Paprikoj, kapsikoj kaj pimentoj

El La bona lingvo
Revizio de 16:19, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Anna: artikoloj pri lingvaj temoj ''Noto: Artikolo verkita antaŭ la apero de la nova eldono de PIV.'' <hr> PAPRIKOJ, KAPSIKOJ KAJ PIMENTOJ Verŝajne mi ne es...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Noto: Artikolo verkita antaŭ la apero de la nova eldono de PIV.


PAPRIKOJ, KAPSIKOJ KAJ PIMENTOJ

Verŝajne mi ne estas la sola esperantisto, kiu estas iom konfuzita pri la diferenco inter paprikoj kaj kapsikoj, por ne mencii la diversajn tre piprajn spicaĵojn produktitajn el iliaj semoj.

Papriko laŭ PIV estas “Maturaj fruktoj de du specioj de kapsiko (Capsicum anuum kaj Capsicum longum)”, kaj povas rilati ankaŭ al pulvoro farita el tiu sama frukto, kiam ĝi estas sekigita. Kapsiko, aliflanke estas pli vasta termino, kiu entenas ne nur paprikojn, sed ankaŭ la specion capsicum baccatum, uzatan por la produktado de kajena pipro.

Se oni rigardas en PV, aliflanke, oni trovas alian bildon. (Ne la unuan fojon mi rimarkas malkonkordon inter la du vortaroj, sed la ŝanĝoj faritaj en PIV ne nepre plibonigas la situacion.) Laŭ PIV, kapsiko estas “Genro de solanacoj, kies frukto estas uzata kiel spicaĵo (capsicum)”, dum papriko estas “Pulvorigita frukto de kapsiko (= ruĝa pipro)”.

Eichholz en sia Esperanta bildvortaro ŝajnas sekvi PV, ĉar laŭ li la legomo nomiĝas kapsiko, kaj li aldonas en krampoj “se pulvorigita: papriko”.

Rilate al la diversaj specoj de ruĝa pipro farita el la semoj de tiu planto, mi trovis la plej klaran klarigon en angla kuirlibro de Elizabeth David: Spices, Salt and Aromatics in the English Kitchen. Laŭ ŝi, nur du specoj de kapsikoj, capsicum minimum kaj capsicum frutescens estas fontoj de la vera kajena pipro, dum paprika pulvoro venas de la muelitaj semoj de capsicum anuum. Ŝi avertas, ke oni ne anstataŭigu paprikan pulvoron per kajena pipro, aŭ inverse. La ruĝa pipro uzata en hindaj manĝaĵoj, laŭ E. David, povas esti mikso de pluraj variaĵoj. Ŝi ankaŭ donas la interesan informon, ke tiu spicaĵo, kiun oni nun konsideras esenca ingredienco de kareo, estis nekonata en Hindujo antaŭ la 16a jarcento, kiam kapsiketoj estis enkondukataj el Ameriko.

Leginte ĉion ĉi, mi proponas, ke la grandaj ruĝaj, flavaj kaj verdaj fruktoj nomiĝu kapsiko, dum la spicaĵo farita el iliaj semoj kaj uzata precipe en la hungara kuirarto estas papriko. La tre pikaj malgrandaj kapsikoj eventuale estu kapsiketoj, dum la ekstreme forta pulvoro farita el iliaj semoj, kaj uzata en sudamerikaj kaj hindaj manĝaĵoj, estas kajena pipro.

Rilate al ruĝa pipro, kaj PV kaj PIV ŝajnas konsideri ĝin sinonimo de papriko, sed ne de kajena pipro. Tio ŝajnas al mi iom mallogika, kaj fonto de eventuala konfuzo. Laŭ mi, oni uzu ĝin por ambaŭ, sed oni memoru, ke en receptoj necesas pli preciza termino.

Tio solvas la problemon pri kapsiko kaj papriko, sed nun, kion ni diru pri pimento, kiun en Grand dictionnaire français-esperanto oni erare prezentas kiel alternativan nomon de la kapsiko? Fakte, en la franca kaj la hispana oni uzas similan vorton, sed en Esperanto ĝi rilatas al tute alia planto: pimenta officinalis aŭ eugenia pimenta, “kies preskaŭ globformaj, apenaŭ pizograndaj, nematuraj kaj sekigitaj fruktoj estas uzataj kiel spicaĵo” (PIV). Tiu spicaĵo havas guston iom similan al miksaĵo de kariofiloj, muskato, cinamo kaj pipro. Tial en la franca kaj la angla ĝi nomiĝas, laŭvorte, “ĉiuj-spicaĵoj”, kaj en la itala kaj la franca ĝi ankaŭ nomiĝas “jamaika pipro”.

Anna Lowenstein