PROLOGO

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


PROLOGO

En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tio estis en la komenco ĉe Dio kaj tasko de fidela monaĥo estas rediri ĉiutage, per plenĝoja humileco, la unikan, neŝanĝeblan eventon, kies nerefuteblan veron oni povas deklari. Sed videbimus nunc per speculum et in aenigmate (nun ni vidas per spegulo, malhele) kaj la vero, antaŭ ol aperi fronte al nia vizaĝo, manifestiĝas parton post parto (aĥ, kiom nekompreneblaj estas tiuj partoj) en la eraroj de la mondo, tiel ke ni devas porciume konstati ĝiajn fidindajn signojn, ankaŭ tie, kie ili aperas al ni malklaraj kaj kvazaŭ trempitaj de malicema volo.

Atinginte la finon de mia vivo de pekulo, dum blankhara mi maljuniĝas kiel la mondo, atende de mia perdiĝo en la senfunda abismo de la silenta kaj soleca diaĵo por esti parto de la nefacilparola lumo de la anĝelaj entoj, kiam mia jam nun peza kaj malsana korpo min retenas en ĉi tiu ĉelo de la kara monaĥejo en Melk, mi ekpostlasas sur ĉi tiu felpapero ateston pri la mirindaj kaj teruraj eventoj, kiujn mi dum juneco havis la okazon spekti, redirante verbatim (laŭvorte) tion, kion mi vidis kaj aŭskultis, sen kuraĝi ĉerpi el ili iun desegnon, kvazaŭ por lasi al tiuj, kiuj venos post mi (se la Antikristo ne aktivos antaŭ ili) signojn de signoj, por ke pri ili oni plenumu deĉifradon.

Ke la Sinjoro koncedu al mi la gracon esti kristalpura atestanto pri la eventoj, kiuj okazis en la abatejo kies nomon pro karitato kaj pieco estas bone prisilenti, fine de la jaro de la Sinjoro 1327, kiam imperiestro Ludoviko atingis Italujon por restarigi la dignon de la sankta roma imperio, laŭ la projekto de la Eternulo kaj por humiligo de la fia uzurpanto simonia kaj hereza, kiu en Avinjono igis hontinda la sanktan nomon de la apostolo (mi celas la pekantan animon de Jakobo el Kaor, kiun la malpiuloj honorigis sub la nomo Johano la 22a).

Verŝajne, por kompreni pli bone la eventojn de kiuj mi estis koncernata, taŭgas ke mi memorigu la okazaĵojn de tiu parto de la jarcento, kiel mi tiam komprenis ilin, per la travivo, kaj kiel mi nun rememoras ilin, pliriĉigita de aliaj rakontoj, kiujn mi aŭdis poste – se mia memoro kapablos rekunmeti la ordon de multaj kaj komplikegaj eventoj.

Ekde la unuaj jaroj de la nuna jarcento papo Klemento la 5a translokis la apostolan sidejon al Avinjono lasante, ke Romo fariĝu kaptitaĵo de la ambicioj de la lokaj potenculoj: kaj laŭgrade la sanktega urbo de kristanismo transformiĝis en cirkon, aŭ en putinejon, disŝirata de la luktoj inter ĝiaj gravuloj: oni diris respubliko, sed ĝi ne estis tia, trakurata de armitaj bandoj, submetita je perfortaĵoj kaj disrabadoj. Ekleziuloj, kiuj eskapis el la sekulara jurisdikcio, estris grupojn de perfortuloj kaj faris rabojn kun la glavo en siaj manoj, superaltrudis kaj aranĝis fiajn komercojn. Kiel malebligi, ke la Caput mundi (centro de la mondo) refariĝu, kaj tio prave, la celo de tiu, kiu volus surmeti al si la kronon de la sankta roma imperio kaj restarigi la dignon de tiu surtera regado, iam apartenanta al la cezaroj?

