Piednotoj de Manuskripto

El La bona lingvo
Revizio de 18:56, 16 Aŭg. 2021 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al La nomo de la rozo <hr> <br> 1 - “Dom”, mallongigo de la latina Dominus (Sinjoro) estas la titolo rezervita al benediktanaj monaĥoj. Ĝi ne devas esti konfuz...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


1 - “Dom”, mallongigo de la latina Dominus (Sinjoro) estas la titolo rezervita al benediktanaj monaĥoj. Ĝi ne devas esti konfuzita kun “Don” rezervita al pastroj, kiuj ne estas membroj de religiaj ordenoj, kaj al nobeluloj.

2 - La manuskripto de Patro Adson de Melk, tradukita en la franca surbaze de la eldono de Patro J. Mabillon (Presejoj de la Abatejo de la Fonto, Parizo, 1842).

3 - Hazarda trovo.

4 - Papervendejo.

5 - Kolegiato: monaĥejo donace konfidita al religia ordeno.

6 - Krestomatio de antikvaĵoj, aŭ kolekto de certa nombro da malnovaj verkoj, kaj de verkoj de ĉiuj ĝenroj, de poemoj, leterkolektoj, diplomoj, tombaj surskriboj, kaj kun la ĝermana itinero, kun kelkaj adaptigoj kaj disertacioj de la tre Respektinda Patro Sinjoro Johano Mabillon, pastro kaj monaĥo de la Ordeno de sankta Benedikto kaj de la Kongregacio de sankta Maŭro. - Nova eldono al kiu aldoniĝas la biografio de Mabillon kaj kelkaj verkoj, tio estas, la Disertacio pri la Eŭkaristia Pano, sengista kaj fermentita, de la Plej Eminenta Kardinalo Bona. Aldoniĝas la broŝuro de Idelfonso, hispana episkopo, pri la sama temo kaj la letero de Eŭsebio de Romo al Teofilo, gaŭla episkopo. Pri la kulto al nekonataj sanktuloj, Parizo, Levesque, ĉe la ponto sankta Mikaelo, 1721, kun reĝaj privilegioj.