigemo de kreivo karakterizos la lernadon, instruadon kaj uzadon de Esperanto, la vizio de pragmatike deeŭropiĝonta Esperato ŝajnas al mi ne malrealisma. Permesu al mi iom simplisman komparon. La komputilo komence evoluiĝis ĉefe en anglalingva medio, sed nun ĝi, kvamkam daŭre uzante la latinalfabetan klavaron, iĝis sufiĉe komforta ilo ankaŭ por ekz. japanlingvanoj kun tute alia skribsistemo. Kiu povas nei, ke ankaŭ Esperanto havas tian evolueblecon? Nome ke surbaze de Fundamentaj radikoj kaj baza gramatiko, la lingvo povas – por eĥi la vortumon de Kubota – tre malrapide ŝanĝiĝi en pli neŭtralan lingvon?


  • Ĉi tiu eseo baziĝas sur mia kontribuo al la temsesio “Esperanto: Ĉu eŭropa aŭ tutmonda lingvo?” ene de la “kleriga lundo“ dum la 92a UK en Jokohamo. Ĉi tie mi limigis min al lingvoideologiaj aspektoj de la proponoj prezentitaj. Mi planas analizi la Iŝiga-proponon kaj la sekvantan diskuton, kiu okazis sur “Revuo Orienta”, pli detale estonte.
  • Artikolo aperinta en Japana Esearo, numero 4-a, Tokio: Libroteko Tokio. Oni povas kontakti la eldonejon per la ret-adreso <syozik@qa2.so-net.ne.jp>.