Jen do, ke en 1314 kvin germanaj princoj elektis en Frankfurto Ludovikon el Bavarlando supera reganto de la imperio. Sed la saman tagon, sur la kontraŭa bordo de Mejno, la palatena grafo de Rejno kaj la ĉefepiskopo de Kolonjo levis al tiu sama digno Frederikon el Aŭstrujo. Du imperiesteroj por unu sidejo kaj unu papo por la du: la situacio vere naskis grandan malordon...

Du jarojn poste oni elektis en Avinjono la novan papon: Jakobo de Kaor, maljunulo 72-jaraĝa, kun la nomo, ĝuste, Johano la 22a, kaj ke la ĉielo aranĝu, ke neniam plu iu papo alprenu tiun nomon tiom malŝatatan ĉe bonuloj. Franco kaj devoteca je la reĝo de Francujo (la homoj de tiu koruptita lando ĉiam emas faciligi la interesojn de la siaj, kaj ne kapablas konsideri la mondon kiel propran spiritan patrujon) li subtenis Filipon la belan kontraŭ la templanoj, kiujn la reĝo akuzis (mi pensas, malĝuste) pri tre hontindaj krimoj, kun la celo alproprigi al si iliajn havaĵojn, kun la kompliceco de tiu perfida ekleziulo. Intertempe eniris la tutan komplikan scenejon Roberto el Napolo, kiu, por konservi la kontrolon super la itala duoninsulo, konvinkis la papon agnoski neniun el la germanaj imperiestroj, kaj sekve li restis ĝenerala kapitano de la ŝtato de la eklezio.

En 1322 Ludoviko el Bavarlando venkis sian kontraŭulon Frederikon. Des pli timanta unu solan imperiestron, kiel li timis la du, Johano ekskomunikis la venkanton, kaj ĉi-lasta siavice denuncis la papon kiel herezulon. Necesas diri, ke, ĝuste en tiu jaro, okazis en Peruĝo la kunsido de la franciskanoj, kaj ilia superulo, Mikaelo el Cezeno, akceptante la petojn de la “spiritualistoj” (pri ili mi havos ankoraŭ eblecon paroli) proklamis kredo-vero la malriĉecon de Kristo, kiu, se li posedis ion ajn kun siaj apostoloj, li havis tion nur por usus facti (fakta, sen posedrajtoj, uzado). Ĝi estis inda rezolucio, celanta savogardi la virton kaj purecon de la ordeno, sed ĝi tre malplaĉis al la papo, kiu verŝajne vidis en ĝi principon, kiu endanĝerigus lian pretendon, kiel estro de la eklezio, kontesti al la imperio la rajton elekti episkopojn, konservante aliflanke por la sankta sojlo la rajton solene enoficigi la imperiestron. Ĉu estis tiuj ĉi aŭ aliaj la motivoj, kiuj agigis lin, Johano kondamnis en 1323 la decidojn de la franciskanoj per dekreto Cum inter nonnullos (Pro tio, ke ĉe ne malmultaj).

Je tiu punkto, mi supozas, Ludoviko taksis la franciskanojn, kiuj jam fariĝis malamikoj de la papo, potencaj aliancanoj. Per la deklaro pri la malriĉeco de Kristo ili iamaniere plifortigis la ideojn de la imperiestraj teologoj, nome de Marsiljo el Padovo kaj Johano el Ĝanduno. Kaj fine, ne multaj monatoj antaŭ la eventoj pri kiuj mi rakontas, Ludoviko, post akordo kun la venkita Frederiko, venis al Italujo, estis kronita en Milano, ekmilitis kontraŭ familio Viskonti, kiu tamen komence estis akceptinta lin favore, sieĝis Pisa’n, nomumis imperia vikario Kastruĉo’n, kiu estis la duko de Luko kaj Pistoia (kaj mi opinias, ke li malbone agis ĉar mi neniam konis pli kruelan viron, verŝajne escepte de Uguĉone Delafaĝola) kaj li jam ekvojaĝis al Romo, vokata de Ŝara Kolona, loka reganto.

