Pri la gramatikaj vortoj uzataj en ĉi tiu teksto

El La bona lingvo
Revizio de 23:10, 12 Jun. 2022 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Gramatikaj vortoj en ĉi tiu teksto

En ĉi tiu teksto ni uzas du arojn de vortoj por nomi gramatikajn konceptojn.
Unu aro estas la tradiciaj vortoj uzitaj de Zamenhof kaj de preskaŭ ĉiuj eŭropaj lernolibroj de Esperanto
La dua aro estas provo uzi kompreneblajn vortojn por aziaj lernantoj, kiuj ne havas tre klaran ideon pri la gramatika superstrukturo prunteprenita de eŭropaj lingvoj kaj perforte altrudita al Esperanto.

adjekto = fraz-parto
adjektivo = kvalito-vorto, eco-vorto
adverbo = kiel-vorto, maniero-vorto
afikso = al-vorto, aldon-vorto
aktiva [verbo] = aga [vorto]
akuzativo = cel-vorto, rekta fraz-parto kunligebla pro la signifo al la ago-vorto, kutime indikita per N, ekzemple: Mi manĝas pomoN, en kiu "manĝas" kaj "pomo" estas rekte kunligeblaj pro la signifo.
apozicio = almeto,apud-klarigo, ekzemple: Mi vizitis Ĉinujon, la grandan azian landon.
ĉefpropozicio = ĉefa frazo
epiteto = priskribo → rekta priskribo finaĵo = funkcio-vorto, ekzemple o, a, e, as, is ktp.
fraz-parto = Vorto aŭ vortgrupo, kiu havas apartan signifon en frazo, kaj klarigas kiel, kial, kiam la ago okazis, ekzemple dum la vespero en la frazo mi manĝas pomon dum la vespero
futuro = estonta tempo,posta tempo,onta tempo, osa tempo
imperativo = ordona ago-vorto, vola ago-vorto
indikativo = simpla ago-vorto, reala ago-vorto
infinitivo = nedifinita agovorto, neŭtrala maniero indiki agon aŭ staton, kiu ne indikas la tempon, ekzemple: amI = amado ĝenerale
interjekcio = ekkrio, ekzemple: ho, ha, ktp.
komparativo = kompara esprimo
komplemento = fraz-parto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la ago aŭ stato de la frazo
kondicionala verbo = imaga agovorto/verbo
konjunkcio = kunliga vorto
kunordigita propozicio = kuna frazo
modo ĉe ago-vorto/verbo = ago-vorto-maniero, maniero, en kiu ago aŭ stato estas prezentata. Oni faras distingon inter kvar manieroj: neŭtrala, reala, vola kaj imaga.
nerekta parolo = rakonta subfrazo, rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, demando, rimarko k.s., per subfrazo, ekzemple: Tiu virino diris, ke ŝi ne venos ĉi-vespere.
netransitiva verbo = verbo sen rekta celo
numeralo = nombro-vorto
participo = priskriba ago-vorto, kvalita aŭ maniera ago-vorto, ekzemple: manĝANTA/manĝINTA/manĝONTA/manĝATA/manĝITA/manĝOTA
periodo = kunligita frazaro
pluralo = multe-nombro, ekzemple: viroJ = du aŭ pli multaj viroj kontraste je unu virO
predikato = verbo/ago-vorto
prefikso = antaŭvorto, antaŭ-aldon-vorto
preterito = estinta au pasinta tempo, isa tempo, iso
prezenco = nuna tempo, asa tempo, aso
pronomo = resenda vorto
propozicio = frazo, kompleta eldiro en Esperanto nepre kun aganto/subjekto kaj kun ago-vorto/verbo kaj normale ankaŭ kun aliaj frazpartoj.
rekta parolo = prezentado de la efektive diritaj vortoj, ekzemple: La virino diris: "Mi ne amas vin."
radiko = baza vorto, ĝenerala signifo de la vorto
radikokaraktero = propra signifo de baza vorto
singularo = unu-nombro
subjekto = aganto
subjunkcio = fraz-kunligilo, ekzemple ke, ĉar, dum ktp.
subordigita propozicio = suba frazo, dependa frazo
substantivo = nomo, nom-vorto
sufikso = post-vorto, post-aldon-vorto
superlativo = plej-esprimo
tabel-vortoj = tabel-vortoj, sistemo de vortoj uzeblaj sen funkcia vorto en la fino, ekzemple tiu, kiom, iel, ktp.
tenso = tempo
transitiva verbo = verbo kun rekta celo
verbo = ago-vorto
vokativo = alvoko
volitivo = vola maniero ĉe ago-vortoj