Piednotoj de Manuskripto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


1 - “Dom”, mallongigo de la latina Dominus (Sinjoro) estas la titolo rezervita al benediktanaj monaĥoj. Ĝi ne devas esti konfuzita kun “Don” rezervita al pastroj, kiuj ne estas membroj de religiaj ordenoj, kaj al nobeluloj.

2 - La manuskripto de Patro Adso el Melk, tradukita en la franca surbaze de la eldono de Patro J. Mabillon (Presejoj de la Abatejo de la Fonto, Parizo, 1842).

3 - Hazarda trovo.

4 - Papervendejo.

5 - Kolegiato: monaĥejo donace konfidita al religia ordeno.

6 - Krestomatio de antikvaĵoj, aŭ kolekto de certa nombro da malnovaj verkoj, kaj de verkoj de ĉiuj ĝenroj, de poemoj, leterkolektoj, diplomoj, tombaj surskriboj, kaj kun la ĝermana itinero, kun kelkaj adaptigoj kaj disertacioj de la tre Respektinda Patro Sinjoro Johano Mabillon, pastro kaj monaĥo de la Ordeno de sankta Benedikto kaj de la Kongregacio de sankta Maŭro. - Nova eldono al kiu aldoniĝas la biografio de Mabillon kaj kelkaj verkoj, tio estas, la Disertacio pri la Eŭkaristia Pano, sengista kaj fermentita, de la Plej Eminenta Kardinalo Bona. Aldoniĝas la broŝuro de Idelfonso, hispana episkopo, pri la sama temo kaj la letero de Eŭsebio de Romo al Teofilo, gaŭla episkopo. Pri la kulto al nekonataj sanktuloj, Parizo, Levesque, ĉe la ponto sankta Mikaelo, 1721, kun reĝaj privilegioj.

7 - Montaland, Quay des Augustins (proksime al ponto sankta Mikaelo).

8 - Respurante ĉi tiujn detalojn, mi demandas al mi, ĉu ili estas realaj, aŭ ĉu mi sonĝis ilin.

9 - Jean Albert d'Archambaud, grafo de Bucquoy, nomata Abato de Bucquoy (ĉ.1650-1740), membro de la trapista ordeno.

10 - Albana aŭtoro inventita de Eco. Kompreneble, same inventaĵoj de Eco estas liaj verkoj cititaj pli poste (“Pri la uzo de speguloj en la ŝakludo” kaj “La vendistoj de Apokalipso”).

11 - “Apokalipsuloj kaj Integriĝintoj”, eseo de 1964 en kiu Eco difinas “apokalipsuloj” la intelektulojn kun kritika kaj aristokrateca sinteno rilate al moderna amasa kulturo, kaj “integriĝintoj” tiujn, kiuj havas naive optimisman konsideron pri ĝi. La inventita aŭtoro Milo Temesvar (vidu la antaŭan noton) aperas en ĉi tiu eseo.

12 - Athanasius Kircher (1602-1680) estis germana jezuito kaj erudiciulo.

13 - Itala intelektulo (1929-2010). Lia artikolo aperis en la itala ĵurnalo La Repubblica de la 22-a de Septembro 1977.

14 - Patrologio: scienca studo pri la ekleziaj Patroj; skolastiko:doktrino de la Mezepoko, alkonformiganta la doktrinon de Aristotelo al la katolika teologio.

15 - Alberto la Granda (ĉ.1200-1280) estis filozofo kaj teologo, la unua granda kristana aristotelano de la Mezepoko.

16 - Theophrastus Bombastus von Hohenheim, konata kiel Paracelsus (1493-1541), denaska sviso, estis kuracisto, alkemiisto, astrologo, mistikisto, laika teologo kaj filozofo.

17 - La libroj estas “Les Admirables Secrets d’Albert le Grand” (la admirindaj sekretoj de Alberto la Granda), Liono 1775; “Secrets merveilleŭ de la magie naturelle et cabalistique du Petit Albert” (Mirindaj sekretoj de la natura kaj kabala magio de Malgranda Alberto [libro pri magio]), Liono 1729.

18 - Tomaso de Kempis (1379-1471) estis nederlanda teologo el germana deveno, kanoniko. Eco epitetas lin “imitanto” ĉar li estas aŭtoro de la verko “De imitatione Christi” (La imitado de Kristo).

19 - Mi serĉis ĉie la pacon kaj trovis ĝin nenie, krom en angulo, kun libro.