Jen kiel statis la situacio, kiam mi – jam benediktana novico en la monaĥejo de Melk – estis forprenita el la trankvilo de la klostro fare de mia patro, kiu estis batalanto en la sekvantaro de Ludoviko, ne la lasta el liaj baronoj, kaj kiu taksis saĝe porti min kun si, por ke mi ekkonu la mirindaĵojn de Italujo kaj por ke mi ĉeestu kiam la imperiestro estos kronita en Romo. Sed la sieĝado de Pisa multe okupis lin pro la militaj zorgoj. Mi ĉerpis el tio profiton, vojaĝante, jen pro nenifaremo, jen pro la deziro lerni, tra la urboj de Toskanujo, sed tia libera kaj senregula vivo ne taŭgis, pensis miaj gepatroj, por adoleskanto votita al la kontemplada vivo. Kaj laŭ konsilo de Marsiljo, kiu bonvolemis al mi, ili decidis sendi min al klera franciskano, frato Vilhelmo el Baskervilo, kiu ekkomencis misiadon dum kiu li atingos famajn urbojn kaj malnovegajn abatejojn. Mi do fariĝis lia skribisto kaj disĉiplo samtempe, kaj mi neniam pentis pri tio, ĉar mi estis kun li atestanto de eventoj, kiuj meritas esti transdonitaj, kiel nun mi faras, al la memoro de la venontoj.

Mi tiam ne sciis, kion frato Vilhelmo serĉis, kaj verdire mi ne scias tion ankoraŭ hodiaŭ, kaj mi supozas, ke ne sciis tion ankaŭ li, tiom puŝata de la unika deziro je vero, kaj de la suspekto – kiun mi vidis ĉiam en li – ke la vero ne estas tiu, kiu aperas al li en la kuranta momento. Kaj verŝajne en tiuj jaroj la farendaĵoj deturnis lin el la preferataj studoj. La misio pri kiu Vilhelmo estis taskita restis al mi nekonata dum la tuta vojaĝo, aŭ li ne parolis al mi pri ĝi. Kontraŭe per la aŭskulto de fragmentoj de liaj interparoloj, kiujn li starigis kun abatoj de la monaĥejoj en kiuj ni etapis laŭvoje, mi faris al mi ideon pri la speco de lia tasko. Sed mi ne plene komprenis ĝin antaŭ ol atingi nian finan celon, kiel mi rakontos poste. Ni direktiĝis al la nordo, sed nia vojaĝo ne havis rektan vojon kaj ni etapis en diversaj abatejoj. Tial okazis, ke ni turniĝis okcidenten dum nia fina celatingo staris oriente, preskaŭ laŭlonge de monto-vico, kiu el Pisa kondukas al la pado de sankta Jakobo, kaj ni haltis en tero kies situon la postaj teruraj eventoj malkonsilas al mi priskribi pli precize, sed kies regantoj estis fidelaj je la imperio kaj kie la abatoj de nia ordeno unuanime opoziciis al la hereza kaj koruptita papo. La vojaĝo daŭris du semajnojn kun diversaj okazintaĵoj kaj tiutempe mi havis la eblecon koni (ne ĝissate, kiel mi pli kaj pli konscias) mian novan majstron.

En la postaj paĝoj mi ne detaligos priskribojn de personoj – krom en la kazo de mieno, aŭ gesto, kiuj aspektu signoj de silenta, sed paroliva lingvaĵo – ĉar, kiel diras Boecio, nenio estas pli efemera ol ekstera formo, kiu velkas kaj ŝanĝiĝas kiel la floroj de kampo ĉe la apero de aŭtuno, kaj al kio utilas hodiaŭ diri, ke abato Abbo havis severan rigardon kaj palajn vangojn, nun, kiam li kaj tiuj, kiuj estis apud li, estas polvo kaj de polvo lia korpo havas la mortan grizecon (nur la animo, ke Dio donu tion, rebrilas per lumo, kiu neniam finiĝos)? Sed Vilhelmon mi deziras priskribi, unufoje por ĉiam, ĉar lia aparta fizionomio impresis min, kaj karakterizo de la junuloj estas ligiĝi al pli maljuna kaj pli saĝa homo ne nur pro la alloga parolmaniero kaj mensa akreco, sed ankaŭ pro la ekstera formo de la korpo, kiu rezultas karega, kiel okazas kun la propra patro, kies gestojn kaj afliktiĝojn oni okulumas, kaj kies ridetojn oni duonspionas – sen ke eĉ ne spuro de volupto makuligu ĉi tiun manieron (kiu eble estas la unika purega) korpe ami.

La iamaj viroj estis belaj kaj altaj (nun ili estas knaboj kaj nanoj) sed ĉi tiu fakto estas nur unu el la multaj, kiuj atestas la missorton de maljuniĝanta mondo. La junularo ne plu volas lerni, la scienco kadukiĝas, la tuta mondo antaŭeniras renversita, blinduloj kondukas aliajn blindulojn, kiujn ili faligas en abismojn, la birdoj sin ĵetas antaŭ ol sterni flugilojn, la azeno ludas liron, la bovoj dancas, Maria ne plu amas kontempladon kaj Marta ne plu amas laboreman vivon, Lea estas sterila, Raĥel havas volupteman okulon, Katono vizitas putinejojn, Lukrecjo fariĝas ino. Ĉio estas deturnita el la propra irado. Dankon al Dio pro tio, ke mi en tiu tempo akiris el mia majstro la volon lerni kaj la senton pri la rekta vojo, kiun oni konservas ankaŭ kiam la pado estas serpentuma.

Do, la fizika aspekto de Vilhelmo estis tia, ke ĝi altiris la atenton de eĉ plej malatenta rigardanto. Lia alteco superis la normalan mezuron kaj li estis tiom maldika, ke li aspektis pli alta. Liaj okuloj estis akutaj kaj penetrantaj; lia akra kaj iom kurba nazo donis al la vizaĝo la aspekton de vigla observanto, sed ne dum la momentoj de dormemo, pri kiuj mi parolos. Ankaŭ la mentono malkaŝis lian firman volon, kvankam la vizaĝo, longa kaj plena je efelidoj – simila al tiuj, kiujn mi vidis en antikva Irlando kaj Nortumbrio – povis foje simboli malcertecon kaj perplekson. Dum la paso de la tempo mi konsciis. ke tiu, kiu aspektis malcerteco, estis male kaj simple scivolemo, sed komence mi malmulton sciis pri tiu virto, kiun mi pli taksis pasio de ekscitema animo, opiniante, ke la racio ne devas nutri sin per ĝi, ĉar ĝi devas satigi sin nur per la vero, kiun (mi opiniis) oni konas jam dekomence.

Estante knabo, tio. kio plej impresis min estis iuj flavkoloraj haretoj, kiuj iom elpendiĝis el liaj oreloj, kaj liaj densaj kaj blondaj brovoj. Verŝajne li estis 50-jaraĝa kaj sekve li jam estis maljuna, sed li movis sian senlacan korpon per facilmoveco, kiu ofte mankis al mi. Lia energio aspektis neelĉerpebla, kiam lin kaptis ega agado. Sed foje, kvazaŭ lia vivspirito imitus omaron, li malfortiĝis ĝis inercio, kaj mi vidis lin resti dum horoj en la kuŝloko de sia ĉelo, apenaŭ siblante iun silabon, sen movi iun ajn muskolon de la vizaĝo. Dum tiuj momentoj aperis en liaj okuloj senkonsista kaj malatenta esprimo, tiom, ke mi rajtis tiam suspekti, ke li estas kaptita de ia vegetara substanco kapabla vidigi viziojn, se lia evidenta vivmodereco ne instigus min forpuŝi tiun penson. Tamen mi konfesas, ke dum la vojaĝo, li foje haltis borde de herbejo, aŭ de arbaro, por kolekti ian herbon (mi opinias, ke ĝi estis ĉiam la sama): kaj li remaĉis ĝin kun meditanta vizaĝo. Parton el ĝi li konservis, kaj li ĝin manĝis dum plej streĉaj momentoj (kaj oftegaj ili estis en la abatejo!). Kiam mi demandis lin pri tiu herbo, li diris ridetante, ke bona kristano povas foje lerni de nekristanoj; kaj kiam mi petis gustumi tiun herbon, li respondis al mi, ke, samkiel la paroladojn, ankaŭ la simplajn ingrediencojn oni povas difini paidikoi, ephebikoi kaj gynaikeioi (por la infanoj, por la adoleskantoj, por la virinoj) kaj tiel plu; same la herboj, kiuj estas bonaj por maljuna franciskano, ne estas bonaj por juna benediktano.

Dum la periodo, kiun ni pasigis kune, ni ne povis havi tre normalan vivon: ankaŭ en la abatejo ni maldormis nokte kaj ni ellacis dum la tago, nek ni partoprenis regule en la liturgio de la horoj. Malofte, tamen, dum vojaĝo, li maldormis post la horo de la kompletorio, kaj li havis sobrajn kutimojn. Foje, kiel okazis en la abatejo, li pasigis la tutan tagon trairante la legom-ĝardenon, ekzamenante la plantojn kvazaŭ temus pri krizoprasoj aŭ smeraldoj, kaj mi vidis lin ĉirkaŭvagi en la subtera ĉambro de la trezoro kaj rigardi juvelujon tute kovrita de smeraldoj kaj krizoprasoj kvazaŭ temus pri arbetaĵoj de stramonio. Alifoje li restadis dum tuta tago en la granda salono de la biblioteko trafoliumante manuskriptojn kvazaŭ li serĉus nenion alian ol sian plezuron (dum ĉirkaŭ ni multobliĝis la kadavroj de monaĥoj terure mortigitaj). Iun tagon mi trovis lin promenanta en la ĝardeno sen ia evidenta motivo, kvazaŭ li ne devas respondi al Dio pri siaj faroj. En mia ordeno oni instruis al mi tute alian manieron aranĝi mian tempon, kaj mi diris tion al li. Kaj li respondis, ke la belecon de la universo redonas ne nur la unueco en la varieco, sed ankaŭ la varieco en la unueco. Ĝi aspektis al mi respondo diktita de needukita empirio, sed mi poste lernis, ke la homoj de lia lando difinas ofte la aferojn laŭ maniero, en kiu la lumodona forto de la racio havas ne gravan rolon.

Dum la periodo, kiun ni pasigis en la abatejo, mi ĉiam vidis liajn manojn kovritajn de la polvo de libroj, de la oro de ankoraŭ nesekiĝintaj miniaturoj, de flaveskaj substancoj, kiujn li tuŝis en la malsanulejo de Severino. Ŝajnis, ke li ne povis pensi krom per la manoj, kaj tiam tio aspektus al mi afero pli normala se temus pri manlaboristo (kaj oni instruis al mi, ke la manlaboristo estas moechus (malĉastulo), kiu adoltas kontraŭ la intelektula vivo, al kiu li devus aliĝi simile al ĉastega geedziĝo): sed ankaŭ kiam liaj manoj tuŝis tre rompiĝemajn aferojn, ekzemple iajn kodeksojn kun miniaturoj ankoraŭ malsekaj, aŭ paĝojn koruptitajn de la tempopaso kaj eriĝemaj kiel nefermentita pano, li posedis, ŝajnis al mi, eksterordinare delikatan tuŝon, la saman, kiun li uzis kiam li tuŝis siajn maŝinojn. Fakte mi devas diri, ke tiu kurioza viro kunportis, en sia sako, ilojn, kiujn mi neniam vidis antaŭe, kaj kiujn li difinis siaj mirindaj maŝinoj. La maŝinoj, li diris, estas efiko de arto, kiu estas simia imito de la naturo, kaj de ĉi-lasta ili reproduktas ne la formojn, sed ĝian funkcion mem. Li klarigis al mi, sekve, la potencivojn de la horloĝo, de la astrolabo kaj de la magneto. Nu, komence mi timis, ke ĝi estas sorĉado, kaj mi ŝajnigis, ke mi dormas, kiam li en iaj trankvilaj noktoj observis la stelojn (kun stranga triangulo en sia mano). La franciskanoj, kiujn mi konis en Italujo kaj en mia lando, estis simpluloj, ofte analfabetaj, kaj ĉe li mi miris pri lia klereco. Sed li diris al mi ridetante, ke la franciskanoj de lia insularo havas malsaman karakterizon: “Roĝer Bakon, kiun mi respektegas kiel majstron, instruis al ni, ke la dia plano iam efektiviĝos per la scienco de la maŝinoj, kiu estas natura kaj sankta magio. Kaj estonte per la forto de la naturo oni povos fari ilarojn por navigado pere de kiuj la ŝipoj iros unico homo regente (kun nur unu homo direktanta), kaj tre pli rapidaj ili estos ol tiuj ŝovataj per veloj aŭ remiloj; kaj ekzistos ĉaroj ‘ut sine animali moveantur cum impetu inaestimabili, et instrumenta, volandi et homo sedens in medio istrumenti revolvens aliquod ingenium per quod alae artificialiter compositae aerem verberent, ad modum avis volantis’ (...kiuj sen besto (kiu tiru ilin) moviĝos grandrapide, kaj iloj por flugi (tiel aranĝitaj, ke) homo, sidanta centre de la instrumento, ruligas ian inventaĵon, per kiu flugiloj, artefaritaj, batos la aeron, kiel faras la flugantaj birdoj). Kaj tre etaj iloj, kiuj levos senfinajn pezojn kaj transportiloj, kiuj ebligos vojaĝi funde de la maro”.

Kiam mi demandis al li, kie estas tiuj maŝinoj, li diris al mi, ke oni jam faris ilin en la antikva epoko, kaj kelkajn eĉ en nia epoko: “sed ne la rimedon por flugi, kiun mi neniam vidis, nek mi konis homon, kiu vidis ĝin, sed mi konas saĝulon, kiu projektis ĝin. Kaj oni povas fari pontojn, kiuj transpasu la riverojn sen kolonoj nek alia subportilo kaj aliajn senprecedencajn maŝinojn. Sed vi ne zorgu pri la fakto, ke ili ankoraŭ ne ekzistas, ĉar tio ne signifas, ke ili ne ekzistos. Kaj mi diras al vi, ke Dio volas, ke ili ekzistu, kaj certe ili jam estas en lia menso, kvankam mia amiko el Okam rifuzas tian manieron de la ideoj estiĝi, kaj tio ne ĉar ni povas influi sur la dia naturo, sed ĝuste ĉar ni ne povas starigi al ĝi ian ajn limon”. Ne estis, ĉi-lasta, la unika kontraŭdira aserto, kiun mi aŭskultis el li: sed ankaŭ nun, kiam mi estas maljuna kaj pli saĝa ol tiam, mi ankoraŭ ne plene komprenas kiel li povis tiom konfidi je sia amiko el Okam kaj samtempe ĵuri pri la fidindeco de la vortoj de Bakon, kiel li kutimis fari. Ja estas vere, ke tiu estis epoko, en kiu saĝulo devis havi pensojn inter si kontraŭdiraj.

Nu, mi diris pri frato pri Vilhelmo aferojn eble sensencaj, kvazaŭ por kolekti, dekomence, la senkoherajn impresojn, kiujn mi havis pri li. Kiu li estis kaj kion li faris, vi, ho mia bona leganto, povos konkludi el la agadoj, kiujn li faris dum la tagoj de ni pasigitaj en la abatejo. Nek mi promesis al vi finitan desegnon, sed male liston de eventoj (ili, jes) mirindaj kaj teruraj.

Tiel, ekkonante tagon post tago mian majstron, kaj okupante la longajn horojn dum irado per longdaŭraj interparoloj kun li, pri kiuj, se necese, mi laŭgrade diros, ni atingis la malsupron de monto sur kiu staris la abatejo. Kaj nun venis la momento, ke mia rakonto, kiel ni tiam faris, alproksimiĝu al ĝi, kaj povu mia mano ne tremi dum mi komencas paroli pri tio, kio poste okazis.